plu retro sagoj por navigi

indekso Enkonduko al Linukso

7 Aplikaĵoj haveblaj por Linukso

Tiu ĉi sekcio prezentas kelkajn gravajn programojn, kiuj estas disponeblaj por Linukso. Ĝi prezentas nur "liberajn" programojn, kiuj estas sen kostoj kaj kondiĉoj haveblaj por ĉiu.

Tiujn programojn la aŭtoroj aŭ posedantoj do disponigis por ĝenerala uzo. Ĉe multaj programoj temas pri unuopaj homoj programintoj; ofte aliaj homoj kontribuis per plibonigoj aŭ korektoj. Sed estas aliaj programoj; ekzemple la programaron OpenOffice (vidu sube) disponigis firmao Sun Microsystems.

6.1 "Oficejaj" programoj

Multaj uzas personan komputilon por taskoj, kiuj estas tipaj por oficeja laboro: Skribi leterojn aŭ aliajn tekstajn dokumentojn, fari kalkulojn, prepari aŭ prezenti prelegon. Programoj por tiaj taskoj nomiĝas "oficejaj programoj".

La emblemo de OpenOffice montras la siluetojn de du birdoj

Por Linukso ekzistas la libera programaro "Open Office" (= "malferma oficejo"), kiu ekestis el la programaro "Star Office" (= "stela oficejo") de firmao "Sun Microsystems". Ĝi enhavas kvin programojn, kiuj servas al taskoj, kiujn plenumas ekzemple ankaŭ la vindozaj programoj de la serio "Microsoft Office":

  1. La programo WriterVerkilo servas por verki leterojn aŭ aliajn dokumentojn. Ĝi estas tuj-vida programo; oni dum la verkado vidas sur la ekrano, kiel la dokumento aspektus sur papero. Analoga programo de Microsoft estas "MS Word" (Vordo).
  2. La programo CalcKalkultabelo servas por labori per kalkultabeloj. Analoga programo de Microsoft estas "MS Excel".
  3. La programo BaseDatumbazo servas por krei kaj prilabori datumbazojn / datenbankojn. Analoga programo de Microsoft estas "MS Access".
  4. La programo ImpressPrezentaĵo servas por akompanigi prelegojn per tekstoj aŭ bildoj. Analoga programo de Microsoft estas "MS PowerPoint" (Pov-Punkto).
  5. La programo DrawDesegnilo servas por fari desegnaĵojn. Analoga programo de Microsoft estas "MS Visio".
  6. La programo MathMatematiko servas por redakti matematikajn formulojn.

La programaro OpenOffice estas disponebla ankaŭ por Vindozo. Ĝi posedas proprajn dosier-aranĝojn, sed kapablas labori ankaŭ per la aranĝoj de la mikrosoftaj programoj (escepte de la "Desegnilo"). Ekzemple la "Verkilo" uzas en versio 2 la dosier-finaĵon .odt, sed povas uzi ankaŭ la finaĵon .doc kaj prilabori mikrosoftajn dosierojn. Jena tabelo montras la aranĝojn de la versioj 1 kaj 2:

Dokument-specoOO, versio 1OO, versio 2Mikrosofta
Teksto sxw odt doc
Kalkultabelo sxc ods xls
Datenbanko odb mdb
Prezentaĵo sxi odp ppt
Desegnaĵo sxd odg

Alia grava tasko oficeja estas organizi tempo-planon por la personaj laborhoroj. Tion kapablas la programo evolution, kiu servas ankaŭ por retpoŝto (vidu sube).

6.2 Interreto

6.2.1 Ret-kroziloj

Pluraj TTT-kroziloj estas disponeblaj por Linukso:

6.2.2 Ret-poŝtiloj

Por sendi kaj ricevi retpoŝton (ret-mesaĝojn) Linukso ofertas la programon evolution. Krome ekzistas Mozila Tondrobirdo (Mozilla Thunderbird), kiu estas disponebla ankaŭ por Vindozo.

Tondrobirdo kapablas transpreni konservitajn mesaĝojn de la mikrosofta programo Outlook; tiel oni povas transiri de Outlook al Tondrobirdo.

6.3 Bildoj, grafikaĵoj

Ni jam parolis pri la Desegnilo de OpenOffice (vidu supre), kiu produktas kaj prilaboras desegnaĵojn. Alia programo, inkscape, produktas bildojn en la aranĝo SVG. Por prilabori rastrumajn (pikselajn) bildojn ekzistas la programo gpaint, sed ĝi estas klare malpli kapabla ol ĝia mikrosofta rivalo paint.

Por prilabori fotojn ekzistas la ilo Gimp. Por skani bildojn ekzistas la programo sane.

6.4 Ludoj

Linukso ofertas ankaŭ multajn ekranajn ludojn. Ekzemploj estas:


Specimenaj demandoj


Al la sekva leciono


Ligiloj al Vikipedio