Rimini: La Malatesta-Templo

La familio Malatesta antaŭ jarcentoj estis la reganta familio de Rimini. Pri ĝi memorigas la Malatesta-Kastelo okcidente de la centro kaj la Malatesta-Templo ĉe strato "4a de novembro" (IV novembre). Tiu strato, tra kiu iam veturis trolebusoj al piazza Tre Martiri, estas nun (teorie) piedira.