Apendico al la Statuto (AS)
Transiraj kaj pliprecizigaj reguloj kaj klarigoj

Art.1: Valideco kaj sxangxebleco de pliprecizigoj kaj decidoj akordigeblaj kun cxi tiu statuto.

1.1 Tiu cxi statuto estas mallongigo de la fondostatuto de 1985-09-13 / 1685 pfR publikigita en GrKG/Humankybernetik (ISSN 07234899) 26/3, 1985, pj. 141-144 kaj B.Frank-Böhringer (komp.) ,,Ekesto kaj celoj de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino``, Dortmund, 1995 (ISBN 3-80800091-0), pj. 88-91. La mallongigita statuto enhavas precize tiujn partojn, kiuj necesis kaj suficxis por la lauxjura aprobo fare de la Konsilio de la XII de la Respubliko de San Marino, okazinta 1986-11-25 / 1686 pfR. Forigitaj partoj ne plu validas, se ili ne estas konservataj en cxi tiu apendico aux transprenitaj en la regularojn pri alvoko, kunsidoj, administrado, honoradoj, instruado kaj ekzamenado.

1.2 Pluvalidas (kie ne postaj decidoj, la starigotaj regularoj kaj cxi tiu apendico ilin sxangxas) la dekretoj 1 (baza regularo) kaj 2 (aparteneco) de la fondoprezidanto same kiel la post 1985-09-13 / 1685 pfR jam protokolitaj decidoj de la Gxenerala Asembleo (de la Scienca Sektoro -- artikolo 8), de la asembleo de la Subtena Sektoro (artikolo 15) kaj de la senato (art. 10). La dekretoj estas publikigitaj en ,,Ekesto kaj celoj`` pj. 101-108. La oficialajn protokolojn regule publikigadas ekde 1986 la revuo ,,GrKG/Humankybernetik``.

1.3 Eventualaj estontaj sxangxoj de la regularoj bezonas la apogon de la senato inkluzive la vocxon de la prezidanto aux de la vicprezidanto kaj de almenaux du trionoj en la koncernata asembleo.

1.4 Eventualaj estontaj sxangxoj de cxi tiu apendico bezonas la apogon de la senato inkluzive la vocxojn de la prezidanto kaj de la vicprezidanto, kaj la aprobon fare de almenaux tri kvaronoj en la asembleoj de la Subtena kaj de la Scienca Sektoroj (t.e. la Gxenerala Asembleo).

1.5 Eventuala sxangxo de la statuto mem bezonas la saman apogon kiel la sxangxo de la apendico, kaj krome la aprobon de la Konsilio de la XII.

1.6 La sekvantaj partoj de cxi tiu apendico pliprecizigas kaj klarigas precipe la samtemajn kaj samnumerajn artikolojn de la statuto.

Art.2: Lokoj, manieroj kaj celoj de la laboro.

2.1 La akademio celas kunlabori kun la koncernaj sxtataj instancoj de la Respubliko de San Marino (precipe laux art. 17 de la Kadrolegxo pri universitata instruado kaj institucioj de altgrada klerigo de 1985-10-31 / 1685 pfR) kaj konformigas internaciajn kursojn kaj universitatnivelajn prelegseriojn al la legxaj kondicxoj, tiel ebligante al tauxgaj studintoj la akiron de sciencistaj (akademiaj) gradoj kaj titoloj.

2.2 Krom en la Respubliko de San Marino mem kaj kadre de la cxiterenaj legxoj la Akademio povas realigi kursojn kaj konferencojn ankaux eksterlande. Tiucele gxi povas kunlabori kun universitatoj, esplorcentroj kaj aliaj institucioj de supera instruado kie ajn ili trovigxas, se ili respektas la principon de la sennacieco de sciencoj kaj celas internacian sciencan kunlaboradon. La akademio fondas filiojn en landoj, en kiuj gxia sxtata agnosko dokumentigxas per la ekzisto de registro cxe sxtata institucio de akiritaj AIS-gradoj. Tia filio laboras fakte kiel komuna entrepreno de AIS kune kun ties tiea landa aux regiona asocio (art. 7.5) kaj eventuale kun aliaj jure ekzistantaj kunportantoj de la filio. La filio estas gvidata de kune por difinita tempo nomumita direktoro aux tripersona direktoraro, havu sidejon en difinita loko sed egale kunlaboru kun la efektivaj membroj de AIS en la tuta koncerna lando aux regiono. En la regionoj, kie agas filioj, ankaux la loka(j) lingvo(j) estas oficiala(j) lingvo(j) de AIS.

2.3 Krom la formoj de la tradicia universitatnivela instruado la akademio povas apliki ankaux novajn klerigteknologiajn (precipe telekomunikajn, auxdvidajn kaj perkomputilajn) rimedojn.

2.4 La akademio okupigxas ankaux pri la difino kaj aplikado de internaciaj normoj por la kompara prijugxo de sciencistaj gradoj kaj titoloj en akordo kun la gxeneralaj nivelpostuloj de la cxapitro IV (artikoloj 18-20) de la Kadrolegxo pri la universitata instruado kaj institucioj de altgrada klerigo.

Art.3: Apartenec-kategorioj

3.1 Ekzistas sep kategorioj de aparteneco al AIS: la aparteneco kiel plenrajta membro (MdAIS), asociita membro (AMdAIS), honora membro (HMdAIS), subtena membro (SMdAIS), membro teknikista (MTdAIS), membro artista (MAdAIS), aux adjunkto de AIS (AdAIS). Nur plenrajta aux asociita membro estas ,,efektiva`` membro en la senco de la statuto. ,,Membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj`` en la strikta senco esprimata per la mallongigo ,,MdAIS`` estas plenrajta membro alvokita en la akademion; la ,,Apartenantoj de AIS``laux alia aparteneckategorio estas alvokitaj aux alligitaj al la akademio.

3.2 Membro de la Subtena Sektoro (SubS) povas samtempe aparteni al la Scienca Sektoro (SciS) kiel efektiva (plenrajta aux asociita) membro aux kiel adjunkto, tie havante la samajn rajtojn kiel la aliaj samkategoriaj apartenantoj de la Scienca Sektoro.

3.3 La aparteneco al la Scienca aux la Subtena Sektoro ankaux ne ekskludas la samtempan apartenecon al Sektoro Arta (ArS) aux Teknika (TeS). La alvoko al tia sektoro estas aparta honorigo. La direktorojn de TeS kaj ArS nomumas la senato.

3.4 La alineoj 3.2 kaj 3.3 validas ankaux por honoraj senatanoj kaj por honoraj civitanoj de la sekcioj aux sektoroj.

3.5 Sciencaj asocioj, universitatoj, entreprenoj kaj aliaj organizoj kiuj finance aux agade subtenadas la akademion, povas farigxi kolektivaj subtenaj membroj.

Art.4: Internacia Lingvo

4.1 Kiel ,,la Internacian Lingvon`` (mallongigo: ILo) la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) agnoskas la planlingvon, kiun iniciatis L. L. Zamenhof (sub la pseuxdonimo ,,Doktoro Esperanto``) en 1887 kaj kiu bazigxas laux la deklaracio de Boulogne-sur-Mer (1905) sur la t. n. ,,Fundamento``. Riu cxi difinas per la ,,Kvinlingva Gramatiko`` kaj la ,,Universala Vortaro`` la lingvan kodon. Pluevoluigo de la lingvo devas esti logike konforma al la tiel difinita kodo kaj respektu la komunikajn bezonojn de la scienco.

4.2 La Internacia Lingvo estas la sola laborlingvo de la senato kaj de la Gxenerala Asembleo (de la SciS). Kiam en la Asembleo de la SubS okazas tradukoj, tiam ILo estas la sola cellingvo.

4.3 Kie lauxregulare pluraj lingvoj estas uzataj ILo estas unu el ili.

Art.5: Tradukoj

5.1 La statuto estu publikligata cxiam kune kun (kaj samlingve kiel) cxi tiu apendico.

5.2 La oficialigitaj, diverslingvaj tradukoj de la statuto kaj la apendico estas cxiuj samvalidaj. En kazo de dubo oni orientigxu laux la teksto en ILo kaj lauxbezone laux la protokolita (aux eventuale alimaniere dokumentita) tradicio.

Art.6: Rango-titoloj

6.1 Honora membro de AIS (HMdAIS) povas esti elektita
(a) de la Subtena Sektoro kun aprobo de senato (tial ricevinte la honoran rangotitolon ,,honora civitano de la Subtena Sektoro de AIS)`` aux
(b) de la Gxenerala Asembleo de la Scienca Sektoro -- aux de sekcio de gxi -- kun la aprobo de la senato (tial ricevinte la honoran rangotitolon ,,honora civitano de -- la ...a sekcio de -- AIS``) aux
(c) de la senato, kiu per tio havigas la rangotitolon ,,honora senatano de AIS``.

6.2 Same kiel la honoraj membroj laux 6.1(b), ankaux la adjunktoj (AdAIS) kun la rangotitoloj ,,adjunkto scienca de AIS`` (ASci.) aux ,,asociita docento de AIS`` (ADoc.) apartenas al la Scienca Sektoro sen vocxdonrajto en la Gxenerala Asembleo.

6.3 Nur la efektivaj membroj -- nome la asociitaj membroj (AMdAIS) kun la rangotitoloj ,,plenrajta docento`` (PDoc.) aux ,,asociita profesoro`` (AProf.) kaj la plenrajtaj membroj (MdAIS) kun rangotitolo ,,orda profesoro`` (OProf.) -- havas vocxdonrajton en la Gxenerala Asembleo de la Scienca Sektoro. La plenrajtaj membroj estas krome elekteblaj en la Senaton.

6.4 Se la koncerna sekcio, la senato kaj la Gxenerala Asembleo devas konstati, ke profesoro aux docento akiris sian rangotitolon cxe AIS per trompo, cxi tiu titolo estu malagnoskata.

Art.7: Strukturo de la Scienca Sektoro

7.1 La Scienca Sektoro konsistas el la jenaj ses sekcioj:

Sekcio K (sekcio 1): Kibernetiko
Sekcio H (sekcio 2): Humanistiko
Sekcio S (sekcio 3): Struktursciencoj
Sekcio F (sekcio 4): Filozofio
Sekcio N (sekcio 5): Natursciencoj
Sekcio M (sekcio 6): Morfosciencoj
La sekciestro havas la roltitolon ,,dekano``.

7.2 Cxiu sekcio de la Scienca Sektoro povas konsisti el subsekcioj (,,fakaroj`` aux ,,departementoj``).

7.3 La senato kaj la Gxenerala Asembleo povas delegi, laux la regularo pri kunsidoj, decidojn al organoj de sekcioj de la Scienca Sektoro.

7.4 La organoj de AIS kaj de ties sektoroj kaj sekcioj povas krei por specialaj taskoj komisionojn.

7.5 Lauxbezone eblas krei en interkonsento kun la senato landajn aux regionajn asociojn por apogi la akademion kiel jure memstaraj organizoj
(1) en lando kun propraj legxoj pri asocioj, aux
(2) en regiono, en kiu interkomprenigxo inter sciencistoj okazadas per komuna sciencolingvo.
Al ili apartenu almenaux cxiuj tiulandaj resp. tiuregionaj efektivaj membroj de AIS. Inverse aligo aux aligxo al apoganta landa aux regiona asocio ne havigas senperan apartenecon cxe AIS. Se tia asocio akceptas ankaux membrojn, kiuj nek estas efektivaj nek subtenaj membroj de AIS, la asocio mem devas esti kolektiva subtena membro de AIS.

Art.8: Gxenerala Asembleo

8.1 Publika invito povas okazi per ,,oficiala sciigo de AIS`` en GrKG / Humankybernetik aux alia (minimume kvaronjara) revuo, kun kiu estas farita, kun aprobo de la Gxenerala Asembleo, interkonsento pri regula publikigo de tiaj sciigoj, kaj kiun la Subtena Sektoro distribuadas.

8.2 Se la dato kaj tagordaj punktoj de kunsido de la Gxenerala Asembleo jam sekvas el la regularo pri kunsidoj, tio validas kiel statutkonforma alvoko.

8.3 La adjunktaj apartenantoj de la Scienca Sektoro, la honoraj membroj de AIS kaj la subtenaj membroj havas cxeestrajton, same la membroj de ArS kaj TeS.

8.4 La kunsidregularo limigas la parolrajton.

8.5 La kunvoko de la Gxenerala Asembleo fare de la vicprezidanto okazas cxu en sciigenda interkonsento kun la prezidanto, cxu en situacio (same sciigenda), en kiu la prezidanto demisiis, aux estas malhelpata mem inviti.

Art.9: Kvorumeco de la Gxenerala Asembleo

9.1 ,,Cxeestanta`` en la senco de artikolo 9 estas efektiva membro en la GxA, se li aux persone cxeestas aux estas skribe deleginta sian vocxdonrajton al persone cxeestanta alia efektiva membro.

9.2 La klauxzo ,,la duono plus 1`` en la itala teksto signifas ,,la duono plus 0,5``, kaze ke la nombro de la efektivaj membroj ne estas para.

9.3 Membroj kiuj ankoraux sxuldas sian membrokotizon por la aktuala jaro ne havas vocxdonrajton sed ja cxeestrajton; ili nek estu atentataj en la suma listo de la aktuala membroj, nek alkalkulataj al la nombro de la cxeestantoj.

Art.10: Elekto de la Senato kaj de la Prezidanto

10.1 La esprimo ,,universitataj profesoroj havantaj katedron`` en la itallingva teksto de artikolo 10 estas traduko de la esprimo ,,orda profesoro`` el la internacilingva teksto, t.e. profesoro kun plej alta, dauxra rango, do egalranga al la profesoroj, al kiuj en kelkaj landoj tieaj universitatoj atribuas katedron.

10.2 Orda profesoro en la senco de artikolo 10 nur povas esti efektiva membro de AIS, al kiu estas laux la alvokoregularo agnoskita la rangotitolo ,,orda profesoro`` (OProf.) de AIS kaj la aparteneckategorio ,,plenrajta membro de AIS`` (MdAIS). Cxi tiu agnosko nur eblas, se la efektiva membro aux jam havas aux havis la saman rangon en universitatnivela kleriginstitucio eksterlanda, aux montris per sia scienca laboro la samrangan nivelon.

10.3 La senaton elektas la Gxenerala Asembleo (GxA). Se ne estas elektitaj 11 senatanoj la GxA elektu vicon da vicsenatanoj, tiel ke la nombro de senatanoj kaj vicsenatanoj estu 11. La vicsenatanoj lauxvice anstatauxu senatanojn en la kazo de morto, de alia nepra cxeestmalhelpo, de eksigo aux demisio. Krome la titolo ,,vicsenatano`` estas lauxokaze komisie donebla de la senato al efektiva membro plenumanta dum gxia dejxortempo gravan specialan taskon.

10.4 La Gxenerala Asembleo rajtas proponi al la senato unu senatanon por la elekto kiel prezidanto. Tiukaze la senato nur per 2/3 de siaj vocxoj povas elekti alian senatanon kiel prezidanton.

10.5 La elektita prezidanto rajtas proponi al la senato unu senatanon por la elekto kiel vicprezidanto. Tiukaze la senato nur per 2/3 de siaj vocxoj povas elekti alian senatanon kiel vicprezidanton.

Art.11: Efektivigo de la senata laboro

11.1 La regularoj (pri alvoko, kunsidoj, administrado, honoradoj, instruado, ekzamenado, kaj eventuale en la estonteco pliaj) deciditaj jam de la senato sed ankoraux ne aprobitaj aux malaprobitaj de la Gxenerala Asembleo validas provizore gxis kiam ili estas aux anstatauxigitaj per alia regularo fare de la senato aux aprobitaj aux malaprobitaj fare de la Gxenerala Asembleo.

11.2 La protokolo de la Senato (eventuale ellasante sekretajn partojn indikendajn per ,,...``) estu publikigata kiel ,,oficiala sciigo`` laux art. 8.1.

Art.12: Kvorumeco de la Senato

12.1 Cxeestanta en la senco de artikolo 12 estas senatano se li aux persone cxeestas, aux estas skribe deleginta sian vocxdonrajton al persone cxeestanta alia senatano. Al la necxeestintaj senatanoj la decidoj estas senprokraste sciigendaj. Se ne dum 4 semajnoj post cxi tiu sciigo pli ol la duono de la senatanoj skribe aux telegrame kontrauxas, tiam la decido ekvalidas.

12.2 La klarigo 9.2 validas ankaux por la artikolo 12.

12.3 Cxiu plenrajta membro de AIS, kaj plue la direktoroj kaj vicdirektoroj de SubS, ArS kaj TeS havas cxeestrajton en la senatkunsido kaj apartenas tiusence al la ,,Granda Senato``.

12.4 Trezoristo aux sekretario ne elektita de la GxA sed alelektita fare de la elektitaj senatanoj ne akiras vocxdonrajton pri alvoko, honorigoj kaj aliaj esence sciencecaj decidajxoj.

Art.13: Kazoj de urgxeco

13.1 En urgxaj kazoj decidas la prezidanto interkonsiligxinte kun la vicprezidanto kaj lauxbezone kun la senata sekretario aux la trezoristo.

13.2 Se la prezidanto antauxvidas, ke pluraj decidoj estonte urgxos pri similaj problemoj, li decidu surbaze de regulo starigenda de li kaj diskonigenda kiel dekreto. Dekreto validas gxis kiam la decidrajta instanco gxin sxangxas.

13.3 En la kazo de agadmalhelpateco de la prezidanto la vicprezidanto plenumas cxiujn taskojn ne facile prokrasteblajn, kaj havas cxiujn rajtojn de la prezidanto.

Art.14: Bugxeta jaro de la Scienca Sektoro

La bugxeto proponenda de la trezoristo al la Gxenerala Asembleo koncernas la tempointervalon de la 1-a de januaro gxis la 31-a de decembro.

Art.15: Organoj de la Subtena Sektoro

15.1 La asembleo de la Subtena Sektoro elektas ties estraron (la ,,Direktan Konsilion``). Se ne estas elektitaj 7 estraranoj estu elektata kompletiga nombro de anstatauxantoj por la kazo de morto, de alia cxeestmalhelpo, de eksigxo, eksigo aux de demisio.

15.2 La asembleo de la subtenaj membroj povas elekti por la estraro kromajn membrojn kun funkcioj konsilaj kaj plenumaj. Ili formas kune kun la estraranoj kaj iliaj anstatauxantoj la ,,Komitaton de la Subtena Sektoro``.

15.3 La direktoro estas elektenda el la estaro, la vicdirektoro el la estraro aux el inter la aliaj komitatanoj, la sekretario estas elektebla ankaux el inter la subtenaj membroj ne apartenantaj al la komitato.

15.4 La asembleo rajtas proponi al la estraro unu estraranon por la elekto kiel direktoro. Tiukaze la estraro nur per 2/3 de siaj vocxoj povas elekti alian estraranon kiel direktoron.

15.5 La elektita direktoro rajtas proponi al la estraro unu membron de la komitato por la elekto kiel vicdirektoro. Tiukaze la estraro nur per 2/3 de siaj vocxoj povas elekti alian komitatanon kiel vicdirektoron.

15.6 Se foresta subtena membro estas elektita de la asembleo aux de la estraro kaj ne estas skribe akceptinta la elekton dum la sekvinta kalendara monato aux antaux la komenco de la unua kunsido de la elektinta organo de la Subtena Sektoro, tiam okazu nova elekto; kaze de malakcepto de elekto la nova elekto okazu je la plej frua okazo. La dejxortempo de tia postelektito finigxas kune kun la dejxortempo de la aliaj elektitoj.

15.7 La regulo 13.3 validu analoge por la direktoro kaj vicdirektoro.

Art.16: Funkciado de la Asembleo de la SubS

16.1 La klarigoj 8.2, 9.1, 9.2 kaj 9.3 validas ankaux por la artikolo 16 de la statuto.

16.2 Vocxo estas delegebla nur al persona subtena membro.

16.3 La subtenaj membroj en la lando aux regiono (en la senco de 7.5), en kiu AIS havas pli ol 15 subtenajn membrojn, povas agnoskigi sin flanke de la asembleo de la SubS kiel landa resp. regiona sekcio de la Subtena Sektoro kaj elekti sekciestron kaj sekcivicestron. La sekciestro (en lia foresto: la sekcivicestro) vocxdonas sen aparta legitimilo kiel delegito de la forestaj sekcianoj.

16.4 Kolektivaj membroj estas reprezentataj en la asembleo per 1-3 legitimitaj reprezentantoj, el inter kiuj unu uzas la membrovocxon de la kolektiva membro.

16.5 Kaze ke en la asembleo nek cxeestas persone, nek estas reprezentata la kvanto de membroj preskribita en artikolo 16, eblas decidi provizore, se la direktoro aux vicdirektoro persone cxeestas. Provizoraj decidoj estos nuligataj, se ili ne ricevas dum la sekvanta kalendara monato la aprobon fare de la absoluta plimulto de cxiuj eblaj vocxoj per skriba konsento de suficxa nombro de membroj, kiuj ne cxeestis.

Art.17: Bugxeto de la Subtena Sektoro

17.1 Almenaux 30 % de la membrokotizoj de la Subtena Sektoro kaj almenaux 5 % de cxiu ne celligita mondonaco ricevita de gxi estu disponigataj al la Scienca Sektoro; eventuala indiko de celita uzado estas rekomendo, ne kondicxo, krom en la kazo ke la donacinto mem ligis la donacon al celoj pri kiuj instancas la Scienca Sektoro.

17.2 La bugxeta jaro de la Subtena Sektoro estas la kalendara jaro.

Art.18: Bugxeta jaro de la Subtena Sektoro

18.1 La landaj aux regionaj sekcioj de la Subtena Sektoro estas kunigxoj de tieaj subtenaj membroj, ne nepre jure memstaraj. Ili ne havas la statuson de kolektiva Subtena Membro. Tian statuson ja povas aux ecx devas havi landaj aux regionaj asocioj laux 7.5, kiuj normale ja havas juran memstarecon.

18.2 La sanmarinaj subtenaj membroj escepte estas konsiderataj ne kiel landa sekcio de la SubS, kvankam 30 % de iliaj kotizoj estas disponigendaj al la Scienca Sektoro, sed kiel Sanmarina Asocio de AIS, kvankam gxi ne estas jure memstara.

Art.19: Revizoraro

19.1 La revizoraro kontrolas ankaux la Subtenan Sektoron.

19.2 La estraro de la Subtena Sektoro havas la rajton proponi al la Gxenerala Asembleo (de la Scienca Sektoro) tri revizorojn. En tiu kazo almenaux unu el tiu cxi listo estu elektita en la revizoraron.

19.3 Almenaux unu el la revizoroj havu bonajn sciojn de la itala lingvo kaj estu prefere sxtatano de San Marino.

19.4 Estas elektebla revizoro cxiu persono minimume 25 jarojn agxa, kiu apartenas al AIS laux unu el la kvin aparteneckategorioj (MdAIS, AMDAIS, HMdAIS, SMdAIS, AdAIS).

Art.20: Aligoj

20.1 La estraro de la Subtena Sektoro rajtas akcepti sen antauxa unuopa aprobo de la senato cxiun membron de la Internacia Scienca Kolegaro (ISK) de AIS. Al ISK apartenas cxiuj efektivaj membroj, cxiuj adjunktaj apartenantoj de la Scienca Sektoro, kaj plue aliaj scienculoj (,,libera ISKanoj``) laux kriterioj difinitaj en la regularo pri rajtoj devoj kaj alvoko (RD 1).

20.2 La senato rajtas akcepti novan subtenan membron ekster ISK nur kun antauxa aprobo flanke de la direktoro aux estraro de la Subtena Sektoro.

20.3 La aligxo kiel nova SMdAIS ne efektivigxas antaux la pago de la kotizo por unuaj du jaroj.

Art.21: Kotizoj

21.1 La kotizo pagenda de apartenantoj de la Scienca, Arta kaj Teknika Sektoro ne superu 15%n de la kotizo pagenda de subtena membro. Gxi estu simbola kotizo ne pagenda de apartenantoj kiuj ankaux estas subtenaj membroj, kaj nur unufoje pagenda en la kazo de aparteneco al pli ol unu sektoro.

21.2 La aparteneco de efektivaj kaj de subtenaj membroj same kiel de adjunktoj auxtomate estas suspendita ekde la komenco de la nova bugxeta jaro gxis kiam la koncerna kotizo estos pagita. Se la aparteneco de efektiva aux subtena membro jam estas suspendita dum du jaroj, la senato decidu pri eventuala forpelo, konsiderante la gxisnunan kunlaboremon de la koncernato. Por subtenaj membroj estu ankaux konsiderata la opinio de la estraro de la Subtena Sektoro.

21.3 Honoraj membroj ne pagas en cxi tiu kvalito kotizon.

21.4 Per pago de 25 jarkotizoj dum maksimume 12 monatoj estas akirebla la dumviva aparteneco. Por akiri la dumvivan membrecon ankaux en la Subtena Sektoro apartenantoj de aliaj sektoroj pagas malpli: la de ili pagenda sumo reduktigxas je la kotizo jam pagita por la dumviva membreco en ilia sektoro.

21.5 Kiu jam perdis sian apartenecon al ISK pro nepago de la kotizo dum du jaroj povas reakiri la aparteneconnur per pago de la sxuldoj kaj akiro de dumviva aparteneco. -- Iama SMdAIS nur povas denove aligxi post pago de eventualaj iamaj sxuldoj.

Art.22: Simboloj

22.1 La Akademio uzadas precipe por siaj dokumentoj la kolorojn blua kaj blanka de sia fondolando San Marino.

22.2 La cxikolora logoo de la Akademio, precipe de la Scienca Sektoro estas:

22.3 La Subtena Sektoro uzadas kiel blazonon de AIS:


Konforme al 1.4 la aktuala formo de la apendico estas aprobita de la Senato: 1995-08-26 / 1694 pfR kaj ratifikita de la asembleo de la Subtena Sektoro 1995-08-27 kaj de la Gxenerala Asembleo 1995-09-02 / 1694 pfR.

La prezidanto: OProf.Dr.habil. Helmar Frank