SETI@home-titolsxildo

La monde plej granda radia teleskopo, tiu uzata por la SETI-sercxado de Berkeley, estas la radio-teleskopo de Arecibo, en nord-okcidenta Portoriko, proksime al la urbo Arecibo. La teleskopo havas fiksitan pelvon kun diametro de 305 metroj (1000 futoj), kiu estas konstruita en faltruo en malglata karsta tereno. Por imagi kiom granda tiu pelvo estas: Necesus 10 miliardoj (11010) da normalaj matenmangxaj pelvetoj por plenigi la radio-antenon gxisrande! Cxu ankoraux problemoj imagi? La surfaco de tiu pelvo mezuras pli ol 8 hektarojn (20 akreojn) kun 7,3 hektaroj aux 26 (Usonaj) futbalaj ludejoj [cx. 10 kampoj de Euxropa, "asocia" futbalo, la tradukinto] da aperturo. La pelvo reflektas kaj koncentras la malfortajn cxielajn signalojn al la ricevaj antenoj pendantaj 137 metrojn (450 futojn) pli alte. Cxar la pelvo estas fiksita kaj ne povas turnigxi, la ricevaj antenoj estas muntitaj sur arko-forma relo permesanta al ili "rigardi" al objektoj gxis 20 gradoj for de la zenito (vertikalo). Tiu arko-forma brako mem estas muntita sur cirkla trako por permesi al la antenoj sekvi objekton dum gxia movado laux la cxielo pro la tera rotacio. Tiuj du movoj donas al la teleskopo la kapablon skani bonan parton de la cxielo.
mapo-bildo por QTVR




Klaku sur la bildon por vidi virtuale-realan filmon (Quicktime). La filmo ampleksas 825K kaj necesigas la sxtop-modjulon QuickTime ("Quicktime plugin").


Gregora fokuso
La "Gregora fokuso" estas ene de la kupolo. La konekta lineo estas la lanco-simila strukturo maldekstre de la kupolo.
La teleskopo havas du cxefajn anteno-sistemojn: La enigan antenon de SETI@home kaj la gigantan kupolitan "Gregoran fokuson". La Gregora fokuso estas nova aldonajxo al la observatorio Arecibo. Ene de la kupolo estas du radio-reflektiloj fokusontaj pli delikate la radio-signalojn al la detektiloj. Kvankam la kupolo eble aspektas suficxe malgranda en fotoj, gxi vere havas diametron de 26 metroj (85 futoj).



La regejo
 Vido de la regejo en Arecibo


 Arecibo vidata tra arboj
Tiu cxi vido de la kabano de la auxtoro montras, ke la teleskopo estas cxirkauxata de pluvarbarego. Alklaku la grafikajxon malsupre por auxdi la sonojn de la nokta arbaro.

RealMedia-sonkaptajxo

"SETI: La sercxado per radio"

Plu