En junio 2004 okazis kelkaj modifoj de la ekzamen-regularo, pri kiuj ni baldaŭ informos en nia TTT-ejo. Kiu studentiĝis antaŭ tiu tempo, rajtas ene de la valideco de sia studenta legitimilo finstudi laŭ la malnovaj reguloj. En okazo de duboj bonvolu kontakti la ekzamenoficon.

La ekzamenregularo (EK)


Enhavo

  1. Celo
  2. Ekzamenoficejo kaj ekzamenkomitatoj
  3. Antauxkondicxoj por finekzameno
  4. Kandidatigxo
  5. Fakekzamenoj
  6. Scienca laborajxo
  7. Finekzameno
  8. Atestarlibro
  9. Honorkauxzaj titoloj
  10. Agnosko, rifuzo, malagnosko, diskonigo
  11. Apendico: Docentigxo

CXAPITRO I: CELO

Artikolo 1: Finekzameno

1.1 AIS kontrolas per ekzamenproceduro, cxu la akirita scienca kapablo kaj la plenumitaj fakaj laboroj de kandidato konformas al la kriterioj kiuj legitimas laux internacia idealo la agnoskon de la konsiderata sciencista grado kaj titolo.

1.2 Per la ekzamenproceduro estas plue kontrolata, cxu la kandidato estas ekkoninta en sia fako eblojn kaj malfacilojn de la internacia scienca kunlaboro kaj akirinta suficxan kapablon por la internacilingva cxifaka komunikado.

1.3 La ekzamenado rilatas al kvar niveloj al kiuj estas alordigitaj la sekvaj latinaj (kaj internacilingvaj) sciencistaj gradoj kaj titoloj:
(1) Baccalaureatus ... (bakalauxro ...) -- mallonge: Bac. ...
(2) Magister ... (magistro ...) -- mallonge: Mag. ...
(3) Doctor ... (doktoro ...) -- mallonge: Dr. ...
(4) Doctor ... habilitatus (doktoro habilita ...) -- mallonge: Dr. ... habil.
En cxiu kazo la kompletigo ,,...`` indikas la sekcion, kiu akceptis la verkajxon (art. 3.4).
AIS aplikas tiucele la formalajn kriteriojn, kiujn preskribas la Sanmarina Kadra Universitato-Legxo por la akiro de la kvar konformaj itallingvaj sciencistaj gradoj kaj titoloj (Diploma, Laurea, Specializzazione, Dottorato di Ricerca). Per aldonaj formalaj kaj enhavaj postuloj AIS celas certigi per siaj internacie kunmetitaj ekzamenkomitatoj la formalan kaj enhavan egalvalorecon kompare al alilingvaj sciencistaj gradoj, titoloj kaj rangoindikoj (precipe de la germana, franca kaj aliaj euxropaj lingvoregionoj), do la agnoskindecon en la tuta mondo. Per tio AIS intencas kontribui al la evoluigo de internaciaj komparkriterioj kaj al la iama starigo de komunaj postuloj kaj nomoj por titoloj.

1.4 Sur neniu el la kvar nivelsxtupoj AIS asertas la indecon de kandidato havi la koncernan sciencistan gradon kaj titolon, se ne eblis jese respondi kaj al la demando pri la faka nivelo (starigita en art. 1.1), kaj al la demando pri la tauxgeco por la internacia faka kunlaborado. Tiel la du postulitaj kvalitoj ne povas anstatauxi unu la alian. Nur se ambaux postuloj estas suficxe plenumitaj, eblas havigi ekzamenateston, kiu resumas la rezulton per frakciforma noto inter 0 kaj 1 tiel, ke 6/10 singnifas la minimumon necesan por la sukceso en la ekzameno.

1.5 Aplikendas kiel kriterioj la samaj ekzamenpostuloj, sendepende de tio, cxu la aspirata sciencista grado kaj titolo estu -- surbaze de la pozitiva ekzamenrezulto -- agnoskota originale (originalekzameno, originalagnosko), aux cxu gxi sendepende de AIS estis jam donita kaj nun -- kunkonsiderante kromajn, cxe AIS plenumitajn laborojn -- estu agnoskota en normigita internacia formo (reekzameno, adapta adopto).

Artikolo 2: Aliaj ekzamenoj

2.1 La studadmatureco (abiturientigxo) estas laux IS 7.8 la kondicxo por la akcepto kiel studento de AIS kaj sekve ankaux kondicxo por la akcepto al la fina ekzameno. La studadmatureco estas la nivelsxtupo nulo, al kiu sekvas la kvar nivelsxtupoj 1-4 indikitaj en art. 1.3. Cxi tiu unuecigita ekzamenregularo nur enhavas preskribojn por la ekzamenoj cele akiron de cxi tiuj kvar striktasence sciencistaj gradoj.

2.2 Ligitaj al la agnosko de unu el la sciencistaj gradoj kaj titoloj fare de AIS (cxu per originalekzameno, cxu per reekzameno) estas la aligo al la neformala Internacia Scienca Kolegio (ISK) de AIS (RD 1.3) kaj la uzadrajto de la sciencista grado kaj titolo kadre de la Akademio, sed ne auxtomate jam pliaj rajtoj. Tamen, la havigo de sciencista grado estas kondicxero por diversaj rajtoj kaj roloj kadre de AIS. La kondicxoj por la akiro de rango kaj funkcititoloj kadre de AIS estas difinitaj per la statuto, la statutapendicio kaj la alvokoregularo. El RD 5.3 precipe sekvas, ke la agnosko de la sciencista grado kaj titolo ,,Doctor ... habilitatus`` ne inkluzivas la havigon de la instrurajto (venia legendi). La preceduro kondukanta al la instrurajto estas mallongigebla per la habilitdoktorigxo kaj difinita en cxapitro XI.
[RD 1.3, 5.3]

2.3 Se pro elstaraj meritoj estas agnoskita unu el la titoloj honorkauxze (kun la aldono ,,honoris causa``), tiam ne okazas la ekzameno. Detalojn preskribas cxapitro IX.

Artikolo 3: Fakoj

3.1 Fakoj, kiuj esence povas pretendi validecon nur rilate difinitajn naciojn, religiojn kaj politikajn konvinkojn, ne rolas cxe AIS kiel ekzamenfakoj de ajna el la kvar nivelsxtupoj. (Eblas malrekte elekti tiajn temarojn kiel stud- kaj instruobjektojn de idehistoriaj, religikomparaj, kulturgeografiaj aux aliaj sciencaj esplor- kaj instrukampoj principe sendependaj de la individua starpunkto.)

3.2 Elekteblas kiel ekzamenfako (kerna aux kroma) nur fako, kiun reprezentas cxe AIS minimume unu (profesoro aux alia) docento. Por originalekzameno magistriga eblas elekti nur fakojn aux fakgrupojn (ekz. ,,komunikadsciencoj``), por kiuj jam ekzistas cxe AIS oficialigita instruplano.

3.3 Por subteni interfakan laboron eblas elekti kiel kernfakon (t.e. fakon, en kiu radikas la temo de la scienca laborajxo) fakgrupon kaj aldoni unu aux (kaze de studado cele magistrigxon) du kromfakojn ne najbarajn al la kernfako (aux inter si). Kiel alia ekstremo de la gamo de akceptebla specialigxo oni povas, anstataux tiaj vastaj studadoj, ankaux male -- cele tre profundan specialigxon kaze de studadoj celantaj magistrigxon aux doktorigxon -- elekti limigitan kernfakon kaj aldoni al gxi specialkampon el gxi kiel (kaze de magistrigxo duoblan) kromfakon, kiu tiukaze farigxas pliprofundigxfako. Nemalhavebla estas nur la plenumo de la studadamplekso preskribita per la regularo pri instruado kaj studado.

3.4 La sciencista grado kaj titolo agnoskita estas fake precizigita per la indiko de la sekcio, kiu flegas la elektitan kernfakon (aux la elektitan kernon de la fakgrupo elektita kiel kernfako), nome al la sekcio
1 (kibernetiko) per ,,scientiarum cyberneticarum`` (,,pri kibernetiko``) -- mallonge: sc.cyb.
2 (humanistiko) per ,,scientiarum humanarum`` (,,pri humanistiko``) -- mallonge: sc.hum.
3 (strukturscienco) per ,,scientiarum structuralium`` (,,pri struktursciencoj``) -- mallonge: sc.strct.
4 (filozofio) per ,,scientiarum philosophicarum`` (,,pri filozofio``) -- mallonge: sc.phil.
5 (natursciencoj) per ,,scientiarum naturalium`` (,,pri natursciencoj``) -- mallonge: sc.nat.
6 (morfosciencoj) per ,,scientiarum morphologicarum`` (,,pri morfosciencoj``) -- mallonge sc.morph.
La kvinlingva dokumento kaj la same kvinlingva ekzamenatesto sciigas la kernfakon internacilingve.

Artikolo 4: Aliaj preskriboj

4.1 Cxi tiu regularo anstatauxas kune kun la regularo pri instruado kaj studado de 1987-09-06 la skizojn de diplomigx- kaj doktorigxregularoj de la 8-a kaj 9-a de oktobro 1983, kaj la pli malfruajn aldonajn preskribojn por la kazo de adapta adopto. La regularo esence fiksas la proceduron evoluintan gxis la auxgusto 1986 (SUS 3) kaj ekde tiam montrigxintan tauxga. La sciencistaj gradoj kaj titoloj, kies agnoskon fare de AIS estas dokumentitaj pli frue, restas kadre de AIS validaj, precipe ankaux kiel kondicxoj por alvokoj aux akcepto al pli altnivelaj studoj kaj ekzamenoj.

4.2 Cxi tiu ekzamenregularo ekvalidis laux AS 13.2 kiel kompletigo de la regularo pri instruado kaj studado.

CXAPITRO II: EKZAMENOFICEJO KAJ EKZAMENKOMITATOJ

Artikolo 5: Elekto de la ekzamenofico

5.1 La senato elektas por la dauxro de sia dejxortempo plenrajan membron de AIS kiel direktoron de la ekzamenofico. La membroj de la ekzamenofico elektas el inter si vicdirektoron por la tempo gxis la venanta ekzamenintervalo.

5.2 La senato alvokas el cxiuj 6 sekcioj por la dauxro de sia dejxortempo po unu konstantan membron en la ekzamenoficon; po unu plua estu elektita komence de SUS el inter la SUS-partoprenantaj docentoj.

5.3 La kunsidojn de la ekzamenofico gvidas la direktoro, aux se tio ne eblas, la vicdirektoro. En la necxeesto de ambaux la sekretario de la senato (ecx sen aparteneco al la ekzamenofico) gvidas. Kaze de necxeesto de cxiuj menciitaj respondeculoj la cxeestantoj elektas el inter si kunvengvidanton.

Artikolo 6: Ekzamenkomitatoj

6.1 Por cxiu kandidato dise la ekzamenofico starigas ekzamenkomitaton, kiu realigas la finan ekzamenon. La komitato konsistas por la nivelsxtupoj 1 kaj 4 (baccalaureatus kaj doctor habilitatus) el 6, por la du intersxtupoj el 11 membroj, inter kiuj devas cxiukaze esti almenaux unu membro de la ekzamenofico kaj almenaux unu reprezentanto de la kernfako.

6.2 Cxiu ekzamenkomitato devas esti internacie kaj estu lauxeble interfake kunmetita. Gxi reprezentu almenaux tri naciojn (lingvoregionojn). Krom la reprezentantoj de la sekcio, kiuj flegas la kernfakon (la elektitan kernon de fakgrupo), apartenu al la komitato po minimume unu reprezentanto de almenaux du aliaj sekcioj de AIS. La kromfako (kaze de nivelsxtupoj 2 aux 3) aux la kromfakoj (kaze de nivelsxtupoj 2) estu reprezentitaj en la ekzamenkomitato.

6.3 Nur rajtas aparteni al ekzamenkomitato
(1) efektivaj membroj de AIS,
(2) adjunktoj de AIS, kiuj almenaux nacinivele havas la koncernan (aux pli altan) sciencistan gradon,
(3) invititaj prijugxintoj de la scienca laborajxo, ecx se ili ne apartenas al AIS kaj/aux ne mem havas la koncernan sciencistan gradon,
(4) eventualaj oficialuloj de la instanco rajtiga je havigo de originala titolo.

6.4 Se la kandidato proponas por la ekzamenkomitato profesorojn de la sekcio fleganta la kernfakon, kaj se ili pretas partopreni en la ekzameno, tiam la propono estas akceptenda tiomgrade, kiom eblas sen malhelpo por plenumi la aliajn preskribojn pri la konsisto de la ekzamenkomitato.

6.5 La ekzamenkomitato elektas membron kiel gvidanton kaj alian membron kiel protokolanton. Ambaux apartenu al la respondeca sekcio kaj estu efektivaj membroj.

CXAPITRO III: ANTAUKONDICXOJ POR FINEKZAMENO

Artikolo 7: Formala antauxekzameno

La direktoro de la ekzamenofico aux alia membro de la ekzamenofico sxargxita de li kontrolas la kandidatdosieron rilate formalan kompletecon, postulas lauxbezone ankoraux mankantajn erojn kaj sercxas inter la apartenantoj de AIS kompetentan reprezentanton de la fako, al kiu li tuj transdonas cele antauxekzamenon la internacilingvan resumon de la scienca laborajxo kaj lauxdezire cxi tiun laborajxon mem. Se rezultas, ke la formalaj kondicxoj por la akcepto al la ekzameno ne estas plenumitaj, tiam la ekzamenofico tuj informas la kandidaton. Se rezultas, ke versxajne la kandidato malsukcesos aux preskaux ne sukcesos, tio estas sciigenda al li ene de tri monatoj post ricevo de la kandidatigxo, oferante al li la nuligon de la kandidatigxo. En ambaux kazoj la kandidato rericevas la duonon de la ekzamenkotizo pagita de li por la ne okazonta ekzameno.

Artikolo 8: Enhava antauxekzameno

8.1 Surbaze de la dosiero estas ekzamenenda, cxu la postulenda malplialtnivela studadkompletigo estas atingita. Tiu cxi postulenda antauxsxtupo estas por la bakalauxrecekzameno (nivelsxtupo 1) la studadmatureco laux IS 7.8 (nivelsxtupo 0), kaj por la ekzamensxtupoj 2 - 4 la sukcesaj ekzamenoj de AIS sur la senpere malpli altaj sxtupoj (1-3). Anstataux tia studadkompletigo eblas cxiukaze agnoski pli altan, sciencistan gradon -- ne (originale aux per adapta adopto) fare de AIS agnoskitan -- kiel plenumon de la akceptokondicxo, do ekz. aliloke akiritan magistrectitolon kiel plenumon de la kondicxo esti akceptata por la magistrecekzameno cxe AIS.

8.2 Surbaze de la submetitaj atestoj estas ekzamenenda, cxu la miminume necesaj studadlaboroj laux IS 7.8 estas plenumitaj.

La ekzamenofico rajtas eventuale rezigni pri ekzameno en kromfako, se la koncernaj kapabloj kaj meritoj de la kandidato jam alikauxze estas evidentaj.

8.3 Studunuoj por kromfako de la magistrecekzameno povas jam esti akiritaj antaux la bakalauxrecekzameno. Fako, kies sukcesplenan kompletigon certigas la atesto de la magistrecekzameno, estas agnoskebla sen nova ekzameno kiel kromfako de doktorecekzameno. Kiel kromfakoj de magistrec- aux doktorecekzamenoj estas agnoskeblaj ankaux aliloke kompletigitaj studfakoj; kiel jam kompletigita duobla kromfako de dua magistrecstudado povas roli tamen nur la kernfako de jam sukcese trapasita magistrec- aux doktorecekzameno.

8.4 Studadkompletigo realigita cxe alia kleriginstitucio sur iu nivelsxtupo (1-4) povas esti adapte adoptita, se surbaze de la dosiero supozindas, ke
(1) antauxiris kompletigo sur la senpere malplialta sxtupo, kaj ke
(2) studunuoj estas akiritaj en amplekso ne esence malpli granda ol postulita por originala ekzameno cxe AIS.
(Lauxbezone la ekzamenofico fiksas -- aldone al la postuloj de IS 8.4 -- la ankoraux plenumendajn studojn necesajn por la adapto. Precipe necesas prezenti sciencan laborajxon, se tio ne jam necesis por la aliloka akiro de sciencista grado.)
Se ne eblas pruvi per ekzamenatesto aux alia dokumento, ke studado sur senpere pli malalta nivelo estas sukcese kompletigita (ekz. en la kazo de doktorigxo sen ekzameno almenaux egalnivela al la magistrecekzameno, aux kaze de kompletigo sur nivelsxtupo 2 sen ekzameno almenaux egalnivela al la bakalauxrecekzameno), tiam adapta adopto nur eblas, se surbaze de la studadcertigiloj kaj la aliaj fakaj laboroj de la kandidato ne ekzistas dubo pri tio, ke nek la scienca nivelo atestita per la aliloke akirita sciencista grado, nek la tuto de la studad- kaj alia faklaboro de la kandidato malsuperas la postulojn starigitajn fare de cxi tiu ekzamenregularo por la koncerna nivelsxtupo. Tia decido de la ekzamenofico devas -- kune kun la motivoj -- eniri la ekzamendosieron.

8.5 Estas kontrolenda, cxu la skriba ekzameno en la kernfako kaj la fakekzamenoj en cxiu eventuala kromfako estas sukcese trapasita cxe AIS, aux cxu anstatauxe estas agnoskebla laux art. 8.3 de la instru- kaj studadregularo aux laux art. 8.3-8.4 de cxi tiu ekzamenregularo aliloka kompletigita studado. Nekaze la realigo de la ankoraux manka ekzameno estas organizenda kune kun la koncerna sekcio.

8.6 Cele prijugxon de la scienca laborajxo estas necese peti -- lauxeble de apartenantoj de AIS -- pri ekspertizoj: unu suficxas kaze de bakalauxrigx- aux magistrigxlaborajxoj, almenaux du necesas kaze de disertacio por iu doktorecsxtupo. Kaze de reekzamenoj anstatauxe eblas agnoski la ekspertizojn de la gvidantoj kaj originalaj prijugxintoj aux de samlandaj fakuloj.

CXAPITRO IV: KANDIDATIGXO

Artikolo 9: Kandidatigxo por kursfinekzameneto.

9.1 IS 3.6 kaj 7 fiksas la proceduron de la kandidatigxo por kursfinekzameneto. La kursgvidanto fiksas la ekzamenmanieron. Per la noto 6/10 sur la atestilo li certigas, ke la partopreninto atingis pli altajn sciojn, ol esperis la kursgvidanto jam kiel antauxscio de la partopreninto. (La kriterioj por la kursfinekzamenetoj estas do multe malpli severaj ol tiuj por la fakekzamenoj kaj la fina ekzameno.)

9.2 Kandidatigxo pri objektigita kurso okazas cxe la ekzamenofico aux cxe ekzamenonto skribe petata de la ekzamenofico organizi la ekzamenon.

Artikolo 10: Temopropono por scienca laborajxo

10.1 La kandidato interkonsentu pri temo de scienca laborajxo por nivelsxtupo 1-3 kun patronanto, kiu estas efektiva membro de AIS, antauxvidas surbaze de la gxisnuna faka laboro de la kandidato sukcesplenan pritrakton de la temo, pretas poste verki ekspertizon pri la laborajxo, kaj -- kaze de disertacio -- pretas sercxi kompetentan duan ekspertiziston. Ankaux eblas, ke la kandidato sercxas por sia jam preta laborajxo inter la efektivaj membroj de AIS ekspertizistojn.

10.2 Por disertacio (nivelsxtupo 3 aux 4) kandidato povas anonci temon kaj klarigi gxin per samtitola projektakceptiga prelego kadre de SUS cele interesigon de almenaux du ekspertizistoj. La prelego kaj diskuto okazu en ILo; alie komunikad-eduka kotizo laux AK 1 estas pagenda.

10.3 Pri temo kaj enhavplano de disertacio por habilitdoktorigxo, pri la proksimuma tempointervalo gxis la pretigo, kaj pri du ekspertizistoj interkonsento necesas kun la dekano de la koncernata sekcio aux kun la fakaestro de la koncerna fakaro.

10.4 La scienca laborajxo estas havigenda en du (nivelsxtupoj 1 aux 2) aux tri (nivelsxtupoj 3 aux 4) ekzempleroj nur post la permeso de la patrono aux kun la apogo de alia ekspertizisto. Almenaux unu ekzemplero devas esti bone kopiebla. Samtempe la kandidato povas anonci sin al la fina ekzameno. Se li tion ne faras, tiam li devas pagi ekspertizkotizon laux apendico 1 al la kotizregularo. La kotizo ne estos repagata se la kandiato retiras sian laborajxon. -- Suficxas havigi nur unu ekzempleron de sciena laborajxo, kiu jam aliloke estas akceptita kiel parto de sukcesa kandidatigxo sur la egala nivelsxtupo (kaze de adapta adopto).

Artikolo 11: Kandidatigxo por skriba aux parola fakekzameno

11.1 Antaux la parola bakalauxrecnivela finekzameno necesas trapasi skriban ekzamenon, antaux la parola magistrecnivela finekzameno po unu skriban ekzamenon en la kernfako kaj en cxiu kromfako. Antaux la parola doktorecnivela finekzameno necesas trapasi skriban aux parolan (laux decido de la reprezentantoj de la koncerna sekcio en la ekzamenofico) ekzamenon en la kromfako. -- Tiu cxi postulo estu konsiderata kiel jam plenumita en la kazo de adapta adopto. IS 8.3 difinas la pluajn esceptojn kaj kondicxojn.

11.2 La fakekzamenoj okazas normale en la loka kaj tempa kadro de SUS.

11.3 La kandidatigxo por fakekzameno okazas plej malfrue 5 monatojn antaux la tempointervalo antauxvidita por ekzamenoj. La finekzameno povas jam okazi en la sama tempointervalo. Se gxi pli malfrue okazas, tiam estas pagenda por cxiu fakekzameno kotizo je 2 AKU.

11.4 Kandidatigxante oni indiku la specialajxo(j)n en kiu(j)n oni pliprofundigxis kaj oni proponu 2-3 kompetentajn fakekzamenistojn, kiuj pretas partopreni la ekzamenon, apartenas al la Scienca Sektoro de AIS kaj ne estu cxiuj samnaciuloj. Almenaux unu el ili devas esti efektiva membro. Se la ekzamenofico elektas alian ekzameniston, la kandidato devas esti senprokraste informita pri tio; kaze de anstatauxo de proponita efektiva membro necesas sciigi la kialon al la kandidato.

Artikolo 12: Kandidatigxo por la finekzameno

12.1 La kandidatigxo por la finekzameno okazu plej malfrue 5 monatojn antaux la malfermo de la SUS en kies kadro la ekzameno realigxu. Samtempe la ekzamenkotizo laux AK 1 pagendas. La kotizo inkluzivas la eventualajn fakekzamenojn okazantajn dum la sama tempointervalo kaj la prijugxon de la scienca laborajxo. De la kotizo estos rapagata la duono, se la kandidato retirigxas plej malfrue 2 monatojn antaux la tempointervalo de la ekzamenoj, alikaze neniom. La ekzamenofico povas krediti la pagitan kotizon tute aux parte favore al eventuala kandidatigxo por unu el la du sekvantaj ekzamentempointervaloj.

12.2 Kaze de tro malfrua kandiatigxo estas pagenda malfruigxkotizo laux AK 1, se la ekzamenofico ankoraux akceptas la kandiatigxon; tion oni ne rajtas pretendi.

12.3 La kandiatigxo estu anoncata al la ekzamenofico (kun kopio sendenda al la prezidanta sekretariejo) per komplete plenigita kandidatletera formularo. Kaze, ke la plenigo estas ne kompleta aux evidente malvera same kiel kaze de forstreko de iu el la postulitaj asertoj, la ekzamenofico rajtas postuli novan plenigon.

12.4 Aldonendas al la kandidatletero
(1) la dokumento pri la necesa antauxa studado kompletigita sur la senpere malpli alta aux la sama sxtupo (eventuale kun traduko en oficialan lingvon de AIS),
(2) la scienca laborajxo kune kun (a) po unu informricxa, denslinia, kopiebla resumo (po 1-5%n de la amplekso) en ILo, (b) la sciigo de nomo kaj adreso de la patrono kaj eventuale de la dua ekspertizisto, kaj (c) lauxeble kopio de ekspertizo (anstatauxe eblas aldoni rajtigilon peti gxin de aliloke),
(3) memverkita vivpriskribo en ILo, reliefigante precipe la sciencan karieron kaj lauxplacxe (kaze de nivelsxtupo 4 devige) aldonante liston de la propraj sciencaj publikajxoj,
(4) pruviloj de la legkapablo en ILo kaj de la kontentiga komunikadkapablo en almenaux unu el la kvin oficialaj lingvoj de AIS, kiu ne estas gepatra lingvo de la kandidato (cxi tion pruvi eblas ankoraux senpere antaux la finekzameno),
(5) pruvilo de suficxaj studadlaboroj kaj ekzamenrezultoj,
(6) eventuale atestoj pri jam sukcese trapasitaj fakekzamenoj (se ili ne okazu dum la sama ekzamentempointervalo, aux se ne nur reekzameno por adapta adopto estas celita),
(7) sciigo, cxu kaj jeskaze kiam, kie kaj pro kiu jura fakto okazis kondamno pro plenumita krimo,
(8) deklaro, ke la ekzamenregularo estas konata,
(9) deklaro, cxu la sama aux enhave simila disertacio jam estas rifuzita de alia institucio aux cxu doktorigxklopodo, al kiu tiu disertacio servis, fiaskis.
(10) konfirmo de docento (gxis nivelsxtupo 2) resp. de efektiva membro de AIS (ek de nivelsxtupo 3) pri la suficxa nivelo de la scienca laborajxo originale prezentata (pri scienca laborajxo jam nacinivele prijugxita suficxas kaze de adapta adopto konfirmo de sciencisto el la lando en kiu la prijugxo okazis).
Motivige petite la ekzamenofico povas permesi la postsendadon de parto de la aldonajxoj dum deca tempo. Petante tion oni aldonu al la pagenda ekzamenkotizo la malfruigx-kotizeton laux AK 1.

Artikolo 13: Avertoj

13.1 Kiu ne kompletigis la antauxkondicxitan studadon almenaux per la resuma rezultnoto 7/10 (cum laude), provu akiri pli altan sciencistan gradon prefere tute ne aux ne antaux ol akiri kroman studadkompletigon egalnivelan al la jam atingita.

13.2 Necesas informi la kandidaton okaze de la akcepto al la finekzameno, se la kandiatigxo nur eblas por alia ol la sekcio antauxvidita de li, aux se pro formalaj kialoj li nur povas certi, ke post sukceso en la ekzameno li nur povas ricevi la ateston prie sed ne (tuj) la dokumenton pri la agnosko de la koncernata sciencista grado kaj titolo.

CXAPITRO V: FAKEKZAMENOJ

Artikolo 14: Gxeneralajxoj

14.1 La ekzamenofico fiksas lokon, tempon kaj dauxron de la ekzameno. La dauxro de skriba fakekzameno estu inter 2 kaj 4 horoj, la dauxro de parola ekzameno inter 1/2 kaj 1 horo.

14.2 La kandiato pruvas antaux la komenco de la ekzameno sian identecon per sia pasporto aux identigilo. La numero estas protokolenda.

14.3 La ekzameno okazas en ILo, se ne alia lingvo estas temo de la ekzameno tiel ke la uzado de cxi tiu lingvo ankaux por la ekzameno estas legitima.

14.4 La malfacileco de la ekzameno pri la kernfako same kiel en la finekzameno devas esti konforma al la nivelsxtupo de la aspirata sciencista grado kaj titolo. Se la kondicxo de adekvata malfacileco estas plemumita, la kandidato, kiu kompletigis la antauxkondicxitan studadon en cxi tiu fako almenaux per la kompetenteco 7/10 (cum laude), rajtu esperi, ke li akiros dum la lauxregula studadtempo la sciojn kaj kapablojn suficxajn por sukcese trapasi la ekzamenon.

Artikolo 15: Skribaj fakekzamenoj

15.1 Cxiu el la nomumitaj 2-3 ekzamenistoj proponas al la ekzamenofico du taskojn el la studadkampoj menciitaj de la kandidato, kune kun la aserto, ke la kandidato ne estas informita pri la proponitaj taskoj. La ekzamenofico elektas la duonon de la proponitaj taskoj; ne cxiuj elektitaj taskoj estu proponitaj de la sama ekzamenisto.

15.2 La kandidato mem elektas unu el la taskoj, kiujn li ricevis, kaj pritraktas gxin observite dum la fiksita ekzamentempo uzante nur la rimedojn, kiujn oni bontempe menciis aux havigis al li kiel permesitaj rimedoj.

15.3 La taskoauxtoro prijugxas la pritrakton per noto inter 0 kaj 1 en dekonoj. Kaze de la prijugxo per 10/10 la ekzamenofico rajtas peti kroman prijugxon fare de fake kompetenta dua ekspertizisto kaj uzi la aritmon de ambaux notoj. Kaze de prijugxo malpli bona ol 6/10 la kandidato rajtas postuli la prijugxon ankaux fare de dua ekspertizisto kaj proponi tian al la ekzamenofico; la ekzamenofico povas sen sciigi kialojn apogi sin anstatauxe sur alian duan ekspertiziston; se la aritmo de la rezultaj notoj ne estas minimume 12/20, tiam la kandidato malsukcesis en la ekzameno.

Artikolo 16: Parolaj fakekzamenoj

16.1 Parola fakekzameno okazas publike aux nepublike laux la antauxa decido de la kandidato. Membroj de la ekzamenofico, senatanoj kaj vicsenatanoj de AIS same kiel eventualaj reprezentantoj de la instanco rajtigita doni originale la titolon, rajtas cxeesti.

16.2 Pri la parola ekzamenparto estas verkenda konciza protokolo. Gxi enhavas la notojn, kiujn donis la unuopaj ekzamenistoj, kaj la aritman noton en entjeraj dudekonoj aux tridekonoj.

16.3 Cxiuj 2 - 3 ekzamenistoj de parola ekzameno devas persone cxeesti; en la kazo de malhelpo aux estas bezonata anstatauxanto, aux la ekzameno okazu disigite sed en la cxeesto de observanto, kiu verkas la protokolon de ambaux partoj.

CXAPITRO VI: SCIENCA LABORAJXO

Artikolo 17: Variajxoj

17.1 Normale la scienca laborajxo konsistas el masxinskribita, fare de la kandidato dulingve verkita teksto kun antauxmetita skeletigo, postmetita literaturlisto kaj aldonita aserto, ke la laborajxo estas memverkita sen uzado de aliaj fontoj kaj helpoj ol la menciitaj, kaj ke la eroj transprenitaj lauxvorte aux enhave el la uzitaj verkoj estas tiusence indikitaj. Personoj helpintaj estas (per dankesprimo) lauxnome kun indiko de la helpmaniero menciendaj; tio ankaux koncernas la helpon rilate la lingvan, grafikajxan kaj tipografian formigon. La unua tekstvortigo estu en ILo; la kandidato mem elektas la lingvon de la dua vortigo, kiu estu en paralela kolumno apudmetita. Ne gravas, kiu estas la originala vortigo kaj kiu la traduko. Aldonendas al la laborajxo du densliniaj resumoj (po 1-5%) en oficialaj lingvoj de AIS aux de filio de AIS, el kiuj kaze de nivelsxtupo 2-4 devas esti eksciebla, en kio la kandidato vidas sian memstaran sciencan laboron.

17.2 Empiraj laborajxoj povas grandparte konsisti el tabeloj, bildoj kaj auxdvidaj aldonajxoj. Konstrukciaj laborajxoj povas esti kompletigitaj per programoj, aparatoj, formigoj ktp. Tamen la pensa kernlaboro devas esti trovebla en la tekstparto de la scienca laborajxo.

17.3 La scienca laborajxo povas esti jam antauxe publicita. Tiukaze gxi povas ankaux konsisti el kunigitaj unuopaj publikajxoj, kiuj havas internan interrilaton kaj kune plenumas la postulojn starigendajn pri scienca laborajxo por la koncerna nivelsxtupo; normale resumo klarigu la interrilaton inter la disaj rezultoj. Krome validas la preskriboj de art. 17.1.

17.4 Scienca laborajxo por la nivelsxtupo 2-4 povas ankaux konsisti el la solvo de kompleksa problemo per esplorgrupo. Tamen cxiu partoprenanto devas cxikaze,
(1) esti tiom kontribuinta, kiom necesas por propra scienca laborajxo suficxa por la koncerna nivelsxtupo,
(2) prezenti propran tekston, kiu ne plejgrandparte estas lauxvorte identa kun la teksto de alia membro de la grupo, kaj
(3) reliefigi en sia teksto kaj en ties resumo la propran kontribuon kaj ties gravecon por la komuna laboro.
En la finekzameno cxiu partopreninto devas esti kapabla klarigi la tutan projekton rilate celon, aligxmanieron, metodon kaj rezulton. -- Krome validas la preskriboj de art. 17.1.

17.5 Kaze de adapta adopto la originala laborajxo estas akceptebla rezignante pri la lingvaj preskriboj de art. 17.1, sed necesas aldoni po unu denslinian, informricxan resumon (1-5%) en ILo kaj dua oficiala lingvo de AIS aux de filio de AIS. Se la originala laborajxo agxas pli ol 20 jarojn, estas en la kazoj de la nivelsxtupoj 3 kaj 4 aldonenda almenaux unu pli nova publikajxo de la kandidato el la laborkampo de la sama sekcio, eventuale kune kun resumo en ILo, se cxi tiu publikajxo ne estas en oficiala lingvo de AIS.

Artikolo 18: Postuloj

18.1 Per la scienca laborajxo por la nivelsxtupo 1 la kandidato pruvas, ke li kapablas surbaze de pli ol unu literatura fonto propravorte prezenti konatan, de la fakularo nuntempe fidatan ekscion de sia fako en maniero gxusta, lingve akceptebla, kaj komprenebla de leganto atinginta la studadmaturecon, kaj ke li, tiel verkante, povas sekvi la preskribitajn formalajn regulojn pri la pretigo de scienca publikajxo. Se la laborajxo sen redakcia pritrakto indas esti publikigita en popularscienca revuo, gxi ricevu minimume la noton 9/10 (summa cum laude).

18.2 Per la scienca laborajxo por la nivelsxtupo 2 (magistrigxtezo) la kandidato pruvas per la ekzemplo de sia temo, kies pritrakto plemumas esence pli altajn postulojn ol temo de la nivelsxtupo 1, ke li kapablas cxerpi memstare el diversaj publikajxoj de la fakliteraturo la jam ekzistajn metodojn kaj sciencajn eksciojn, per kiuj starigita scienca problemo estas solvebla, kaj ke li kapablas, per memstara kombino de cxi tiuj metodoj kaj ekscioj trovi la solvon aux alproksimigxi al gxi. La temo povas esti problemo, por kiu jam ekzistas solvoj por aliaj kazoj, sed ankaux interrilatoj inter disaj ekscioj aux la kombino de cxi tiuj al nova ekscio, aux la lauxmetoda trovo de novaj empiriaj rezulteroj utilaj kadre de teorio.

18.3 Per scienca laborajxo por nivelsxtupo 3 (doktorigxdisertacio) la kandidato pruvas per la ekzemplo de sia temo, kies pritrakto plenumas esence pli altajn postulojn ol temo de la nivelsxtupo 2, ke li kapablas per propra esploro, kvankam kun konsilado flanke de sperta esploristo, en scienca specialkampo pliricxigi la hodiauxan scion, aux malfermi novajn sciencajn eksciojn per starigo de interfakaj kunligoj.

18.4 Per sia scienca laborajxo por nivelsxtupo 4 (habilitdoktorigxdisertacio) la kandidato pruvas sian kapablon memstare realigi sciencajn esplorojn en ne malvasta sciencokampo, sian superrigardon super cxi tiu kampo, kaj sian kapablon gxin limigi disde aliaj kampoj, klarigi gxian rolon en la socikultura kadro, kaj starigi en tiu sciencokampo novajn sciencajn problemojn. La propra scienca kontribuo povas konsisti cxu en la solvo de malfacila specialproblemo, cxu en kontribuo al nova strukturigo de sciencobrancxo per kreiva kombino de pluraj disaj problemoj, metodoj kaj ekscioj.

18.5 Rilate la (netan) tempobezonon supozendan (nur) por la enhava kaj vortiga realigo de scienca laborajxo de kandidato, kiu jam kompletigis la fakstudadon sur la antauxkondicxenda nivelsxtupo per mezuma ekzamenrezulto (cx. 8/10), RD 3.4 supozigas
(1) 2-4 netajn laborsemajnojn kaze de nivelsxtupo 1,
(2) 8-15 netajn laborsemajnojn kaze de nivelsxtupo 2,
(3) 18-34 netajn laborsemajnojn kaze de nivelsxtupo 3,
(4) 60-110 netajn laborsemajnojn kaze de nivelsxtupo 4.
La reala dauxro (en kalendarsemajnoj) plilongigxas almenaux pro la samtempa studadlaboro en kursoj, ecx se la studento laboras koncentrite. La temo de la scienca laborajxo por la senpere pli alta sxtupo povas esti plivastigo aux pliprofundigo de la jam prilaborita temo; tio reduktas la supozendan tempobezonon konforme al la amplekso de cxi tiu preparlaboro.

18.6 La vortigo de la scienca laborajxo evitu senutilan redundancon, tiel ke la esenca teksto (sen antauxparolo, skeletigo, literaturlisto kaj eventualaj apendicaj tabeloj, programoj ktp.) havu kaze de la nomotetaj sekcioj (I, III, V) en ILo amplekson inter la jenaj limoj:
(1) por la nivelsxtupo 1: 10-30 kolumnoj,
(2) por la nivelsxtupo 2: 40-120 kolumnoj,
(3) por la nivelsxtupo 3: 60-180 kolumnoj,
(4) por la nivelsxtupo 4: 100-300 kolumnoj.
Kaze de sciencaj laborajxoj por ideografa sekcio (II, IV, VI) la duobloj de cxi tiuj limoj servu por orientigxi. Kaze de la vortigo en ILo la litergrandeco kaj la interspaco estu elektitaj tiel, ke neta kolumno (sen formuloj, bildoj kaj tabeloj) enhavu cx. 1600 skribmasxinajn signojn.

Artikolo 19: Publikigo

19.1 Unu kopiebla ekzemplero de la laborajxo (rekomendita formato: A5 aux A4) restas en la arhxivo de AIS. La kromajn ekzemplerojn rajtas alproprigi al si la ekspertizistoj. Apartenantoj de AIS kaj aliaj sciencistoj rajtas studi ajnan enarhxivigitan laborajxon kaj fari eventuale kopion por si.

19.2 Al kandidatoj, de kiuj tezo por la nivelsxtupo 1 aux 2 estas akceptita kun noto almenaux 8/10, oni rekomendu elpreni la esencon por publikajxo en popularscienca (kaze de nivelsxtupo 1) aux scienca (kaze de nivelsxtupo2) revuo, kaj tie mencii la fakton, ke la baza laborajxo estas akceptita flanke de AIS.

19.3 Disertacioj akceptitaj flanke de AIS por originala special- aux habilitdoktorigo estu publikigotaj dum 3 jaroj, plemuninte eventualajn sxangxpostulojn de la ekspertizistoj kun la aprobo flanke de la koncerna finekzamena komitato. La auxtoro disponigu al AIS 6 ekzemplerojn de cxi tiu publikajxo. Se publikigo ne okazas, tiam estas havigendaj de la eventuale sxangxita teksto 6 binditaj kopioj. AIS rajtas antaux la transdono de la agnoskodokumento postuli kiel garantiajxon laux AK 1, kiun gxi kvitancas kaj redonas komplete post bontempa havigo de la devigaj disertaciekzempleroj.

CXAPITRO VII: FINEKZAMENO

Artikolo 20: Anonco

20.2 La fina ekzameno okazas kadre de SUS kiel kandidatprelego kun sekvanta diskuto. Konforme al IS 9.4 la SUS-aligxintoj estas invitendaj.

20.2 La temo de la kandidatprelego povas sed ne devas koincidi kun la temo de la scienca laborajxo aux de aldonita posta publikajxo.

20.3 Ankaux interesitoj, kiuj ne aligxis al SUS, povas observi la finan ekzamenon.

Artikolo 21: Dauxro kaj ekzamenlingvo

21.1 La kandidato prelegas en ILo. Li rajtas sed ne devas uzi manskripton, preparitajn diafanfoliojn, diapozitivojn, bildojn ktp. Ne estas permesite prelegi en alia lingvo.

21.2 Ne estas akceptebla prelego malplilongdauxra ol 10 minutojn por la nivelsxtupo 1, 15 por la nivelsxtupo 2 aux 3, 20 minutojn por la nivelsxtupo 4.

21.3 Normale ankaux la sekvanta diskulto okazas en ILo. La kandidato povas plej malfrue du tagojn antaux la ekzameno postuli (sed ne por la nivelsxtupo 4),
(1) la rajton respondi en alia oficiala lingvo de AIS aux de la filio kie SUS okazas, aux krom tio
(2) la rajton esti pridemandata en cxi tiu alia lingvo aux ricevi tradukon en gxin, se demando estis en ILo.
Starigante tian postulon estas pagenda la komunikadeduka kontribuo laux AK 1.

21.4 La tuta ekzamendauxro (por prelego kaj diskuto) estu normale 30 minutoj por la nivelsxtupo 1, 45 minutoj por la nivelsxtupo 2, kaj 60 minutoj por la nivelsxtupoj 3 kaj 4. Oni antauxvidu pliajn 15 minutojn, se la kandidato postulis nacilingvan tradukon de demandoj starigitaj en ILo.

21.5 La kandidato planu sian prelegon tiel, ke por la diskuto restu normale almenaux 10 minutoj, kaze de eventuale necesa traduko en nacilingvon almenaux 25 minutoj.

Artikolo 22: Ekzamendosiero

22.1 La kandidatletero kun dorsflanka protokolformularo, la scienca laborajxo, la resumoj kaj atesto aux dokumento pri la antauxkondicxita studadkompletigo (t.e. kaze de reekzameno la pruvilo pri la jam aliloke ricevita sciencista grado, kaze de originala ekzameno la dokumento pri la studadkompletigo sur la senpere malpli alta nivelsxtupo, cxu originale plenumita cxe AIS, cxu adapte adoptita, -- aux eventuale la atesto pri studadmatureco) devas esti je dispono al la ekzamenkomitato dum la ekzameno; observantoj rajtas dume ilin rigardi. Ankaux la eroj 3, 4 kaj 5 postulitaj de art. 12.4 estu je dispono de la ekzamenestro kaj de la protokolanto; la alaj cxeestantaj apartenantoj al la personaro difinita en art. 16.1 rajtas trarigardi ankaux cxi tiujn erojn.

22.2 Kandidato, kiu postulis nacilingvan diskuton de sia prelego, devas prezenti certigon de sia legkabpablo en ILo flanke de organizo, kies tiurilatajn certigojn AIS auxtomate agnoskas pro interkonsento. Anstatauxe eblas prezenti ateston pri sukcesa kursfinekzameneto de ILo-kurso por sciencistoj kiun la kandidato partoprenis dum SUS.

22.3 Pri la komunikadkapablo en oficiala etna lingvo de AIS aux de la koncerna filio de AIS, kiu ne estas gepatra lingvo de la kandidato, cxiu apartenanto de AIS, pri kies gepatra lingvo temas kaj kiu en gxi fake konversaciis kun la kandidato, povas subskribi ne formalan ateston. En la atesto pri la fina ekzameno ne estu menciitaj eventualaj scioj de aliaj lingvoj ol la gepatra lingvo de la kandidato, ILo, la lingvo uzita por la scienca laborajxo kaj la lingvoj pri kies scioj la kandidato havigis atestojn kiel menciite.

22.4 Necesas prezenti la pasporton aux identigilon de la kandidato; la numero estas mencienda en la protokolo.

Artikolo 23: Ekzamenprocezo

23.1 De la ekzamenkomitato la estro, la protokolanto kaj almenaux unu plia membro devas persone cxeesti la finan ekzamenon. Ne cxeestaj komitatanoj certigas per sia anticipa subskribo de la ekzamenprotokolo aux de aldonajxo, ke ili trarigardis almenaux parte la ekzamendosieron kaj donas cxibaze sian prijugxon (inter 0 kaj 10 poentojn). Sindeteno eblas, ankaux de persone cxeestaj komitatanoj; gxi signifas aprobon de la aritmo de al donitaj prijugxoj.

23.2 Post la kandidatprelego okazas la diskuto kun la membroj de la ekzamenkomitato. Se fine restas tempo, la gvidanto rajtas akcepti ankaux demandojn el la observantaro.

23.3 Post la diskuto la ekzamenkomitato interkonsiligxas pri la rezulto. De la observantaro rajtas cxeesti nur la personoj difinitaj en art. 16.1. Cxiu membro de la ekzamenkomitato esprimas sian prijugxon per poentoj inter 0 kaj 10. Krom la enhavo de la kandidatprelego kaj la diskuto oni konsideru ankaux la sciencan laborajxon, la aliajn studadlaborojn kaj ekzamenrezultojn kaj la lingvan esprimkapablon. Se la kandidato estas postulinta antauxe diskuton tute aux parte en etna lingvo oni ne rajtas nur pro tiu nesuficxa esprimkapablo en ILo agnoski al li malpli ol 6 poentojn. Inverse en tia kazo oni ecx pro tre bonaj fakscioj normale ne donu 10 poentojn. Se cxeestanto postulas kasxitan prijugxon, tiam cxiuj donu kasxite siajn poentojn. Al la sumo oni adiciu la poentojn de la malcxeestaj komitatanoj kaj transformu kaze de finekzamenoj sur la nivelsxtupoj 1 kaj 4 entjeraj sesdekonoj, kaze de finekzamenoj sur la du interaj nivelsxtupoj al entjeraj centdekonoj; ne entjeran rezulton oni rondigu malsupren.

23.4 La ekzameno ne estas sukcese trapasita se la noto ne estas minimume 36/60 = 66/110. Kaze de sukcese trapasita ekzameno la latina notovortigo estas ,,rite`` se la rezulto malsuperas 42/60 = 77/110, ,,cum laude`` por almenaux tiom alta sed 48/60 = 88/110 malsuperanta rezulto, ,,magna cum laude`` por almenaux tiom alta sed 54/60 = 99/110 malsuperanta rezulto, kaj alikaze ,,summa cum laude``. Se kaze de adapta adopto la ekzameno ne estas sukcese trapasita, tiam oni ripetu la prijugxon supozante ke la kandidato aspiris la senpere malpli altan sciencistan gradon; eventuale oni agnosku cxi tiun.

23.5 Se pro la rezultinta noto la ekzameno estas ja sukcese trapasita, sed almenaux unu komitatano konstatas mankon, kiu malhelpas la tujan havigon de la atesto kaj tial devas farigxi objekto de decido de la ekzamenofico, aux se la ekzameno ne estas sukcese trapasita por la celita grado, tiam post la interkonsiligxo estas neuxtralforme sciigenda, ke la komitato ankoraux ne povas konstati rezulton sed unue devas reparoli kun la kandidato. Alikaze oni gratulu la kandidaton en la cxeesto de la observintoj. Oni povas diskonigi la noton.

Artikolo 24: Atesto

24.1 La kvinlingva atesto pri la fina ekzameno enhavas la mencion de la agnoskita sciencista grado kaj titolo de la antauxkondicxita studadkompletigo kaj de la laboroj sur kiuj bazigxas la fina noto, mencion pri la oficialaj lingvoj de AIS aux de la koncerna filio de AIS pri kiuj la kandidato pruvis sciojn, la finan rezulton en formoj de ordinara frakcio kaj de latina vortigo, kaj ankaux la nomojn, la AIS-oficialajn titolojn kaj la sxtatanecojn de la komitatestro, protokolanto kaj de la aliaj membroj de la ekzamenkomitato. La ateston subskribas la direktoro de la ekzamenofico kaj la dekano de la respondeca sekcio. Eblas ke anstatauxe subskribas speciale sxargxita anstatauxanto.

24.2 Se membro de la ekzamenkomitato estas konstatinta mankon, tiam la ekzamenofico povas postuli de la kandidato forigi la mankon antaux la subskribo de la atesto aux pretigo de la dokumento. En kazo de dubo ekestu decido per plejmulto; la kandidato havas protestrajton cxe la senato.

24.3 La pretigo de la atesto finas la ekzamenproceduron kaj per gxi la studadkompletigon por la koncerna nivelsxtupo. La ekzamendosiero estas konservenda almenaux 5 jarojn.

CXAPITRO VIII: STUDENTIGXO KAJ ATESTARO

Artikolo 25: Pretigo, enhavo, celo

25.1 Kiu enskribigxas por kursoj de AIS rajtas postuli, prezentinte dokumenton pri sia studadmaturceo kaj ricevinte ties aprobon, la pretigon de studenta legitimilo.

25.2 La kandidato surlistigas la aldonendajn pruvilojn de siaj sificxaj studadlaboroj aldonante la nombron de la studunuoj administraj kaj rezultaj laux AK 3 kaj la akiritajn notojn. La ekzamenofico kontrolas la gxustecon kaj konfirmas sur la listo, ka la registrigxkostoj estas pagitaj kaj ke la agnoskitaj studadlaboroj suficxas por la studadcelo. La listo servos kiel privilo en la senco de art. 12.4 (5). Se la kandidato ne prezentas kontroleblan liston, la kotizo por tia resuma registrado farenda de la ekzamenofico ampleksas 0,5 AKU.

25.3 La agnoskeblon de prezentitaj unuopaj atestoj certigas stampe la ekzamenofico. Post uzado de la studunuoj por pruvilo laux 12.4 (5) kaj 25.2 la celita ekzameno estas notenda sur la atesto por malebligi nelegitiman duan uzon.

CXAPITRO IX: HONORKAUZAJ TITOLOJ

Artikolo 26: Gradoj kaj kondicxoj

26.1 Se la antauxkondicxoj estas plenumitaj cxiu el la kvar sciencaj gradoj kaj titoloj por cxiu el la ses sekcioj estas agnoskeblaj honorkauxze. Decidas la senato en interkonsento kun la koncerna sekcio.

26.2 Efektiva membro de AIS ne povas esti honorata. La honoroto devas plenumi justagrade kvar kondicxojn:
(1) Li devas unuavice esti inda je honorado, kaj tio
(a) kaj pro siaj moralaj kvalitoj,
(b) kaj pro siaj elstaraj fakaj (kvankam ne nepre sciencaj) meritoj.
(2) Li devas krom tio meriti ke speciale AIS lin honoros, cxar li persiste kaj eksterordinare subtenadis la celojn de AIS
(a) kaj per sia propra konforma agado por la internacia scienca komunikado (en aux ekster AIS),
(b) kaj per elvoko de tiucele valora helpo de aliuloj.
La grado honorkauxze agnoskebla dependas de la scienca kaj iniciata nivelo de la honorata agado; gxi orientigxu laux la nivelo postulata por la tezo de la respektiva scienca grado.

26.3 La meritoj de la honoroto estas menciitaj en la honordokumento kaj detaligitaj en la lauxdado vocxlegata dum la solena malfermo aux fermo de SUS.

26.4 Se nenio kontrauxa estas decidita kaj se la honoroto ne jam havas pli altan rangon en la scienca sektoro de AIS, tiam li estas lige al la honorado alvokota kiel Adjunkto Scienca (ASci.).

CXAPITRO X: AGNOSKO, RIFUZO, MALAGNOSKO, DISKONIGO

Artikolo 27: Agnosko

27.1 Post la sukcesa trapaso de la finekzameno eblas pretigi aldone al la ekzamenatesto la kvinlingvan dokumenton pri la agnosko de la aspirita sciencista grado kaj titolo, kondicxe ke cxi tiu grado (sub la sama aux alia nomo) jam antaux la fina ekzameno estis akirita cxe aliloka, je titoldono rajtigita institucio (kazo de la adapta adopto), aux ke pro la ekzameno farigxis legitima la originala agnosko fare de AIS.

27.2 Kaze de honorkauxza agnosko de titolo anstataux la ekzamenatesto estas pretigata pligrandigita duoblajxo de la dokumento.

27.3 La transdono de la dokumento kaj eventuale de la atesto okazu kadre de malferma aux ferma ceremonio de SUS. Antaux la transdono de la dokumento gxi estu enregistrita en la registron, kiu estis legitime malfermita en la lando, en kiu la finekzameno okazis. Unu ekzemplero de la nova registrofolio estu kun subskribo de la prezidanto aux de la direktoro de la ekzamenofico kaj kun stampo de AIS senprokraste havigata al la sxtata instanco, cxe kiu la registro estis malfermata aux estas konservata, dua ekzempleron konservas AIS. Almenaux kaze de originalaj agnoskoj kaj plej malfrue post plenumo de art. 19.3 pluaj ekzempleroj estu aldonataj al la alilandaj registroj kaj la agnosko ankaux tie registrata.

27.4 La dokumenton subskribas la prezidanto aux la vicprezidanto de AIS.

Artikolo 28: Rifuzo

28.1 Krom en la kazo de honorkauxza agnosko la pretigo kaj transdono de dokumento pri la agnosko de sciencista grado kaj titolo de AIS estas rifuzenda kiam
(1) la finekzameno ankoraux ne estas sukcese trapasita, aux
(2) ankoraux ne estas forigita alia manko, kiun konstatis membro de la ekzamenkomitato kaj kies forigon la ekzamenofico deklaris esti kondicxo por la pretigo de la atesto aux de la agnoska dokumento.

28.2 Sukcesinta kandidato rajtas nur ricevi la ekzamenateston, sed ne dokumenton pri okazinta agnosko, se li estas legxoforte kondamnita pro krimo punebla kiel krimo ankaux en la Respubliko de San Marino kaj en la lando, en kiu la ekzameno okazis kaj ankoraux ne preskriptigxinta. Pri tio decidas la rajtigita sxtata instanco.

Artikolo 29: Malagnosko

29.1 Se post la transdono de la dokumento farigxas konate, ke la plenumo de esencaj kondicxoj por la sukcese trapasita ekzameno aux por la agnosko estis trompe pretendita de la kandidato, tiam la senato pro propono de la ekzamenofico povas nuligi la agnoskon, se gxi datumas de antaux malpli ol 5 jaroj.

29.2 Malagnosko okazas, se en unuopa kazo pro kulpa sinteno de la titolricevinto legxo de la Respubliko de San Marino kaj de la lando, en kiu okazis la ekzameno tion postulas.

Artikolo 30: Diskonigo

30.1 La registrado en registron de la portantoj de sciencistaj gradoj kaj titoloj, kiuj estas (en la de AIS agnoskita latina formo) uzeblaj en la Respubliko de San Marino kaj en la landoj, en kiuj AIS havas filiojn, estas publikigenda kiel oficiala sciigo de AIS. Ne eblas ricevi kopion de la registro, sed ja notarian certigon de la okazinta registrado. Kadre de AIS nur tiuj sciencistaj gradoj kaj titoloj estas meteblaj kiel aldono antaux la nomon kaj post la rangotitolon, kiuj estas agnoskitaj de AIS (originale aux pro adapta adopto). La pli alta grado en la sama fako absorbas la malplialtan. Dua studadkompletigo sur la sama nivelsxtupo en la sama sekcio ne havigas kroman sciencistan gradon kaj titolon, sed ja kondukas al faka plivastigo de la gxisnuna. En la mallongigo la sekciindiko (,,sc ...``) estas forigebla. Se la portanto de la titolo oficiale logxas en lando, en kiu speciala permeso estas bezonata antaux ol oni rajtas publike uzi alilande akiritan sciencistan gradon aux titolon, aux se li dependas pro sia sxtataneco de tia permeso, tiam li mem povas peti pri tia permeso. Flanke de AIS ne okazas sciigo al instanco, kiu ne malfermis aux konservas registron de AIS.

30.2 Lauxbezone la prezidanto aux en interkonsento kun li la vicprezidanto zorgas pri sxangxo de la mencio en la registro (ekz. pri sxangxo de nomo aux pri eventuala malagnosko).

30.3 La agnosko (kaj eventuala malagnosko) estas publikigenda en la oficialaj sciigoj de AIS, menciante la nomon, oficialan logxlokon, naskigxtagon kaj -lokon, la fakon kaj la dokumentonumeron.

CXAPITRO XI: DOCENTIGXO

Artikolo 31: Diferenco disde habilitdoktorigxo

31.1 Docentigxo cxe AIS signifas la akiron de la rango de plenrajta docento (PDoc.) de AIS kun cxiuj rajtoj kaj devoj difinitaj en RD 5. La docentigxo ne inkluzivas la akiron de la sciencista grado kaj titolo ,,Doctor scientiarum ... habilitatus``. Eblas docentigxi sen antauxa akiro de cxi tiu sciencista grado kaj titolo.

31.2 La habilitdoktorigxo cxe AIS signifas la akiron de la sciencista grado ,,Doctor scientiarum ... habilitatus`` (Dr.sc ... habil.), kio ne inkluzivas la akiron de la plena instrurajto (venia legendi) kiel efektiva membro de AIS. Eblas habilitdoktorigxi sen antauxa docentigxo.

31.3 La docentigxo ne estas konsiderenda kiel studadkompletigo; gxi tial eblas sen akiro de studunuoj ja necesaj por la habilitdoktorigxo cxe AIS laux IS 8.

31.4 Ja per docentigxo sed ne per agnosko de habilitdoktoreco AIS atestas, ke la kandidato kapablas universitatnivele instrui al internacia studentaro la enhavon de sia ne malvasta sciencokampo, gxiajn limojn disde aliaj kampoj, kaj gxian rolon en la socikultura kadro.

31.5 La senato (laux RD 5.3) ja povas protesti -- ecx sen diskonigi argumentojn -- kontraux la docentigxo de kandidato, sed ne kontraux la lauxregulara agnosko de la sciencista grado kaj titolo ,,Dr.sc. ... habil.``.

31.6 Ja por la habilitdoktorigxo sed ne nepre por la docentigxo estas pagenda ekzamenkotizo: kiu docentigxos laux unu el la vojoj I-III de RD 5.3, aux post invito fare de la senato kaj la dekano de la koncerna sekcio laux la vojo IV, tiu pagas nenian kotizon tiucelan, aliaj kandidatoj nur la kotizon antauxviditan por la prijugxo de originala scienca laborajxo sur nivelsxtupo 4 laux art. 10.4.

Artikolo 32: Senekzamena docentigxo

32.1 Kiam plenrajta membro de AIS estas skribe proponinta por docentigxo scienciston, kiu plenumas la kondicxojn 1-3 de la docentigxovojo I difinita en RD 5.3 (aux se ekestis surbaze de la sama artikolo rezignodecido pri la plenumiteco cxu de la kondicxo 1 cxu de la kondicxo 2), la prezidanto dum 3 monatoj devas komenci la formalan docentigxproceduron preskribitan en la menciita artikolo.

32.2 Sub la kondicxoj meciitaj en art. 32.1 kandidatigxo ne necesas, kaj skriba aux parola ekzameno ne okazu.

Artikolo 33: Mallongigita proceduro

33.1 Kiam la senato aux fake respondeca sekcio invitas al docentigxo scienciston, kiu plenumas la kondicxojn 1-2 de la docentigxvojo II difinita en RD 5.3 (aux se ekestis surbaze de la sama artikolo rezignodecido pri la plenumiteco cxu de la kondicxo 1 cxu de la kondicxo 2), tiu docentigxo povas okazi laux mallongigita proceduro difinita en cxi tiu artikolo.

33.2 Kiu plenumas la kondicxojn 1-2 la docentigxvojo III difinita en RD 5.3 (aux por kiu okazis surbaze de la sama artikolo rezignodecido pri la plenumiteco cxu de la kondicxo 1 cxu de la kondicxo 2), tiu povas sen invito kandidatigxi laux la mallongigita proceduro difinita en cxi tiu artikolo.

33.3 La kandidato prezentu al la sekretario de AIS aux al la dekano de la koncerna sekcio
(a) internacilingvan vivpriskribon, reliefigantan la sciencistan evoluon,
(b) liston de la sciencaj publikajxoj kun aldona traduko en ILon de tiuj titoloj, kiuj ne estas en unu el la oficialaj lingvoj de AIS,
(c) originalon aux certigitan kopion de dokumento evidentiganta la naskigxdaton, naskigxlokon, kompletan nomon kaj sxtatanecon -- kun traduko en ILon, se la dokumento ne estas en unu el la oficialaj lingvoj de AIS,
(d) aserton pri nepuniteco pro krimo grava ankaux laux la legxaro de San Marino, aux motivitan peton pri indulgo,
(e) originalon aux certigitan kopion de la atesto pri la universitata rango suficxa por vojo II, se la docentigxo ne okazu laux vojo III,
(f) neformalan kandidatleteron kun propono, laux kiuj el la kondicxoj de RD 5.3 la mallongigita proceduro estu legitima.

33.4 La kandidato transdonu al la dekano de la koncerna sekcio aux al la senata sekretario almenaux unu internacilingvan sciencan publikajxon sian aux almenaux kvin nacilingvajn tiajn pubikajxojn, al kiuj estas aldonitaj kunpublikigitaj resumoj en ILo.

33.5 Post kiam laux konstato de la koncerna dekano aux de senatano la kondicxoj el art. 33.3 kaj 33.4 estas plenumitaj, la kandidato prezentu dum SUS aux (kun aprobo de la senato) dum alia studadsesio de AIS internacilingvan publikan prelegon en la cxeesto de minimume tri membroj de la koncerna sekcikolegio aux de la senato.

33.6 Surbaze de konciza, skriba raporto de la dekano aux, laux peto de li aux de la senato, de profesoro de la koncerna sekcio pri la esplora kaj instrua kvalito de la kandidato, la efektivaj membroj de la sekcio vocxdonas asemblee aux perletere pri la aprobo. La docentigxo estas aprobita, se la jesaj vocxoj superas la neajn, kondicxe ke estas minimume tri jesaj vocxoj. La rezulto estu lauxeble tuj, plej malfrue dum 2 monatoj, sciigita al la prezidanto, kiu informas la senaton kaj alvokas la novan kolegon per oficiala kvinlingva alvokodokumento, se ne kontraux tio pli ol la duono de la senatanoj protestas. La alvoko okazu nur por limigita tempo, se tion rekomendas la sekcio aux la senato, sed minimume por 2 kompletaj kalendaraj jaroj.

33.7 Se la sekcio decidas nee, la kandidato rajtas postuli (cxu fare de la kolegio, cxu fare de la senato) novan decidon plej frue tri monatojn poste.

Artikolo 34: Plena proceduro

34.1 La kandidato prezentu la dokumetojn a gxis d menciitajn en artikolo 33.3. Li krome pruvu, ke li aux jam akiris la doktorecon origine aux per adapta adopto cxe AIS, aux ke li jam realigis almenaux unu universitatnivelan kurson ampleksantan minimume 8 instruhorojn en ajna universitatnivela instruejo en la mondo kaj internacilingvan universitatnivelan kurson okazigitan de AIS.

34.2 La kandidato prezentu docentigxtezon en 6 ekzempleroj. La tezo estu tajpita sur formaton A4 aux prezita laux formato A5 en du kolumnoj, kiuj paraleligas (krom kaze de formuloj, bildoj kaj tabeloj) la tekston en ILo kaj en dua lingvo elektebla fare de la kandidato inter la lingvoj, en kiuj ekzistas scienca literaturo. La teksto estu konciza sed komprenebla fare de cxifake magistrigxintaj studentoj. La amplekso konformu al la rekomendoj de artikolo 18.6 por la nivelsxtupo 4. Aldonigxu al tiu amplekso
(a) je la komenco enkonduka cxapitro minimume 5-pagxa, kiu klarigu laux la vidpunkto de la kandidato en maniero komprenebla por sciencistoj de cxiuj fakoj de la koncerna sekcio la socian kaj sciencteorian pozicion de la fako de docentigxo kaj la rolon de la pritraktota specialajxo en cxi fako,
(b) je la fino 2-4-pagxa resumo en tria lingvo elektenda inter la oficialaj lingvoj de AIS; la resumo esprimu, ne nur aludu, la esencan enhavon de la docentigxtezo,
(c) skeletigo, literaturlisto, eventuale mallonga antauxparolo, kaj eventuale apendicaj tabeloj, programoj ktp. -- Enhave la docentigxtezo plenumu la postulojn de art. 18.4.

34.3 Post kiam laux konstato de la koncerna dekano aux de (vic)senatano la postuloj de artikoloj 34.1 kaj 34.2 estas plenumitaj, la kandidato prezentu dum SUS (aux, kun la aprobo de la senato, dum alia studadsesio de AIS) 8-horan universitatnivelan kurson en ILo. Kun la aprobo de la senato tiu cxi kurso jam povas okazi antaux la kompletigo de la docentigxtezo, se la kandidato jam akiris cxe AIS origine aux per adapta adopto la doktorecon kaj se pri la docentigxtezo jam estas havigitaj almenaux temo, skeletigo, provizora resumo kaj enkonduka cxapitro. Se ne certas, ke almenaux 2 studentoj partoprenos la kurson, aux se la kandidato pruvas, ke li tiom aplekse jam instruis universitatnivele aliloke, aux se pro alia kialo la koncerna dekano aux la senato aux la docentigxkomitato speciale starigita tion permesas, la kandidato rajtas anstataux kurson prezenti dum SUS publikan internacilingvan prelegon pri temo el la fako de la docentigxo en la cxeesto de minimume tri membroj de la koncerna sekcikolegio aux de la senato.

34.4 Artikoloj 33.6 kaj 33.7 validas ankaux kaze de la plena proceduro.

Artikolo 35: Docentigxkomitato kaj fako

35.1 La speciale starigenda docentigxkomitato konsistas el 3 gxis 5 sciencistoj, inter kiuj minimume unu, kiun elektu la kandidato, devas esti membro de la koncerna sekcikolegio.

35.2 Ne cxiuj komitatanoj venu el la sama lando.

35.3 Almenaux tri komitatanoj estu efektivaj membroj de AIS aux universitatnivelaj profesoroj.

35.4 Almenaux du komitatanoj, inter kiuj almenaux unu estu universitatnivela docento, estu ekzamenitaj aux profesiaj fakuloj de la koncerna fako.

35.5 La fako nek povas esti samampleksa kiel la tuta laborkampo de la sekcio, nek aliflanke tro restrikta ol akcepteble kaze de universitatnivela studfako elektebla kiel almanaux malgranda kromfako de magistrigxo aux precipa fako de bakalauxrigxo. Kaze de plena proceduro la fako estu almenaux tiomampleksa, ke jam estas en AIS efektiva membro, kiu oficiale kompetentas pri almenaux parto de cxi tiu fako.

35.6 La komitato estu alvokita fare de la dekano, konsiderinte la eventualajn proponojn de la sekcianoj, de la senato kaj de la kandidato mem. Ne necesas, ke cxiuj komitatanoj estu alvokitaj samtempe, sed minimume 3 el ili minimume unu monaton antaux la docentigxprelego aux -kurso. Tiun cxi prelegon aux kurson minimume du komitatanoj persone devas cxeesti -- kaze de kurso dum minimume unu leciono.

35.7 La komitato interkonsentu pri komitatestro, kiu havigu koncizan raporton pri la docentigxtezo kaj pri la docentigxkurso aux docentigxprelego laux la prijugxo de la plejmulto de la komitato. Cxiu komitatano rajtas postuli la aldonon de sia propra opinio. La raporto estu sendata al la koncerna dekano kaj al la senato plej malfrue tri monatojn post kiam la docentigxtezo estas dissendita kaj la docentigxkurso aux docentigxprelego farita. Ne eblas decidi pri la sukceso de docentigxo laux plena proceduro antaux la ricevo de la raporto.


La aktuala formo de la ekzamenregularo estas konforme al AS 1.3 aprobita de la Senato 1995-08-29 / 1694 pfR kaj ratifikita de la GxA 1995-09-02 / 1694 pfR.

La prezidanto: OProf. Dr.habil. Helmar Frank