Rimini (IT)

Tiu cxi plano estas kruda helpilo por orientigxo en Rimini. Por pliaj detaloj havigu al vi presitan mapon. La turismaj informejoj, markitaj per rugxaj cirkloj, certe povos helpi al vi. En 1995, 1996 kaj 1997 ekzistis senkostaj mapetoj, financitaj per reklamo.

Se via krozilo subtenas tion, vi trovos indikon pri kelkaj gravaj lokoj, glitante per la muso sur la mapo. Post alklako aperos cirklo, kiu markas la precizan pozicion.

Rugxaj kestoj kun "L" kaj kun "B" markas la lernejon "Dante Alighieri" kaj la kinejon/bibliotekon, kie okazas partoj de SUS. Ambaux estas atingeblaj de la centro per la buslinio 4 aux 4a, direkte al San Mauro Mare / Torre Pedrera.

Rimini posedas pliajn busliniojn, el kiuj nur la plej grava (11) estas markita en la mapo. Gxi estas elektra (trolea) kaj iras de la centro (Placo Tre Martiri) preter la stacidomo al la maro, kaj lauxlonge de gxi gxis Riccione.

Kajeroj kun busbiletoj estas haveblaj ekzemple cxe kiosko apud la stacidomo, sed ne en la busoj mem (aux nur je multe pli alta prezo). Atentu ke la bus-asocio de Rimini nomigxas "Tram", tamen ne estas tramoj en Rimini. Auxtobusoj al San-Marino ekveturas cxe Piazza Tripoli (plagxo, somere), cxe la stacidomo kaj cxe "Arco d'Augusto"; ne validas la urba tarifo.

Proksime cxe Arco d'Augusto trovigxas la centra posxtejo.

Por auxtantoj: Irante suden de "Arco d'Augusto" (sube en la mapo) sur "Via XX settembre" (poste Via Flaminia), oni atingas "Via della Repubblica", kiu dekstren (okcidenten) kondukas al San-Marino kaj al la auxtostrado A14 (konektejo "Rimini-Sud").


Logxanto de la regiono avertis min, ke estas dangxere promeni en parko "Alcxide Cxervi" (sude de la urbocentro), pro sxtelistoj.
Stato: 1997-09-13
Auxtoro: Reinhard Fössmeier