Rimini: Lernejo D. Alighieri

Lernejo "D. Alighieri" situas en la kvartalo "San Giuliano Mare" ĉe la strato Coletti. Ĝi estas nomita laŭ la poeto Dante Alighieri, kvazaŭ la patro de la itala lingvo. Dum la someraj ferioj tie plurfoje okazis kursoj de SUS-konferencoj. La finaj ekzamenoj okazis en la proksima San-Marino, kiu distancas je ĉ 20 km.

La enirejo de la lernejo

La lernejo estas mezlernejo (scuola media) kaj unu el la lerneja duopo "Fermi-Alighieri". La ĝemela lernejo "Fermi", nomata laŭ la itala fizikisto Enrico Fermi, situas transe de la rivero Marecchia en Viserba.