Gazetara komuniko de AIS San-Marino, 1996-05-26

AIS-profesoreco por Mihxajl Gorbacxov

La eks-prezidento de Sovetio kaj Nobel-premiito pri paco Mihxajl Gorbacxov ricevis de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino honoran profesorecon pri internacia juro. La akademio per tio volas aparte agnoski la meritojn de Gorbacxov pri la rajto de individuoj kaj popoloj, en reciproka respekto strebi al realigo de siaj interesoj, sen hegemonio de unuj super la aliaj. En letero al prof. Helmar Frank, prezidanto de AIS, Gorbacxov dankis pro la honoro kaj esprimis sian pretecon je kunlaboro en AIS.

La plej proksimaj konferencoj de AIS okazos fine de julio en Prago (CZ), kunlabore kun la Universala Kongreso de Esperanto, kaj komence de septembro en San-Marino kaj Rimini (IT). En Prago okazos interalie preleg-serio de prof. Reinhard Selten, Nobel-premiito pri ekonomiko kaj fondo-membro de AIS. Interesuloj pri sciencaj prelegoj estas bonvenaj al cxiuj konferencoj de AIS.