Logxado dum SUS en Rimini


La 18a SUS de AIS okazos en la itala Rimini kaj en la urbo San-Marino. La scienca programo okazos plejparte en la lernejo "Dante Alighieri" en la kvartalo San Giuliano Mare, norde de la urbocentro (trans la haveno). Bonvolu kompari la mapon.

Bonvolu memstare arangxi vian restadon, inkluzive mendon de tranoktejo. Jen kelkaj hoteloj situantaj proksime al la cxefa sesiejo:

La kostoj por kompleta tag-pensiono atingas mezume de cxiuj listigitaj hoteloj cx. 60.000 italajn lirojn. La hoteloj estas bonkvalitaj kaj situas proksime al la plagxo (proksimume 300 - 500 m).

La hoteloj kaj pensionoj estas atingeblaj de la cxefa stacidomo en Rimini per buso n-ro 4 aux 8, kiuj veturas al la cxefa sesiejo (lernejo "Dante Alighieri"; por "Villa de Anna" oni pluveturu je unu stacio, gxis la ponto). De tie oni povas piediri al la elektita logxloko. Busbiletoj acxeteblas cxe budo apud la stacidomo (ne en la busoj) je cx. 1.200 - 1.300 liroj; taksio kostas proksimume 10.000 - 15.000 lirojn.

La vendreda programo de la sesio okazas en la Respubliko de San-Marino. De Rimini eblas stingi San-Marinon per taksio (50.000 - 60.000 liroj) aux buso (bileto unudirekta cx. 8.000 liroj) ekveturanta de la stacidomo kaj de "Arco d'Augusto". La veturdauxro estas 45 minutoj, la busoj somere veturas cx. 12-foje tage inter la 7-a kaj la 19-a horo.


Informoj pri SUS 18
Aligxo al SUS