19a Pola Studadsesio de AIS San-Marino


En Bydgoszcz inter la 28a de aprilo kaj la 6a de majo 2001 AIS kaj ISTK (Internacia Studumo pri Turismiko kaj Kulturo) organizis la 19an Polan Studadsesion de AIS, kunligitan kun la 26-aj Esperantaj Tagoj de Bydgoscz organizitajn de la Internacia Asocio "Monda Turismo". Entute partoprenis tiujn du aranĝojn pli ol 150 gestudentoj kaj gastoj el jenaj 18 landoj: Albanio, Belgio, Estonio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Japanio, Kanado,DR Kongo, Latvio, Litovio, Nederlando, Peruo, Pollando, Rumanio, Ruslando kaj Slovakio.

Krom kelkaj unuopaj prelegoj okazis 23 regulaj prelegserioj, seminarioj kaj kursoj, inter ili 12 kadre de la studadsesio de AIS. Krome okazis kursoj organizitaj de MT kaj ISTK.

La programo de la 26-aj Esperantaj Tagoj de Bydgoszcz kaj 19a Pola Studadsesio de AIS finiĝis per fak-ekzamenoj por gestudantoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo de "Monda Turismo" dezirantaj ricevi diplomojn de

Vidu ankaŭ la raporton pri la kadra programo.

Raportis: OProf. Quednau.