Deklaracio de San-Marino

aprobita de la Gxenerala Asembleo dum gxia 25a kunsido la 3an de septembro 1999/1699pfR fine de SUS 21

  1. La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino estas libera scienca institucio, fondita en la Respubliko de San Marino, por tie kaj aliloke plenumi en internacia kaj interfaka kunlaborado ajnajn laborojn lauxkvalite kaj lauxnivele tipajn por universitatoj kaj akademioj.
  2. AIS strebas al plureco rilate siajn agadlokojn, instrumanierojn, instrulingvojn kaj sciencajn skolojn.
  3. AIS celas intersubjektivecon de la scienco sendepende de la vivloko kaj vivtempo, de la raso kaj klaso, de la religiaj kaj politikaj konvikoj, de la agxo kaj sekso, de la sxtataneco kaj nacia lingvo, kiujn havas la unuopa scienculo propraauxtoritate pensanta.
  4. AIS konsciigxas pri la grava rolo de lingvo por la sciencaj pensado kaj komunikado, kaj aprobas la konvinkon esence jam esprimitan de Cartesius, ke por tiu rolo neuxtrala lingvo, konscie evoluigita laux principoj de precizeco, koncizeco kaj lernfacileco, plej probable tauxgas pli (kaj certe ne malpli) ol historie evoluinta nacia lingvo, ecx se cxi tiu estus disvastigita tra la tuta mondo per militista perforto, ekonomia delogo kaj politika interkonsento.
  5. AIS postulas de cxiuj studantoj kaj studintoj, ke ili ankaux en la sfero scienca pluflegu sian propran etnan (nacian) lingvon, evitante kaj lingvo-defetismon (laux kiu la propra lingvo ne plu estus savebla), kaj lingvo-sxovinismon (kiu ignoras la saman uzad-indecon de aliaj lingvoj pli aux malpli disvastigxintaj ol la propra), kaj lingvo-utopismon (laux kiu transnacia komunikado respektanta lingvan samrajtecon de la diversaj nacioj plenkontentige eblus jam per aliaj rimedoj solaj, sen bezono de neuxtrala lingvo).
  6. AIS komprenas sian ekziston kiel realigon de la revo de Comenius pri internacia scienca kolegio, kiu uzu interlingvistikan planlingvon por sia transnacia interkomprenigxo kaj kunlaboro. Pro sia scienca aplikado de la Internacia Lingvo planita de Zamenhof laux raciaj principoj kaj pro la prefere almenaux dulingva verkado inkluzivanta cxi tiun planlingvon, AIS taksas sian laboron ecx pli altnivela ol tiun de sciencaj institucioj laborantaj nur en iu ajn nacia lingvo.
  7. AIS pretas kunlabori sur la bazo de reciproka respekto kun ajna alia scienca, teknika aux arta akademio aux universitatnivela klergejo (cxu sxtata, cxu sxtate agnoskita, cxu agnoskita kiel samranga fare de AIS) supozante gxis eventuala kontrauxa evidentigxo, ke tia partnero ne malutilas al la komune flegataj sciencaj, teknikaj aux artaj laborkampoj pro alitipaj principoj ol tiuj reliefigitaj en cxi tiu deklaracio.