SETI@home-titolsxildo

Kio okazos se la sercxado estos sukcesa? Kio se eksterteraj signaloj estos trovitaj? La SETI-komunumo interkonsentis pri "deklaracio de principoj" pri la procedo por informi sin reciproke kaj la ceteran mondon en la okazo de malkovro. Unue la malkovrinto devas fari cxiujn eblajn klopodojn por konfirmi, ke la signalo estas vere ekstertera. Tiam la malkovrinto povas informi aliajn samkampe laborantajn por havigi sendependan konfirmon de la malkovro. Kiam tiu testo estas plenumita, la malkovrinto rajtas largxe disvastigi la informon al la scienca komunumo, la Gxenerala Sekretario de la Unuigxinta Naciaro kaj la publiko. Cxiuj datenoj kolektitaj estos disponigitaj al la scienca komunumo por plia analizado. Kiel vi vidas, spite cxiujn teoriojn pri konspiro, kiuj abundas cxirkaux scienco, ne estos provo kasxi iujn datenojn aux forteni ilin de la okulo de la publiko.

Kun iom da bona sxanco ni eble ene nia vivperiodo scios, cxu ni estas solaj en nia galaksio. Mi estas plena je espero, ke ni trovos multajn amikojn tie fore.

"SETI: La sercxado per radio"

Plu