Enkonduko en la auxtomatan daten-prilaboradon

Kodado de datenaj tipoj: Arangxitaj ("formatigitaj") tekstoj

Tipografia arangxo de tekstoj koncernas la uzon de diversaj signograndecoj kaj litertipoj (serifaj, sen-serifaj; grasaj, oblikvaj, kursivaj) kaj la dismeton al paragrafoj, kolumnoj, tabeloj ktp.

Ekzistas multaj metodoj por stori tiajn arangxojn; neniu metodo povas nomigxi vera normo. Distingendas du klasoj de metodoj: tipografiaj metodoj kaj markaj (enhavaj) metodoj. Tipografiaj metodoj precize preskribas kiel arangxi la tekstpartojn; enhavaj metodoj nur markas, al kiu enhava speco apartenas la tekstpartoj (titolo, tekstokorpo, piednoto, ktp.) kaj lasas al iu programo la decidon, kiel arangxi ilin. Ekzemplo de tia marka lingvo estas HTML, uzata en la TTT-aj hipertekstoj.

La manko de normigita stormetodo kauxzas, ke arangxitaj tekstoj ofte estas dependaj de la programo, per kiu ili estis produktitaj. Se tiu programo ne plu estas disponebla, povas esti, ke la teksto farigxas senvalora.

Formatitaj tekstoj kodas krom la signo-vicoj ankaux la informon, en kiu grandeco kaj per kiu tiparo (grasa, kursiva, ktp.) la signoj estu presentataj.

Por reprezenti formatitajn tekstojn ekzistas du bazaj metodoj:

  1. Markado: la teksto enhavas markajn elementojn, kiuj indikas, kiel prezenti la signojn. Ekzemploj:
    1. HTML
    2. Tekstprilaboraj programoj kiaj WordPerfect, Word ktp. kodas la markajn elementojn per ne-preseblaj signoj (reg-signoj). Kaj tiuj signoj kaj la kodado de etno-lingvaj signoj kaj ne-latinaj signaroj estas proprietaj, tio estas specifaj por la koncerna programo.
  2. Tipografia kodado. Gxi preskribas ekzakte, kie kaj kiel cxiu signoj estu presita sur la paperon.
    La plej konata el la tipografiaj formatoj nomigxas PostScript. Modernaj presiloj kapablas rekte interpreti gxin, tio signifas, ke eblas sendi al ili PostScript-ajn dosierojn, kiujn ili senpere komprenas kaj presas.
    PostScript nun estas la plej ofte uzata formato por komunikado inter komputiloj kaj presiloj: Se iu generas pres-taskon el aplika programo, ofte la presota dosiero estas transformata al la formato PostScript kaj tiel sendata al la presilo. Se oni elektas la instrukcion "presu al dosiero", plej ofte rezultas dosiero en PostScript (cxe Microsoft-aplikoj kun la sufikso "prn", cxe WordPerfect ofte kun la sufikso "dsk"). Tiajn PostScript-dosierojn eblas rigardi per la programo ghostscript kaj post kontrolo sendi al la presilo.
    Atenton: Sendu al la presilo nur simplajn tekst-dosierojn aux PostScript-dosierojn! Aliaj povas malutili al la aparato.