Regularo pri la kotizoj kaj la mastrumado (KM)

Artikolo 1: Enspezoj, elspezoj kaj internaj servoj

1.1 AIS havas
(1) mem fikseblajn unuopajn enspezojn, nome la kotizojn kaj kontribuojn por difinitaj servoj de AIS,
(2) ne mem fikseblajn enspezojn, t.e. donacoj, subtenrimedoj, havajxprofitoj.

1.2 La elspezoj de AIS konsistas el
(1) mem fikseblaj kostoj, speciale el honorarioj,
(2) ne mem fikseblaj kostoj.

1.3 Por plifaciigi internajn servojn en AIS estas enkondukita ,,Akademia Kotiz-Unuo (AKU)``, kies valoro devas esti tenata kiom eble plej konstanta, kunlige al tre stabila valuto; la jarkotizo de subtena membro estas 1 AKU.

1.4 Cxiuj mem fikseblaj el- kaj enspezoj estas fiksendaj en AKU per la koncernaj regularoj, tiel ke la interrilatoj ne sxangxigxu krom pro amplekso de la ofertitaj aux postulitaj servoj. -- Se ampleksosxangxoj probablas, la kotizoj estu fiksitaj en apendico al tiu regularo; la samo validas por kotizoj kaj prezoj por novaj servoj kaj por havajxoj. Tiujn apendicojn dekretu la prezidanto aux la trezoristo, tuj informante la senatanojn. La apendicoj validas gxis eventuale refuzo aux sxangxo fare de la senato aux de la Gxenerala Asembleo, aux gxis modifo fare de la dekretinto. Neniu apendico povas kontrauxdiri al la statuto aux la regularoj de AIS.

1.5 La trezoristo de AIS proponas al la senato, kiom valoru 1 AKU, kaj la asembleo de la Subtena Sektoro definitive fiksas la valoron por almenaux unu jaro. (La asembleo de la 2-a de septembro 1987 / 1686 pfR fiksis la rilaton 100 DM = 1 AKU. 1995 pro nova decido ekvalidis 1 AKU = 125 DM.) La proceduron preskribas art. 4.1.

1.6 La jarbilanco kaj la bugxeto estas starigendaj en valuto laux interkonsento inter la trezoristo, la prezidanto kaj la direktoro de la Subtena Sektoro.

Artikolo 2: Kontoj kaj subkontoj de AIS

2.1 AIS havas minimume du kontojn en la koncerna landa valuto: unu konto estu cxe sanmarina banko kaj alia en la loko de la prezidanta sekretariejo. La senato povas, laux opinio de la trezoristo, enkonduki ankaux aliajn bezonajn bankkontojn. Provizora konto por ajna kunveno povas esti starigita en kunvenloko, konsente kun la trezoristo.

2.2 AIS akceptas enpagojn en oficiala valuto de la loko kie la konto ekzistas kaj faras ankaux elpagojn en la sama valuto. Se la pago venas aux la elpago estas postulata en alia valuto, AIS ne kovras la sxangxkostojn kaj aliajn kunligitajn elspezojn.

2.3 AIS povas starigi apartajn dejxorajn subkontojn por kovri elspezojn por AIS de la senatanoj, de la dekanoj kaj fakarestroj, de la revizoroj kaj de la estraranoj de la Subtena Sektoro. La enhavo de cxiu tia subkonto estas lauxcela havajxo de AIS, neniel la proprajxo de la funkciulo.

2.4 Por cxiu apartenanto de sektoro de AIS, por cxiu alia ISKano same kiel por landaj aux regionaj asocioj kaj por difinitaj projektoj aux dauxraj agadoj (ekz. por fondusoj) de AIS ekzistas individua subkonto (,,servobonhavo``) cxe AIS, gvidata en valuto kaj uzebla precipe por ebligi al la disponanto aktivan kunagadon en la akademia laboro. La stato de la servobonhavo estas la parto le la bugxeto, pri kiu li tiucele disponas, neniel lia proprajxo.

2.5 La servobonhavon eniras
(1) honorarioj, salajroj aux aliaj lauxrajtaj debetoj de AIS por faritaj servoj, pruntoj ktp.
(2) gxiroj de aliaj servobonhavoj,
(3) tiucelaj mondonacoj de la disponanto,
(4) monpagoj de alia flanko, kiujn ankaux oni skribu senkoste en la krediton, krom antauxa subtraho de 0,01 AKU kiel informoelspezo.

2.6 El la servobonhavo oni elspezadas
(1) la jarkotizon, laux la aparteneckategorio (la ano zorgu ke lia servobonhavo suficxu por ebligi kotizpagon tuj jarkomence) kaj aliaj AIS-internaj kotizoj,
(2) gxirojn al aliaj servobonhavoj,
(3) kontantan monsumon postulatan ekz. dum AIS-arangxo,
(4) gxirojn al konto ekster AIS.

2.7 Por la pagoj laux 2.6 (3),(4) la disponanto prezentu fakturojn, kvitancojn k.s., kiuj montras la pagneceson por celoj de AIS, aux li postulas la pagon kiel honorarioj, interezoj k.s. kaj zorgas mem pri pago de pagendaj impostoj.

2.8 AIS deprenas de la servobonhavo 3 %n de elpagoj laux 2.6 (3). Kaze de 2.6 (4) AIS deprenas la pagitajn bankkostojn aux 5 %n.

Artikolo 3: Kotizoj kaj tarifoj en AIS

3.1 AIS-kotizo por subtena membro estas 1 AKU por cxiu kalendara jaro aux 25 AKU dumvive. La Sanmarina Asocio de AIS fiksas cxiujare sian membrokotizon inter 0,5 AKU kaj 1 AKU, la aliaj landaj aux regionaj asocioj postulas kotizojn laux iliaj regularoj. Subtenaj membroj ricevas senpage (je kostoj de AIS) kvarfoje jare la revuon ,,GrKG / Humankybernetik`` (aux -- eventuale estonte -- samofte alian revuon) kun la oficialaj sciigoj de AIS. Ili krome ricevas la cirkulerojn regule dissendataj de la prezidanto al cxiuj apartenantoj de la akademio.
[ST 26, AS 18]

3.2 Membro de la Scienca Sektoro, ArS aux TeS, kiu ne estas membro de la Subtena Sektoro, pagas nur 0,1 AKU jare aux 2,5 AKU dumvive kiel simbolan membrokotizon; la samo validas por la aliaj ISKanoj.
[AS 6.3, RD 1.4, 2.3, 5.2, 7.2]

3.3 La kotizojn oni prenas de la individua konto jarkomence; se en gxi mankas tia sumo, la membrorajtoj provizore ekdormas.

3.4 La kotizo por SUS estas (krom por dumvivaj subtenaj membroj kaj por studentoj akirintaj kontraux 0,5 AKU ankoraux validan studentan legitimilon) 0,3 AKU gxis unu monato antaux la malfermo. Post tiu limdato cxiu pagas aldonan malfruigxkotizon je 0,2 AKU; la SUS-kotizo reeniras la servobonhavon en la kazo de pagintaj apartenantoj, kiuj kongrue al la programo gvidis kurson, aux prelegis en prelegserio, aux realigis prelegon akceptitan por la antauxe presita programo.

3.5 Enskribkotizo por unu kurso aux prelegserio dum SUS estas 0,3 AKU kaj donas la rajton partopreni ankaux en la fina ekzameno sen aldona pago.

3.6 De la kotizo el art. 3.5 estu po unu triono
(1) aldonita al la servobonhavo de la koncerna kursgvidanto aux kunordiganto
(2) egale distribuita inter la kursgvidantoj kaj la kunordigantoj de cxiuj kursoj de la koncerna SUS
(3) neta enspezo de la Scienca Sektoro.
En esceptaj kazoj anstatauxe fiksita honorario estas antauxe interkonsentebla.

3.7 Por apartaj kunvenoj, samtempaj kun SUS aux ekster gxi, estos antauxviditaj apartaj kotizoj kaj honorarioj.

3.8 Por la ekzamenoj cele akiron de sciencista grado agnoskita fare de AIS validas la kotizoj fiksitaj en AKU en la apendico 1 (ekzamenkotizoj); la kotizoj estas la duono, se temas pri adapta adopto (t.e. rezigno pri ekzamenoj krom la fina ekzameno kaj agnosko de jam prijugxita scienca verkajxo).
[EK 12.1]

3.9 La membroj de ekzamenkomisionoj ricevas simbolan honorarion laux apendico 2 (ekzamenhonorarioj).

3.10 La agnoskokotizojn de studunuoj akiritaj ekster AIS fiksas la apendico 3 (registrigkotizoj).

Artikolo 4: Diversaj pagproblemoj

4.1 La trezoristo proponas rondan valoron de la AKU en la valuto elektita laux 1.6 por la bugxeto, respektante art. 1.3 kaj memorante, ke la origina postulo estis, ke minimume 80, maksimume 100 internaciaj respondkuponoj (IRK) necesas kaj suficxas por akiri la valoron de 1 AKU en la valutoj uzataj de AIS. [AS 18]

4.2 Se dum la kuranta jaro okazas inflacio multe pli alta ol antauxvidite, kio kauxzus perdojn al AIS, la estraro de la SubS povas, instigita de la trezoristo aux de la prezidanto de AIS, aux ecx proprainiciate, fari novan decidon pri la valoro de 1 AKU; cxi tiu decido validas gxis la fino de la mastruma jaro.
[AS 18]

4.3 Escepte oni povas pagi la kotizon per ankoraux validaj internaciaj respondkuponoj (IRK), sed nur gxis la kvanto de 1 AKU, kalkulante 1 AKU = 100 IRK. Tiel ricevitaj ankoraux validaj IRK estas kalkulataj kiel kontanta mono en la kaso: 1 IRK = 0.01 AKU.

Artikolo 5: Inventario, rezervoj, postuloj

5.1 Havajxoj je prezo de pli ol 5 AKU estu surlistigitaj en inventario. La amortizita valoro eniru en la bilancon.

5.2 La bilanco dise surlistigu kiel rezervojn la kapitalon, pri kiu AIS ne libere disponas. Gxi konsistas el
(1) la suma stato de la servobonhavoj, de kiuj nur la interezoj estu libere disponeblaj
(2) fondusoj, ebligantaj nur celconformajn deprenojn laux la unuopaj statutoj
(3) ne celligitaj pruntoj, kies interezoj estas parte libere disponeblaj, parte eniras la servobonhavon de la pruntedonito
(4) la kotizoj de dumvivaj apartenantoj, de kiuj antaux la morto de la apartenanto nur la interezoj kaj jarkomence unu jarkotizo estas libere disponeblaj.
Tiu cxi kapitalo estu ecx ne portempe alicele uzata.

5.3 Se per tio ne malpligrandigxas la sekureco de rezervo ne libere disponebla, AIS povas gxin kune kun la al gxi ligitaj devoj transdoni al landa aux regiona asocio aux alia jure memstara institucio. Tiam nur eniru en la bugxeton la postuloj al cxi tiu institucio.

Artikolo 6: Reviziado

6.1 Antaux la fino de la monato aprilo la ekonomia raporto pri la antauxa jaro inkluzive la bilancon estu prezentita al la revizoraro kaj poste kune kun bugxetpropono por la sekvanta jaro al la Gxenerala Asembleo.

6.2 En la financa raporto kaj en la bilanco pri la pasinta financa jaro de la Scienca Sektoro aperu dise la koncernaj sumoj je la fino de la pasinta financa jaro de la Subtena Sektoro.

Artikolo 7: Subkontoj de eksdisponantoj

7.1 La disponrajto pri dejxora subkonto transiras al la posteulo de la eksfunkciulo aux al la koncerna sektoro.

7.2 Cxiu, kiu disponas pri servobonhavo, rajtas indiki, al kiu alia subkonto transiru la bonhavo en la kazo de la fino de la aneco.

7.3 Se eksdisponanto de servobonhavo ne antaux la fino de sia aneco indikis al kiu alia subkonto transiru la bonhavo, gxi transiras al la Subtena Sektoro, se la eksano ne apartenis al ISK. Aliaj servobonhavoj estos je la dispono de la Scienca Sektoro.


La aktuala formo de la regularo pri la kotizoj kaj la mastrumado estas konforme al AS 1.3 aprobita de la Senato 1995-08-26 / 1694 pfR kaj ratifikita de la asembleo de la Subs 1995-08-27, de la GxA 1995-09-02 / 1694 pfR.

La prezidanto: OProf. Dr.habil. Helmar Frank


Apendico 1: Ekzamenkotizoj

Apendico 2: Ekzamenhonorarioj

Apendico 3: Registrigkotizoj