MONATO 1996/9 pri AIS


Lánsky honorita (p. 4)

Ricevis la cxehxa klerig-kibernetikisto, profesoro Milos Lánsky [Milosx Lanski], premion "Wiener-Schmidt" okaze de la 16a Sanmarineca Universitata Sesio (SUS) organizita [paralele al] la Universala Kongreso en Prago. Transdonis la premion la prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), profesoro Helmar Frank. Unuafoje la kompleta studprogramo de AIS estis integrita kun la UK. Prelegis i.a. Nobel-premiito Reinhard Selten [Rajnhart Zelten].

(komparu la gazetaran komunikon)


AIS-profesoreco por Gorbacxov (p. 4)

La prezidinto de Sovetio kaj Nobel-premiito pri paco Mihxail Gorbacxov ricevis de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino honoran profesorecon pri internacia juro. La akademio per tio volas aparte agnoski la meritojn de Gorbacxov pri la rajto de individuoj kaj popoloj, en reciproka respekto, strebi al realigo de siaj interesoj, sen hegemonio de iuj super la aliaj. En letero al prof. Helmar Frank, prezidanto de AIS, Gorbacxov dankis pri la honoro kaj esprimis sian pretecon je kunlaboro en AIS.

(komparu la gazetaran komunikon)