plu retro sagoj por navigi

indekso Enkonduko al Linukso

8 Linukso kaj virusoj


Ĝenerale ekzistas la opinio, ke Linukso kaj aliaj uniksaj sistemoj estas pli sekuraj kontraŭ virusoj ol Vindozo. Tio estas vera, pro pluraj tre malsamaj kialoj:

Tamen Linukso estas atakebla de virusoj, kaj ekzistas linuksaj virusoj. Necesas do certa singardemo de la uzuloj, same kiel en Vindozo.

La Vermo de Morris

La unua fi-programa atako al la Interreto okazis je la 2-a de novembro 1988, Tiel nomata vermo atakis la Interreton kaj igis ĉ. 6.000 uniksajn komputilojn neuzeblaj. Pro timo de la vermo multaj firmaoj kaj institucioj disigis siajn komputilojn de la reto, do multe pli da komputiloj perdis sian retkontakton. La uzo de la Interreto estis preskaŭ nuligita dum tiu tago.

"Vermo" ne estas viruso, sed tamen programo malutila al la komputilo. Viruso bezonas "gastiganton", dosieron, en kiu ĝi kaŝas sin. Vermo estas aparta procezo, kiu aktive uzas reton por disvastigi sin.

La vermo de 1988 estis verkita de usona studento, kiu poste deklaris, ke li ne intencis kaŭzi malbonon. La vermo ne atakis datenojn sur la komputiloj, sed konsumis tiom da kalkultempo, ke la komputiloj apenaŭ povis fari utilan laboron.

Kontraŭ-virusaj programoj

la emblemo de Clam-AV montras konkon (angle: <i>clam</i>)

Provizantoj de kontraŭ-virusaj programoj ofertas produktojn ankaŭ por Linukso. Konata libera kontraŭ-virusa programo estas Clam-AV. Interese, Linukso ne avertas la uzulon, se tiu ne havas kontraŭ-virusan programon (novaj vindozaj sistemo faras tion).



Specimenaj demandoj


Ligiloj al Vikipedio