19a SUS en San-Marino / Rimini


Post la Moskva konferenco en Marto, la Pola konferenco (Bydgoszcz) en aprilo/majo kaj la internacia dum la UK en Montpellier, la 19a SUS de AIS okazos denove en la itala Rimini kaj en la urbo San-Marino. Dum kvar tagoj, 1998-08-31/09-03, okazos sciencaj kursoj diversfakaj, tauxgaj por homoj kun maturecekzamena klereco. Jen ekzemploj:

Kursoj

Prelegoj

Krome okazos

Kadra programo

1998-08-30 (dimancxo), 20h45 Inauxguro de SUS 19 en la parohxa kinejo en Rimini, via Carlo Zavagli, kvartalo San Giuliano Mare. La ejo estas markita per rugxa kesto kun "B" sur la mapo.
1998-08-31 (lundo), 20h45 Literatura vespero, kontribuoj interalie pri
  • Celebrado de la du jubileoj de la Akademio de Esperanto, establita en 1908 kaj refondita en 1948. Problemoj lingvaj (kaj ne nur...) de la unuaj periodoj.
  • Celebrado de la jubileo de Giacomo Leopardi (nask. 1798): aktorado de lia dialogo "MODO KAJ MORTO" (premiero)
  • Celebrado de la jubileo de Giacomo Casanova (m. 1798): recitado el lia "Historio de mia vivo" (premiero pri traduko el Casanova en E-on)
  • Esperanto kaj la pasticxaj lingvoj: la eksperimento pri Teofilo Folengo; kiel moderna internacia lingvo arte traduku el lingvo neekzistinta.
1998-09-01 (mardo), 17h00 Simpozio pri Euxrologio kun unuopaj prelegoj. Temoj interalie: historio de auxtomata tradukado (kun lumbildoj); Casanova kiel Euxropano; efikoj de komuna Euxropa valuto; preparado de orient-euxropaj landoj al Euxropa integrigxo.
1998-09-02 (merk.), 20h45 Akademia Forumo kun publika diskuto; temo fiksota.
1998-09-04 (vendredo) Publikaj finekzamenoj en la respubliko San-Marino.
16h00 Gxenerala Asembleo de AIS en "Sala degli Archi" cxe Piazza Cavour en Rimini
17h30 Solena Fermo de SUS 19 (publike), en "Sala degli Archi"
Partopreno en SUS 19 kostas kotizon de 37,50 germanaj markoj; cxiu parolanto de Esperanto estas bonvena. San Giuliano Mare havas belan plagxon, tauxgan por kunvojagxantaj familianoj aux pauxzoj en la programo. Rimini, kies centro foras cxirkaux unu kilometron, posedas ne nur plagxojn, sed ankaux historiajn vidindajxojn (kaj Esperanto-straton kaj Zamenhof-straton). Hoteloj en San Giuliano estas ne luksaj, sed bonaj kaj favorprezaj.

Aligxilojn sendas kaj aligxojn akceptas la senata sekretario de AIS,
ADoc. Joanna Lewoc
Karl-Schwarzschild-Weg 6/317
DE-37077 Goettingen
Germanio
blewo1 @ hrz.uni-paderborn.de


Tri- aux kvarstelaj hoteloj de Rimini estas troveblaj cxe www.tradenet.it. Ekzistas tamen ankaux favorprezaj familiaj hoteloj kaj pensionoj.