Kadra programo

de la 19a Pola Studadsesio de AIS San-Marino

Tradicie la 3-an de majo, okaze de la Pola nacia festo, okazis "Pola vespero", dum kiu la ensembloj "Baby Jagi" kaj "Rytmix" el Torun, la Ensemblo de la Elektronika Muziko de la Junulara Palaco kaj ensembloj de Junulara Kulturdomo n-ro 5 en Bydgoszcz, grupo "Senior-Kujawy" el Wloclawek kaj koruso "Invencja" el Solec Kujawski prezentis siajn programojn, ricevante invitojn prezentiĝi dum la 11a Internacia Esperanto-Kongreso en Budapeŝto, 11a Eŭropa Esperanto-Forumo en Riga, Poprad kaj Valencia kaj 70a Itala Kongreso de Esperanto en Trieste. Porokazajn programojn prezentis ankau Urszula Tupajka kaj Jadwiga Gibczynska.

El inter pli "leĝeraj" programeroj mencion indas interesa posttagmezo en la Ceramika Laborejo de la Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz, kun rigardado de ekspozicio de ceramikaĵoj okaze de la 5-jariĝo de la laborejo, kaj komuna vespera busekskurso ekster la urbon, kun tradicia bivak-fajro, preparado kaj gustumado de Valencia popola manĝaĵo - paeljo.

Ankaŭ dum la studadsesio estis transdonita al ASci mag Andrzej Grzebowski diplomo de Polaj gejunuloj, kiuj elektis lin "plej populara homo de Esperantujo de la 20a jarcento".

Radio Polonia dediĉis la plej grandan parton de sia Esperantlingva programo de dimanĉo, la 27a de majo, al raportoj kaj intervjuoj dum la studadsesio, kun speciala fokuso al la distingo de Andrzej Grzebowski kaj tre pozitiva pritakso de la studadsesio kaj la klerig-rezultoj de ISTK far OProf. Wim De Smet. Kiu havas la taugan programaron, povas aŭskulti la elsendon alklakante http://www.forst.tu-muenchen.de/EXT/AIS/klerigofico/pola_radio.html.