Protokolo de la 25a kunsido de la

Gxenerala Asembleo de la Scienca Sektoro

(la 22a post la oficialigo) de AIS San-Marino, okazinta en Grand Hotel, San Marino Città (RSM), 1999-09-03/1699pfR, 11:30 h, fine de SUS 21, kun dauxrigo en Humboldt-Universitato Berlin (D), 1999-11-28 / 1699pfR, 9:50 h, kadre de la "Berlina Novembro 1999" (Stachowiak-simpozio).

1. Formalajxoj

La lauxregulareco de la kunvoko, la kvorumeco, cxeestrajtoj, la protokolo de la 24a kunsido kaj la tagordo ne estis pridubataj.

2. Gxenerala raporto de la Senato

Dum la fermo kaj malfermo de SUS 21 la senatanoj estis raportintaj jam au raportontaj.

3. Financoj

Pro malcxeesto de la trezoristo oni prokrastis la financan raporton, la sensxargxigon por 1998 kaj la akcepton de bugxeto 1999/2000 al dauxrigo; cxio cxi okazis en Berlin 1999-11-28 post la jarkunveno de la asocio portanta la Akademion en Germanio (antauxe: AIS Deutschland, aktuala mallongigo: IAW[AIS]).

4. Decidoj

4.1 Antaux ol presigi la tripartan libron pri AIS estu iomete aktualigataj la regularoj.

En la honorregularo estu mallongigata la artikolo 3 pri akademia vestajxo tiel, ke en artikolo 3.4 estu forigataj cxiuj indikoj de diferencoj laux rango aux sekcio. Forfalu la postulo pri portado de talaro kaj pri envestigo dum solenajxoj, kvankam aliflanke sen ekskludi la eblon dauxrigi la tradicion laux la volo de la unuopulo kaj laux la realaj ebloj. Estu ekvivalenta al la AIS-kravato kreota koltuko samkolora. La skarpon rajtu porti krom la subtenaj membroj ankau la anoj de la aliaj sektoroj -- en la kazo de dumvivaj aux honoraj anoj enestu la emblemo de la koncerna AIS-sektoro.

En la regularoj estu forigataj cxiuj klauxzoj, kiuj postulas de unupaj anoj preferojn de la lingvoj Angla, Franca, Germana aux Itala antaux aliaj etnaj lingvoj, aux kiuj plivalorigas konon de tia lingvo kompare al aliaj. Tamen restu la oficialaj lingvoj de AIS laux artikolo 4 de la statuto, kun prefero de ILo.

En la ekzamenregularo, precipe en artikolo 17.5, same kiel eventuale en aliaj artikoloj de niaj regularoj estu menciite, ke adapta adopto ne eblas en la kazo, ke la klerigejo, de kie la grado estas akirita, estas nek sxtate agnoskita nek agnoskita fare de AIS per speciala interkonsento, kaj ankaux ne en la kazo, ke la koncerna klerigejo ja estas sxtate agnoskita, sed pro malserioza konduto rilate sciencistajn gradojn estas gxenerale malagnoskita fare de AIS.

4.2 La Gxenerala Asembleo aprobis kiel "Deklaracion de San Marino" tekston proponitan de la prezidanto (vd. apendicon) en sia kvalito kiel direktoro de la identecofico. La teksto tamen estu konsiderata nur kiel diskutbazo por la Akademia Forumo dum SUS 22, el kiu eventuale povos rezulti reviziota teksto proklamota kiel "Deklaracio 2000".

5 Elektoj

5.1 La GxA decidis, elekti ankaux por la dejxorperiodo 2000 - 2003 naux senatanojn kaj du vicsenatanojn. Per sekreta vocxdonado estis reelektataj cxiuj gxisnunaj senatanoj (t.e. la ordaj profesoroj Fößmeier, Frank, Holdgrün, Kiselman, Maitzen, Minnaja, Pennacchietti, Quednau kaj Wickström). Por la sekreta elekto de la du vicsenatanoj estis proponitaj la ordaj profesoroj Dr.Angstl, Bociort kaj Roux, de kiuj nur kolego Angstl cxeestis. Tial kaj pro vocxegaleco oni decidis interrompi la kunsidon, kaj petis la prezidanton informigxi intertempe pri la kandidatigxpreteco. OProf. Bociort rifuzis telefone. Dum la dauxrigo en Berlin la GxA unuanime elektis la du aliajn proponitojn.

5.2 La prezidanto kaj vicprezidanto OProf. Pennacchietti eksciis de advokato Busignani, ke li konservis la protokollibron de la fondokunsido, kiu laux la valida legxo ne servu kiel protokollibro de la GxA sed de la asocio jure portante la Akademion en RSM ("promotori"). Temu pri malgranda grupo, lauxeble enhavanta la plej aktivajn subskribintojn de la fondodokumento; la plejmulto devas havi sanmarinan sxtatanecon. La grupo devas elekti propran estraron kaj revizoron kaj sekvi al propra regularo ne identa kun la statuto de AIS. La GxA esperas, ke la tiel reformenda portanta asocio konsistos el personoj, kiuj bone konas la Akademion kaj kun gxi lauxeble dauxre kunlaboras, tiel ke ili povu organize subteni cxiregionajn studadsesiojn. La prezidanto klopodos varbi kiel sanmarinajn "promotori" la gesinjorojn Mag. h. c. Marina Michelotti (honora direktorino de SubS), Venturini (ambaux iamaj subskribintoj), honoran senataninon Fausta Morganti, iaman senatan sekretariinon G. Sammaritani kaj Marco Sammaritani; ekster RSM apartenu al la grupo laux la espero de la GxA la prezidanto mem kiel iama subskribinto, OProf. Minnaja, Duilio Magnani kaj la vicprezidanto. Pro tio, ke cxi tiu estonte portanta asocio de AIS antaux la fino de la kunsido ne jam havis sian revizoron, la GxA elektis en la lauxstatutan revizoraron post okazinta membrokunveno de IAW(AIS) ties reelektitan revizoron ASci. Jarmark, kiel duan revizoron AProf. Dr. Lobin kaj kiel vicrevizoron la longjaran direktoron kaj nunan honoran membron de la Subtena Sektoro, ADoc. Dr. Weeser-Krell dv. SMdAIS.

6. Diversajxoj

6.1 SUS 22 okazu kunlabore kun CxAIS en Hradec Kralové (CZ) 2000-06-09/15, SUS 23 kunlabore kun RAIS en Sibiu (RO) proksimume 2000-09-22/30. Oni petas la asocion portantan la Akademion en RSM informi la GxA dum SUS 22, cxu kaj kiel SUS 24 povos denove okazi 2001-09-01/07 en (aux proksime al) RSM.

6.2 Rilate la dauxrigon de la dumkongresaj studadsesioj, la GxA kun bedauxro eksciis, ke la estraro de UEA esence malakceptis la sxangxproponojn de la gxisnuna interkonsento. La GxA tamen komprenas tion kiel sekvon de la malsamaj celoj, kaj aligxas al la espero de la UEA-estraro, ke la serio estos dauxrigebla en 2000 en Tel Aviv pro disponigo de tauxga salono fare de la LKK kaj pro la programstarigo fare de komuna komitato, tiel ke la rezulton povos senhezite akcepti kaj la AIS-senato kaj la UEA-estraro. La dekanoj de AIS senprokraste proponu al kolego Maitzen IKU-prelegantojn kaj kursgvidantojn.

6.3 La GxA rekomendas instigi la prezidanton de la internacia semiotika asocio, dv. ISKano ASci Posner, profesoro en TU Berlin, aktivigi la fakaron "gxenerala semiotiko" de la humanistika sekcio. Ankaü la aliaj sekcioj kaj fakaroj sercxu pli intensan kunlaboron kun fakaj asocioj, i.a. la kibernetika sekcio kun TAKIS (kolektiva membro de la Subtena Sektoro) per instigo al reciproka aligxo.

Protokolis 1999-12-02: Frank