Rimini: Paroĥejo de S-taj Johano kaj Paŭlo

La paroĥejo de S-taj Johano kaj Paŭlo situas en la kvartalo "San Giuliano Mare" ĉe la angulo de la stratoj Coletti ksj Zavagli. Ĝi estas nomita ne laŭ la evangelisto Johano kaj la apostolo Paŭlo, sed laŭ malpli konataj samnomuloj. Paroĥestro Don Duilio Magnani, kiu emeritiĝis en 2003 post 39-jara servado, plurfoje disponigis ejojn de sia paroĥejo al SUS-konferencoj de AIS.

la paroĥa preĝejo estas brika konstruaĵa kun kvadrata turo

Antaŭ sia emeritiĝo Don Duilio kunorganizis en sia paroĥejo la 16an Ekumenan Esperanto-Kongreson. Lian preĝejon ornamas dulingvaj skriboj en la itala kaj en Esperanto, ekzemple "Voi sarete i miei testimoni – vi estos miaj atestantoj".

la paroĥa preĝejo

Dum EEK 16 la placon antaŭ la preĝejo ornamis bunta flagaro, en kiu tute maldekstre troviĝis ankaŭ la flago de San-Marino.

flagaro antaŭ la preĝejo