AIS-kunveno dum IF 22 (2005/06)


Kadre de la 22-a Internacia Festivalo en Treviro (Trier, DE) AIS kaj Eŭropo-Klubo okazigis krom-programon, kiun IF afable gastigis.


Raporteto

La 22-a jarfina "Internacia Festivalo, kiu okazis de 2005-12-27 al 2006-001-03 en Treviro (Trier, Germanio), gastigis sub-aranĝon ne pure internacilingvan: AIS San-Marino kaj la asocio "Eŭropo-Klubo" aplikis en sia "kromprogramo" la modelon de "poliglota dialogo". Tio signifas, ke la prelegantoj kaj diskutantoj laŭ propra elekto uzis Esperanton aŭ la lokan germanan lingvon, sen traduko, tiel ke necesis kompreni ambaŭ lingvojn. La poliglota dialogo ebligis la partoprenon de kelkaj eksteruloj, ekz. de prof. Heinrichs, kiu partoprenis kiel reprezentanto de la lingvo-protekta asocio "Verein Deutsche Sprache" kaj nur kelkajn semajnojn antaŭe eklernis Esperanton.

La "kromprogramo" diskutigis plurajn modelojn de internacia komunikado. Interalie reprezentantoj de Ido kaj de la lingvoprojekto "lingve facil" prezentis siajn lingvojn.

Eŭropo-Klubo decidis instali eksperimentan laborgrupon kiel modelon de kultura kaj lingva parlamento; tiu parlamento kunigu reprezentantojn de la oficialaj lingvoj de EU kaj de diversaj neŭtralaj lingvoj kaj decidu pri rekomendo de solvo de la EU-a lingvoproblemo. Ĝis septembro 2006 tiu parlamento estu kompleta kaj havu inter 50 kaj 100 membrojn. Inter ili estu reprezentantoj de eŭropaj lingvoj kaj fakuloj pri komunikado trans lingvo-limoj, ekz. pri neŭtralaj lingvoj kaj pri maŝina tradukado. Kadra kondiĉo estas la neŭtraleco de la proponota solvo.

Kunlabore kun UEA, reprezentata de sia estrarano Claude Nourmont, estis ekplanita la eŭropo-politika forumo, kiu okazos dum la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco. Eŭropo-Klubo partoprenos en tiu forumo kaj en ĝia preparo.

La kromprogramo prezentis ankaŭ aplikan projekton pri lingvoj: En la rumana urbo Sibiu-Hermannstadt, kiu en 2007 estos kultura ĉefurbo de Eŭropo, studentoj laboras pri la tradukado de turisme interesaj tekstoj (muzeaj priskriboj, indikiloj, menukartoj ktp.). Centran rolon ludu Esperanto, kiu ne nur estas cellingvo, sed ankaŭ helpas en la kunlaboro de diverslingvaj tradukistoj.

La kromprogramo paŭzis la 30-an de decembro por ebligi partoprenon en la IF-ekskurso al Luksemburgo kaj Schengen [ŝenen]. Sub la sperta ĉiĉeronado de Brian Moon du bus-plenoj da festivalanoj konatiĝis kun la luksemburgia ĉefurbo kaj kun la loko, kie estis subskribita la traktato, kiu nun ebligas vojaĝadon tra multaj eŭropaj landoj sen landlimaj kontroloj. Re-ligon al la kromprogramo donis la fakto, ke en 2007 Luksemburgo kaj Sibiu dividos la honoran rolon esti "kultura ĉefurbo de Eŭropo".


Bardo Mikaelo Bronŝtejn ludas dum IF. (Granda versio, 240 KB)


OProf. Günter Lobin prezentas projekton. (Granda versio, 120 KB)


OProf. Helmar Frank moderigas diskuton. (Granda versio, 80 KB)


Profesoroj Heinrichs (maldekstre) kaj Frank. (Granda versio, 140 KB)


Prof. Heinrichs prezentas modelon de kvardimensia demokratio. (Granda versio, 600 KB)


Dum ekskurso al Luksemburgio oni vizitis la monumenton pri la traktato de Schengen, kiu estis subskribita sur ŝipo apude ankrita. (Granda versio, 500 KB)