Enkonduko en la auxtomatan daten-prilaboradon

Kodado de datenaj tipoj: Bildoj

La bazaj metodoj por kodi bildojn estas kodado kiel punkt-matrico (krado) aux kiel strekaro. Ekzistas kodado de strekaj bildoj en formo de "vektoroj", sed la punktmatrica metodo superregas. En kompleksaj ingxenieraj sistemoj ekzistas pli komplikaj manieroj, kiuj konsideras tri dimensiojn.

  1. Kradaj (punkt-matricaj) bildoj:

    La bildo estas malkomponata kiel krado da senstrukturaj bilderoj (Angle: pixel = picture element, bildero). Cxiu punkto de matrica bildoj havas difinitan kolor-valoron. Depende de la dezirataj aspekto kaj kvalito eblas uzi malsame da bitoj por kodi cxiun bilderon.

    1. La plej simpla okazo estas tiu de nigra-blanka bildo. Se eblas nur du koloroj, ekzemple "blanka" kaj "nigra", unu bito suficxas por unu punkto. Jen ekzemplo.
    2. Diversaj intensoj (grizecoj) permesas pli da detaloj; ofte oni uzas 16 aux 256 nivelojn de grizeco, alidire 4 bitojn aux 8 bitojn = 1 bajton.
    3. Koloraj bildoj ofte estas kodataj per tri apartaj intensecoj de rugxo, verdo kaj bluo (RVB aux, angle, RGB), kiuj estas adicie miksataj. Minimume do necesas tri bitoj por havi 8 bazajn kolorojn laux la sekva tabelo:
      RVBkoloro
      000nigra   
      001blua  
      010verda  
      011ciana/turkisa  
      100rugxa  
      101magenta/purpura  
      110flava  
      111blanka  
      Cxi-tie devus esti Java-programeto, kiun via krozilo bedauxrinde ne subtenas.

      Se via krozilo subtenas Java-programetojn, vi povas cxi-supre eksperimenti per la kunmetado de koloroj el rugxo, verdo kaj bluo. La maldekstra pozicio de la tri skaloj signifas, ke la kontribuo de la koncerna koloro estas nula (nigro), la dekstra signifas plenan kontribuon.

      Praktike oni uzas minimume kvar bitojn (16 kolorojn), ofte 8 (256 kolorojn), 16 (65536 kolorojn) aux 24 (16777216 kolorojn). Cxi-lastaj estas multe pli ol kapablas distingi la homa okulo; aliflanke tamen tiel ne eblas ekzakte reprezenti la aron de la koloroj videblaj por homo, cxar la "kolor-spaco" de la homa okulo ne estas adicie prezentebla per tri koloroj.

      Cxe 256 koloroj la bitoj ofte kodas ne rekte la koloron, sed la pozicion en "paletro" de uzataj koloroj. Tiamaniere oni disponas 256 ne antauxfiksitajn, sed libere elekteblajn kolorojn. Tiel eblas koncentrigxi al la koloroj, kiuj efektive aperas en bildo; ekzemple bildo de lago povus uzi paletron kun multaj diversaj bluoj. Paletron uzas ekzemple la formato GIF.

      Pro la grandaj kvantoj da datenoj en bildoj estas utile kompaktigi la informon. Tiucele eblas utiligi la fakton, ke en bildoj ofte trovigxas pluraj sam- aux similkoloraj bilderoj apude, aux la fakton, ke la homa okulo malpli bone distingas rugxajn ol verdajn kolorojn, ktp. Dosier-formatoj por kompaktigitaj bildoj estas GIF, PNG kaj JPEG . La formato BMP, ofte uzata en la sistemo Windows, ne kompaktigas la bildo-datenojn.

      Teknika problemo estas, ke la "puraj" bazaj koloroj rugxa, verda kaj blua diferencas inter la diversaj ekranoj, presiloj, projekciiloj ktp. Tial ecx tre precize (mult-bite) koditaj koloroj povas aspekti tre malsame, se prezentataj per diversaj aparatoj. La auxtoroj de la ekran-sistemo "X Windows" provis kompensi tion per listo de (angla-lingve) nomitaj koloroj, por kiu la produktantoj de aparatoj provizu la kod-valorojn tauxgajn por iliaj produktoj; sed tiu eblo preskaux neniam estis utiligata.


      Specimenaj demandoj

      • Kradaj bildoj konsistas el krado da bilderoj. Kiu informo necesas pri cxiu bildero, por havi bildon?
      • Kiom da koloroj eblas prezenti per unu bito?
      • Kiom da koloroj eblas prezenti per kvar bitoj?
      • Cxu eblas per 24 bitoj reprezenti cxiujn kolorojn, kiujn distingas la homa okulo?
      • Nomu dosierformaton por kompatigitaj bildo-datenoj.
      • Kiu estas la avantagxo de paletro?