Rimini: La Ponto de Tiberio

Krom la Arko de Aŭgusto la alia grava restaĵo el la Romia pasinteco de Rimini estas la Ponto de Tiberio, nun la norda fino de la haveno, kiu iam estis la rivero Marecchia.

La strato sur la ponto same nomiĝas laŭ Tiberio, ĝia plilongigo estas "Corso d'Augusto", kiu kondukas al la Arko de Aŭgusto.