--------------------------------------------------------------------- Akademio Internacia de la Sciencoj AAA II SSS San-Marino AAAA II SSSS Gazetara Komuniko AA AA II SS 1996-08-03 AA AA II SSSSS AAAAAAA II SS AA AA II SSSSSSS --------------------------------------------------------------------- Cxehxa studkonferenco de AIS De la 21a gxis la 30a de julio en Prago (CZ) okazis la 16a "Sanmarineca Universitata Sesio" (SUS 16) de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino. Post sukcesa kunlaboro ("AIS-IKU") de AIS en la Internaciaj Kongresaj Universitatoj en Seulo kaj Tampereo, nun unuafoje la kompleta studprogramo de tia konferenco estis integrigita kun Universala Kongreso de UEA. Preskaux 3000 kongresanoj tiel havis okazon, sen SUS-aligxo partopreni en la kursoj de AIS, kiuj okazis paralele al kaj ankaux iom post la UK. La plejnombran auxskultantaron havis OProf. Reinhard Selten (Rajnhart Zelten), kvankam li devis tempe konkurenci al la kongresaj ekskursoj. Cx. 60 homoj venis por auxdi la ok-horan kurson pri la temo "ludoteorio" de la Nobel-premiulo pri ekonomiko kaj parte por ricevi auxtografon en ties esperantlingva libro. Entute okazis ses tiaj kursoj kaj aro da liberaj prelegoj. Kadre de la solena fermo de SUS 16 la prezidanto de AIS, OProf. Helmar Frank, povis unuafoje transdoni la premion "Wiener-Schmidt" de la Germana asocio GPI (Asocio pri Pedagogio kaj Informo). La premio estis fondita honore al Norbert Wiener kaj Hermann Schmidt, la fondintoj de la kibernetiko, kaj honoras meritojn pri tiu scienco. Cxi-jare gxin ricevis la cxehxa klerig-kibernetikisto OProf. Milos Lansky [Milosx Lanski], kiu povis akcepti la premion okaze de sia 70a naskigxtago. En septembro AIS okazigos SUS 17 en Rimini (IT) kaj San-Marino. Por la inauxgura solenajxo, je la 2a de septembro, la universitato en Rimini disponigas sian auxlon. Por la solena fermo, je la 6a de septembro, AIS reiras al sia hejmlando, al la "Grand Hotel" en la urbo San-Marino. --------------------------------------------------------------------- Por la kompostisto: Milos Lansky = Milo\v{s} L\'ansk\'y, kun pinta hoko (hacxek) sur la "s" kaj akuta supersigno sur "a" kaj "y" --------------------------------------------------------------------- Informofico de AIS, Reinhard Foessmeier, reinhard.foessmeier@ixos.de --------------------------------------------------------------------- Tiu informo aperis interalie en "Esperanto Aktuell" 6/96, p. 8.