La akcento en Itala lingvo


Multaj Italaj vortoj havas la akcenton sur la antaŭlasta silabo, sed multaj ne. Tiuj akcentataj sur la lasta silabo estas skribataj kun supersigno sur la fina vokalo: cit (urbo), quas (ĉi-supre), universi (universitato); sed tiujn kun akcento sur la tria lasta silabo necesas lerni. En Italaj atlasoj oni kutime skribas malpli konatajn lok-nomojn, kies prononco povus esti duba, kun supersigno: Cóllio, Érice, Nitera, Massaciúccoli.

Grava fenomeno estas, ke la akcento ne ŝanĝiĝas per okaza aldono de persona pronomo al verba gerundio:
"trovare" = trovi,
"trovando" = trovante,
"trovandoci" = trovante nin, troviĝante.
"andare" = iri,
"andandosene" = forirante.