Germanaj studadsesioj de AIS


AIS ne organizas SUS-ojn en Germanio, sed jam organizis multajn sen-ekzamenajn studadsesiojn tie. Inter ili estas la 10-a Germana Studadsesio, samtempe la unua Bavara Studadsesio.

Kelkfoje okazas AIS-studadsesio lige al jarfina "Internacia Festivalo". Ĉar suda Germanio estas bone atingebla por pluraj senatanoj kaj vic-senatanoj de AIS, tie jam okazis pluraj kunvenoj de AIS-organoj.