Apendicoj al la kotizregularo (AK)

Apendico 1 - Ekzamenkotizoj

Enskribigxkotizo al SUS:

Se la aligxo okazas skribe uzante la suficxan staton de la servobonhavo aux kun aldonita cxeko aux samtempa kotizgxirigo kun indiko de nomo, adreso kaj SUS-numero (ekz. ,,SUS 16``) plej malfrue 4 semajnojn antaux la koncerna SUS 0,3 AKU

Studentoj akirintaj kontraux 0,5 AKU ankorux validan studentan legitimilon, dumvivaj subtenaj membroj kaj membroj de kolektivaj subtenaj membroj, kiuj transprenis la (tiam al 0,2 AKU reduktitan) SUS-kotizon de pluraj, samtempe aligitaj siaj membroj, ne pagas aligxkotizon. Kondicxo: skriba aligxo plej malfrue 4 semajnojn antaux la SUS-komenco kun indiko de kompletaj nomo kaj adreso por la antauxpreparota partoprenlisto, SUS-numero kaj argumento por la nepago.

Pago dum la lastaj 4 semajnoj antaux SUS aux (prefere) kontante cxe la SUS-gicxeto eblas kun aldono de malfruigxkotizo: 0,2 AKU

(Kiu gxiris la kotizon ne pli frue ol 4 semajnojn antaux SUS nepre kunportu la gxirpruvilon! Cxekoj ne alvenintaj antaux SUS ne estos uzataj.)

Enskribigxkotizo al SUS-kurso inkluzive la rajton ricevi ateston kaj partopreni la kursekzamenon por cxiu unuopa kurso 0,3 AKU

(SUS-anoj rajtas senpage partopreni en cxiuj kursoj, se ili ne postulas ateston aux ekzamenon.)

Ekzamenkotizoj:

KotizoregularoAKU por ekzamensxtupoj**
1234
ekspertiz-kotizo EK 10.4 1 2 3 4
fak-ekzameno EK 11.3 2 2 2 --
fin-ekzameno originala EK 12.1 3,2 6,4 8 12
reekzameno(adapta adopto) EK 12.1 1,6 3,2 4 6
malfruigx-kotizeto EK 12.4 { 0,1 } { 0,1 } { 0,1 } 0,1
malfruigx-kotizo EK 12.2 2 3 4 5
komunikad-eduka kontribuo I EK 10.2/21.3 5 10 20 {40*}
komunikad-eduka kontribuo II EK 10.2/21.3 10 20 40 {80*}
garantiajxo (disertaci-ekzemplero) EK 19.3 -- -- 5 5
* nur laux EK 10.2
** 1 bakalauxro, 2 magistro, 3 doktoro, 4 habilitdoktoro

Aldonaj rimarkoj al la tabelo:

La (re)ekzamenkotizo helpas kovri administraciajn kostojn kaj kompensi la elspezojn de la membroj de la internacia (re)ekzamenkomitato, kiu devas konsisti laux sanmarina legxo el 6-11 sciencistoj.

Malfruigxkotizo: Malfruigxo en la kandidatigxo kauxzas plikomplikigon de la administracia preparlaboro. Almenaux oni sendu la kandidatigxilon antaux la limdato kaj la aliajn materialojn dum la tempointervalo indikota en la respondletero. Pro malfruigxo gxis 1 monato AIS postulas la mafruigxkotizon. Kaze de pli granda malfruigxo akcepto nur eblas kadre de la ankoraux disponebla ekzamenkapacito kaj post ricevo de pli alta (maksimume triobla) malfruigxkotizo fiksota de la ekzamenofico.

Komunikad-eduka kontribuo: Laux ST 4 ,,la akademio zorgas speciale pri la aplikado de la Internacia Lingvo en scienca komunikado kaj en kulturo``; tial ILo estas la cxefa laborlingvo kaj la deviga preleglingvo por kandidat- kaj debutprelegoj. Por kontribuigi al la plibonigo de la internacia scienca komunikado ankaux la kandidatojn, kiuj ankoraux ne suficxe regas ILon, AIS postulas komunikad-edukan kontrubuon de tiuj, kiuj postulas tradukadon cxu nur de la kandidatrespondoj en ILon el alia oficiala lingvo de AIS (sxtupo I), aux ankaux de la ekzamendemandoj el ILo en alian oficialan lingvon de AIS (sxtupo II). Oficialj lingvoj (krom ILo) estas dum cxiu SUS la angla, franca, germana kaj itala; se SUS okazas en filio de AIS aldonigxas la tie oficialaj lingvoj. Por la habilitdoktorigxo la kompleta ekzameno devas okazi en ILo.

Rabato:

De la ekzamenkotizoj (same kiel de la eventualaj malfruigxkotizo kaj komunikad-eduka kontribuo) kandidato, kiu estas dumviva apartenanto kiel efektiva membro aux kiel adjunkto, rajtas subtrahi 25%n rabaton. La saman rabaton (eventuale adicie, t.e. sume 50%n) rajtas subtrahi kandidato, kiu jam farigxis dumviva subtena membro de AIS.

Se SUS okazas en filio (trovigxanta en reformeuxropa aux ekonomie komparebla lando) eblas interkonsenti pri grandaj rabatoj (ekz. 80%) por tiaregionaj kandidatoj, se eblas redukti je la duono de tiu procentajxo (ekz 40%) la logxkostojn de la ekzamenkomitatanoj kompare al samnivela logxado en San Marino.


Apendico 2 - Ekzamenhonorarioj

Cxe adapta adopto:por ekzameno de sxtupo
1234
Honorario por komitatestro: 0,15 0,20,250,3
protokolanto: 0,15 0,2 0,250,3
cxeestanta komitatano*: 0,1 0,10,10,1
foresta komitatano*: 0,05 0,05 0,050,05
Aldona honorario por ekspertizisto**:0,10,20,30,6
tradukanto en ILon: 0,2 0,3 0,4 0,5***
tradukanto ambauxdirekten: 0,4 0,6 0,8 1,0***

Cxe adapta adopto:por ekzameno de sxtupo
1234
Honorario por komitatestro: 0,250,30,350,4
protokolanto:0,30,40,50,6
cxeestanta komitatano*:0,20,20,20,2
foresta komitatano*:0,1 0,1 0,1 0,1
Aldona honorario por ekspertizisto**:0,20,40,61,2
tradukanto en ILon:0,30,40,50,6***
tradukanto ambauxdirekten: 0,60,81,01,2***

* kiel ekzamenisto en parta ekzameno (nepre apartenanta al la komitato): 0,15 AKU
** se ne (iama) prijugxinto kaze de adapta adopto (prijugxinto de orinala verkajxo nepre apartenas al la ekzamenkomitato).
*** nur dum projektakceptiga prelego laux EK 10.2

Cxiuj honorarioj reduktigxas samprocente, se la kandidato gxuas rabaton.


Apendico 3 - Registrigkostoj

Kondicxoj kaj kotizoj por la agnosko de studunuoj de la sekvaj kvin kategorioj:

1) AIS-kursoj
a) SUS-kursoj: kurskotizo (inkl. ekzameneton kaj registrigon [nur se min. 3/4 partopreninte aux se sukcesinte en la kursfina ekzameneto]): 0,3 AKU
[IS .2, 7.3]

2) Kursoj de apartenantoj de AIS sed organizitaj de aliaj organizoj universitatnivelaj. Registig-kotizo 0,1 AKU por cxiu kurso (ekde 6 stu de la sama kurso: 0,2 AKU); validas kaj por internacilingvaj, kaj por aliaj kursoj.
[IS 7.4, 7.6]

3) Kursoj en universitatecaj institucioj agnoskitaj de apartenantoj de AIS sed realigitaj de aliaj kolegoj tie regule instruantaj. La apogo bezonas 6 vocxojn, (povas doni: ASci. 1, ADoc. 2, PDoc. 3, AProf. 4, OProf. 5).
Registrigkotizo: 0,2 AKU por cxiu kurso, ekde 6 stu/kurso: 0,3 AKU.
[IS 7.5, 7.6]

4) Akceptita parto de aliaj studadoj en universitatnivelaj institucioj: la dokumentoj estas prezentendaj, surlistigo jam estas aldonenda: transpren-kotizo 0,04 AKU po agnoskita stu (cxiu agnoskita stu valoras duone; motivitaj esceptoj eblas per aprobo fare de la senato).
[IS 7.7]

5) Profesiaj spertoj, kiuj povas anstatauxi la partoprenon en kursoj: laux decido de la ekzamenofico; normale la pli baza sxtupo estu atingita antaux la akiro de la agnoskeblaj profesiaj spertoj por la nova sciencista grado.
a) Universitateca instruado okazinta post la antauxa sxtupo (ekz. kaze de doktirigxo: post la magistrigxo): ,,Lernado per instruado`` agnoskeblaj
-- cxe universitataj profesoroj 6 stu/semestre, entute maksimume 18 stu
-- cxe aliaj plentempaj universitataj aux altlernejaj instruistoj 4 stu / semestre, entute maksimume 12 stu
-- cxe instrukomisiitoj (parttempuloj) 2 stu/semestre, entute maks. 6 stu
b) Esplorado dum plentempa aux minimume duontempa laboro en esplorinstituto sen regula universitateca instruado (,,Lernado per esplorado``): agnoskeblaj 3 stu/laborjare, maksimume 9 stu.
c) Publikigado kaj inventado (,,Kreiva lernado``) publikigo de sciencaj libroj (gxis maksimume 5) post la antauxsxtupo de la nova scienca grado, se la libroj ne estas memeldonitaj: 2 stu/libre, maks. 10 stu. Samkondicxe sciencaj publikajxoj (maks.40) aperintaj en revuoj aux kolektolibroj kies redaktoro ne estis la auxtoro mem: laux la amplekso inter 0,2 kaj 0,5 stu/publikajxo, propraj patentoj (maks. 40) po 0,5 stu.
d) Profesia sperto rutina (,,Lernado per farado``) 1 stu/jaro, maks. 6 stu.
La transprenkotizo (kotizo por la kontrolo de la koncernaj pruviloj) ampleksas por cxiu studunuo agnoskita laux kategorio 5 (profesia sperto) 0,5 AKU.

Kotizo por havigo de studenta legitimilo kun studenta numero (studentigxo): 0,5 AKU -- La agnosko de studadmatureco sen samtempa studentigxo eblas je kotizo de 0,3 AKU.
[IS 7.8 (2)-(4)]

La registrigxkostoj kalkuligxas surbaze de la agnoskitaj ,,administraj studunuoj``. Por plenumi la kondicxojn de finstudado tamen tia studunuo povas valori malpli aux pli da ,,rezultaj studunuoj``:

Unu agnoskita "administra studunuo" (8-15 hora kurso)
de kategorio:1, 21, 21, 21, 21, 21, 21, 2345
kun noto: < 6/10*< 6/10*6/107/108/109/1010/10******
aux partopreno:[1/2, 3/4[ >=3/4****************
valoras
"rezultajn studunuojn"
0,5111,522,5310,51
* aux sen noto resp. sen partopreno en kursfina ekzameno
** kontrolo ne necesa