Iom pri Rimini (IT)

Rimini estas konata turisma loko apud Adriatiko, do eble ni nenion novan povas al vi prezenti. Trovu jene kelkajn bildojn, interalie de lokoj, kiuj ludis rolon en la historio de la AIS-konferencoj okazintaj en tiu urbo.

En Parco Fellini apud la maro Rimini omaĝas al la internacia lingvo per Esperanto-Strato (via Esperanto) kaj Zamenhof-Strato (via L. L. Zamenhof).