La prononco de la Itala lingvo


La prononco de la Itala lingvo estas, escepte de la akcento, relative regula; per kelkaj simplaj reguloj eblas prononci ĉion. Specialaĵo estas duoblaj konsonantoj, kiuj kaŭzas etan halton inter la antaŭa kaj posta silaboj, sed ne apartan prononcon ĉe plosivoj (dub-bio). Jen superrigardo pri la alfabeto:

LiteroPrononco
a"a"; iom malfermita
b"b"
c"k" antaŭ a, o, u;
"ĉ" antaŭ e, i; vidu malsupre
d"d"
e"e"; iom malfermita
f"f"
g"g" antaŭ a, o, u;
"ĝ" antaŭ e, i; vidu malsupre
hne estas prononcata;
aparta funkcio post "c" kaj "g", vidu malsupre
i"i"
j"j" (nur en nomoj)
k"k" (nur en nomoj)
l"l"
m"m"
n"n"
o"o"; iom malfermita
n"n"
p"p"
r"r" (langovibra)
s"s", interne de vorto ankaŭ "z"
t"t"
u"u"; iom malfermita
v"v"
w"v" (nur en nomoj)
x"gz", "ks" (nur en nomoj)
y"i" (nur en nomoj)
z"dz", "ts"

Specialaĵoj

Por havi la sonon "g" antaŭ "i" aŭ "e" oni enmetas "h" inter la du literojn: "ghetto (geto)" = getto, "ghianda (gianda)" = glando.

Por havi la sonon "ĝ" antaŭ "a", "o" aŭ "u" oni enmetas "i" inter la du literojn: "giovane (ĝovane)" = juna, "passaggio (pasaĝo)" = promeno.

Por havi la sonon "k" antaŭ "i" aŭ "e" oni enmetas "h" inter la du literojn: "che (ke)" = kio/ke, "chiesa (kieza)" = preĝejo.

Por havi la sonon "ĉ" antaŭ "a", "o" aŭ "u" oni enmetas "i" inter la du literojn: "cioccolata (ĉokolata)" = ĉokolado. "incrocio (inkroĉo)" = kruciĝo.

La literkombino "gl" estas prononcata simile al "j", kun la langoflankoj premitaj al la dentoj.

La literkombino "gn" estas prononcata simile al "nj": giugno (ĝunjo) = junio.