SETI@home-titolsxildo

Agordi niajn "orelojn"

La frekvencoj cxirkaux 1420 MHz estas speciale interesaj pro sia proksimeco al la " akvo-truo". Krome, pro la graveco de tiu spektro-parto por radio-astronomio internacia interkonsento malpermesas cxiajn radio-elsendojn inter 1420 MHz kaj 1427 MHz. Pro tiu malpermeso gxi estas speciale trankvila parto de la spektro. Ni esploru pli precize, kion tio signifas.

Precize kion ni sercxas? Kiel menciite, la plej efika vojo por fremda raso rimarkigi sin estus koncentri cxiun radioenergion al tre malvast-frekvenca signalo. Se via radio-ricevilo estas malpreciza kaj povas agordi sin nur al largxaj frekvencaroj, la mallargxa signalo estos dronigita en cxiuj nedezirataj signaloj cxirkauxe -- ecx se gxi estas tre forta.

Imagu personon kun lauxta fajfilo en grandega brua homamaso. La fajfilo havas tre specifan sonfrekvencon aux tonon. Se vi uzus nur viajn orelojn, kiuj akceptas vastan gamon da tonoj, la bruo de la amaso forvualus la fajfilon. Sed kio, se viaj oreloj estus agordeblaj auxskulti nur la tonon de la fajfilo? Vi ne auxdus multon de la homamasa bruo cxar la plejmulto el gxi okazus ne je la tono, al kiu vi agordigxis. Sed la fajfilo atingus vin lauxte kaj klare. En la sama maniero SETI@home je multaj precize agorditaj kanaloj (aux frekvencoj) auxskultas pri signaloj, kiuj estas signife "super la bruo". Kun via helpo SETI@home plenumas unu el la plej detalaj kaj fajne agorditaj sercxoj iam ajn provitaj. Via komputilo "auxskultos" la cxielon pri signaloj malvastaj gxis 0,07 Hz.

"SETI: La sercxado per radio"

Plu