AIS · mapoj · Sibio · Kampanjo 2007

Kampanjo 2007 en Sibio / Hermannstadt (Rumanio)

urbestro Johannis kaj AIS-prezidanto OProf. Frank

En la jaro 2007 Sibio kaj Luksemburgo dividas la honoron esti Kultura Ĉefurbo de Eŭropo. La du urboj estas historie ligitaj: La germanlingvanoj, kiuj dum jarcentoj estis etna kaj kultura plimulto en Sibio (Hermannstadt), origine devenis el la regiono de Luksemburgio.

Por pli bone informi eksterlandajn vizitantojn de la urbo, AIS interkonsentis kun ĉefurbestro Klaus Johannis pri "Kampanjo 2007", kiu plurlingvigis tekstojn el kaj pri Sibio. Grupo de studentoj sub gvidado de Mag. C. Tanc okupiĝis pri la tradukado, alilandaj denaskuloj de la respektivaj lingvoj helpis kaj kontrolis. Al la tekstoj planitaj por tradukado apartenis ekzemple:

Pri la uzataj lingvoj – krom la loka rumana kaj la internacia – decidis unuavice la respondeculoj, ekzemple muzeaj estraroj resp. gastejestroj. Ekzistas propono pri eblaj kriterioj por lingvo-elekto.


Unuaj ekzemploj

Jen kelkaj ekzemploj de tekstoj sur publikaj konstruaĵoj, kun tradukoj. Ni markas la lingvojn per iliaj du-literaj internaciaj kodoj laŭ la normo ISO 639. La multe uzataj flagoj identigas landojn, ne lingvojn, kaj tial emas konfuzi.

Flavaj kampoj indikas la lingvojn de la originalaj ŝildoj; blankaj kampoj indikas tradukojn. Per klakado al la bildoj aperas pli granda versio.


Domo de Andreo Cseh

Ĉe-Domo

La domo ĉe la Granda Placo (Piaƫa Mare, Großer Ring), kie Andreo Cseh faris siajn unuajn kursojn, portas dulingvan tabulon:

ro În anii 1920–1921 aici a debutat renumitul esperantolog ANDREO CSEH, 1895–1978.
eo ANDREO CSEH, 1895–1978, fama esperantologo, ĉi tie debutis en la jaroj 1920–1921.
de Der bekannte Esperantologe ANDREO CSEH, 1895–1978, hielt hier in den Jahren 1920–1921 seine ersten Kurse.
en ANDREO CSEH, 1895–1978, the well-known esperantologist, held his first public courses in 1920–1921 in this house.
fr ANDREO CSEH, 1895–1978, espérantologue renommé, a débuté ici en 1920–1921.
it ANDREO CSEH, 1895–1978, esperantologo celebre, debuttò qui negli anni 1920–1921.
sk ANDREO CSEH, 1895–1978, známy esperantológ, tu v rokoch 1920–1921 viedol svoje prvé kurzy.

tabulo pri Jan Bella

Bella-Domo

En General-Maghera-strato (Bahngasse) troviĝas memortabulo pri la komponisto Ján Levoslav Bella:

ro În această clădire între anii 1881–1921 a locuit și creat prima operă slovacă JÁN LEVOSLAV BELLA, 4.9.1843–25.5.1936.
eo En tiu ĉi konstruaĵo en la jaroj 1881–1921 vivis kaj kreis la unuan slovakan operon JÁN LEVOSLAV BELLA, 1843-09-04 – 1936-05-25.
sk V tomto dome žil v rokoch 1881–1921 JÁN LEVOSLAV BELLA, 4.9.1843–25.5.1936, a tu skomponoval aj prvú slovenskú operu.
de In diesem Gebäude lebte in den Jahren 1881–1921 JÁN LEVOSLAV BELLA, 4.9.1843–25.5.1936, und schuf die erste slowakische Oper.

tabulo pri Friedrich Krasser

Krasser-Domo

ro În această casă a trăit și a creat între anii 1857–1893 poetul progresist Friedrich Krasser, 1818–1893.
de In diesem Hause lebte und schaffte in den Jahren 1857–1893 der fortschrittliche Dichter Friedrich Krasser, 1818–1893.
eo En tiu ĉi domo en la jaroj 1857–1893 vivis kaj kreis la progresema poeto Friedrich Krasser, 1818–1893.
sk V tomto dome žil a tvoril v rokoch 1857–1893 progresívny básnik Friedrich Krasser, 1818–1893.

tabulo ĉe la Ursula Kirko

Kirko de Sankta Ursulo

Ĉe General-Maghera-strato (Bahngasse) staras la monaĥeja preĝejo de la ursulaninoj.

ro MONUMENT ISTORIC
Biserica romano-catolică a mânăstiru "Sfânta Ursula" construită in secolele XV–XVIII.
de BAUDENKMAL
Römisch-katholische Klosterkirche "Sankt Ursula", erbaut im XV–XVIII. Jahrhundert.
hu MŰEMLÉK
Római-katolikus "Szent Orsolya" zárdatemplom épült a XV–XVIII. században.
eo HISTORIA MONUMENTO
Rom-katolika monaĥeja preĝejo je "Sankta Ursulo", konstruita en la 15-a ĝis 18-a jarcentoj.
sk Rímsko-katolícky Chrám svätej Uršuly stavaný v XV–XVIII storoší.

tabulo ĉe la domo de Paul Constant

Paul-Constant-Domo

En numero 109 de Calea Dumbrăvii (Junger-Wald-Straße) troviĝas domo, en kiu vivis la aŭtoro Paul Constant.

ro În această casă a locuit scriitorul PAUL CONSTANT, 1895–1981.
eo En tiu ĉi domo vivis la verkisto PAUL CONSTANT, 1895–1981.
de In diesem Haus wohnte der Schriftsteller PAUL CONSTANT, 1895–1981.
sk V tomto dome žil spisovateľ PAUL CONSTANT, 1895–1981.

En pluraj lokoj en la urbo informas kvarlingvaj tabuloj, kun tekstoj en la lingvoj rumana kaj germana kaj resumoj en la lingvoj franca kaj angla. Ilin starigis la Servo de Naciaj Lokoj kaj Monumentoj de la Eŭropa Instituto pri Kulturaj Itineroj.

Rezultoj

Bedaŭrinde la projekto ne alportis la esperatajn rezultojn, ĉar la intereso de la koncernataj personoj estis malgranda. Vizitantoj de Sibio do prefere komuniku en la rumana, aŭ eble la germana.