Regularo pri rajtoj, devoj kaj alvoko de sciencistoj (RD)

Artikolo 1: Registro de la ISK de AIS

1.1 AIS celas kunigi en sian Internacian Sciencan Kolegion (ISK) -- tio signifas: enlistigi en la registron de la internacilingvaj sciencistoj konataj de AIS -- cxiujn scienculojn de la mondo, kiuj per plenigo kaj subskribo de siaj pripersonaj informiloj senditaj por tiu registro informas, ke ili
(1) estas jam akirintaj ie sciencan nivelon proksimume egalan al la bakalauxreco,
(2) posedas propraopinie la kapablon kompreni -- almenaux helpe de vortaro -- tekstojn skribitajn en ILo, kaj
(3) aprobas la principon de la sennacieco de la sciencoj kaj la celon de AIS iom post iom redukti la lingvodiskriminacion en la internacia scienca kunlaborado.
[HO 2]

1.2 ISK estas neformala grupigxo de scienculoj sen jura memstareco sed per cxi tiu regularo kunligita kun AIS. Aligo al ISK okazas kun aprobo de la vicprezidanto de AIS surbaze de la subskribita pripersona informilo. La senato havas la rajton, proprainiciate alvoki scienculojn fake kaj lingve elstarajn sen postuli formalajxojn. Auxtomate apartenas al la ISK de AIS tiu, kiu akiris sciencistan gradon per AIS aux adapte adoptitan de AIS.

1.3 Aparteni al la ISK de AIS ne jam inkluzivas la apartenecon al AIS. Sed nur tiu, kiu estas internacilingva sciencisto konata de AIS (mallonge: ,,ISKano`` aux ,,sciencisto de AIS``), povas farigxi per alvoko apartenanto de la Scienca Sektoro (SciS) de AIS.
[ST 20, AS 20, KM 2.4]

1.4 ISKano, kiu ne pro aparteneco al la Subtena Sektoro de AIS kontribuas pli altan kotizon, subtenas per simbola kotizo laux la kotizregularo almenaux la korespondadkostojn, kiujn la kauxzas al AIS, sed ne transprenas pro la aligxo (kiel ,,libera ISKano`` aliajn devojn. La simbola kotizo estu auxtomate dekalkulebla de la servobonhavo cxe AIS, kaj pagebla ankaux per 10 internaciaj respondkuponoj.
[KM 3.2, 3.3, 4]

1.5 La ISKaneco estas ekde la komenco de nova jaro suspendita gxis kiam la koncerna kotizo estos pagita aux dekalkuelbla de la servobonhavo. Kiam la ISKaneco jam estas suspendita dum du jaroj, la koncerna kolego estas eksigita kun aprobo de la vicprezidanto de AIS; se jam okazis alvoko de la komence ,,libera ISKano`` kiel AdAIS aux aligxo kiel efektiva aux subtena membro, krome necesas la aprobo de la senato laux AS 21.2.
[ST 21]

1.6 Krom pro morto aux pro nepago de la kotizo la ISKaneco finigxas per eksigo laux decido farenda de la senato de AIS pro aktiva gxeno de la celkonforma laboro aux de la reputacio de AIS aux pro evidentigxo de trompo pri la scienca nivelo sciigita per la pripersona informilo por la registro de la internacilingvaj sciencistoj konataj de AIS aux pro aktiva uzado de sciencista grado, apartenec-indiko, rangotitolo aux funkcititolo de AIS, kiun li de AIS ne akiris.
[ST 23]

1.7 La aligxo de nova ISKano ne efektivigxas antaux ol li ne estas almenaux haviginta la simbolan kotizon por la unuaj tri jaroj (t.e. 0,3 AKU) aux aligxinta kiel SMdAIS.

1.8 Se ne estas gravaj financaj obstakloj (ekz. pro logxado en lando kun transpagaj problemoj) cxiu ISKano, kiu ne estas samtempe SMdAIS, farigxu dumviva ISKano laux AS 21.4.

Artikolo 2: Alvoko de adjunktoj (AdAIS)

2.1 Libera ISKano ne povas proprainiciate aligxi kiel adjunkto scienca (ASci.) aux kiel asociita docento (ADoc.), sed nur esti alvokata fare de la prezidanto de AIS.

2.2 Apartenanto al sekcio de la Scienca Sektoro, kiu plenumas ankaux la kondicxojn por alvoko al alia sekcio, povas peti ties dekanon, ke li proponu la alvokon kiel adjunkto scienca (ASci.) aux kiel asociita docento (ADoc.) al sia sekcio. La eventuala aprobo aperu en la publikigenda protokolparto.

2.3 La aparteneco kiel adjunkto finigxas
(1) kiam finigxas la ISKaneco, aux
(2) kiam la limigita tempo de la alvokiteco finigxas sen nova alvoko, aux
(3) kiam la alvokito farigxas efektiva membro.

2.4 Kiu jam estis adjunkto (AdAIS) antaux la aprobo de cxi tiu regularo fare de la Gxenerala Asembleo konservos sian aparteneckategorion kaj rangon.

Artikolo 3: Adjunktoj sciencaj (ASci.)

3.1 Adjunktoj sciencaj estas scienculoj elstaraj en la senco difinita en alineo 3.3. Ili havas la rajton
(1) cxeesti kaj paroli en la kunsidoj de siaj fakaro kaj sekcio, kaj cxeesti en la Gxenerala Asembleo (GxA) de la Scienca Sektoro (SciS),
[ST 16, AS 16]
(2) vocxdoni en siaj fakarkunsidoj pri cxiuj proponoj, kiuj ne senpere koncernas elektojn, alvokojn aux rangoplialtigojn,
(3) agadi en ekzamenkomitatoj de kandidatoj por sciencista grado aux titolo ne pli alta ol tiu, kiun ili mem (de AIS agnoskita aux ne) estas akirintaj,
(4) prijugxi disertaciojn (tezojn) pri kies enhavo ili fake kompetentas,
(5) realigi lingvokurson kadre de SUS-programo kaj kontribui al lekciserio dum SUS,
(6) realigi kun la aprobo de la fakarestro, dekano aux prezidanto kurson, kiun AIS okazigas ekster SUS,
(7) doni la kursatestojn nome de AIS al indaj partoprenantoj de universitatnivelaj kursoj realigitaj aux kunrealigitaj de ili kaj atesteblaj laux IS 7 aux apogi per unu vocxo nome de AIS tian ateston donitan de kolego en la sama de AIS agnoskita kleriginstitucio.
[IS 7.4, 7.5, 7.6]

3.2 Adjunktoj sciencaj havas pro la akcepto de ilia alvoko en cxi tiun rangon neniun alian devon ol
(1) pagi la simbolan jarkotizon,
(2) uzi laux peto de siaj studentoj sian rajton doni kursatestojn nome de AIS, se ili konstatas la indecon de la petanto,
(3) laux peto de studento apogi konforme al IS 7.5 kaj 7.6 kursateston de saminstitucia kolego neapartenanta al AIS, se ne estas kialo pridubi la okazintecon kaj seriozecon de la kurso,
(4) doni po-okazan aux dauxran vocxdonlegitimilon al samfakara profesoro aux docento por la kazo de ne persona cxeesto en fakarkunsido.

3.3 Por farigxi adjunkto scienca la jenaj kondicxoj (I kaj II) devas esti ambaux plenumitaj:

I. (Minimuma kriterio)

La alvokoto
(1) posedas minimuman sciencan vivsperton, agxante minimume 25 jarojn aux povante prezenti minimume unu sciencan publikajxon sian, kaj
(2) posedas minimuman sciencan rangon formalan, akirinte sciencistan gradon minimume egalvaloran al la magistreco, aux akirinte cxe AIS (originale aux per adapta adopto) minimume la bakalauxrecon, kaj
(3) posedas minimuman lingvan kapablon komprenante ILon kaj bone esprimigxante per almenaux unu lingvo el la kvin oficialaj de AIS, kiu ne estas la gepatra lingvo, kaj
(4) havas minimumajn meritojn por AIS estante (a) membro de ISK jam minimume 3 monatojn aux (b) membro de la Subtena Sektoro de AIS.

II. (Eblaj kriterioj de elstareco)

La alvokoto superas la minimuman kriterion konsiderinde en almenaux tri el la kvar rilatoj surlistigitaj en (I), aux superas la minimuman kriterion konsiderinde en nur du rilatoj sed altgrade en almenaux unu de ambaux.
(1) La minimuman sciencan vivsperton oni por AIS konsiderinde superas, se oni agxas minimume 40 jarojn aux jam administris esplor- aux evoluigprojekton almenaux tri sciencistjarojn ampleksan, aux povas jam prezenti minimume tri sciencajn publikajxojn el inter kiuj minimume unu en ILo. -- Oni altgrade superas la cxirilatan minimumon, se oni agxas minimume 65 jarojn aux administras (aux dum minimume tri jaroj administris) universitatan katedron aux alian esploran, evoluigan aux (minimume gimnazi-nivelan) klerigan instituton, aux se oni povas jam prezenti minimume tri sciencajn publikajxojn en ILo.
(2) La minimuman sciencan rangon formalan oni por AIS konsiderinde superas, se oni akiris sciencistan gradon minimume egalvaloran al la doktoreco, aux se oni estas (aux dum minimume tri jaroj estis) almenaux duontempa scienca kunlaboranto de esplora, evoluiga aux (minimume gimnazi-nivela) kleriga instituto aux akiris cxe AIS (originale aux per adapta adopto) minimume la magistrecon. -- Oni altgrade superas la cxirilatan minimumon, se oni akiris la rangon de universitata profesoro, aux de plenrajta universitata docento, aux de membreco de nacia scienca akademio, aux de scienca direktoro de esplora, evoluiga aux (minimume gimnazi-nivela) kleriga instituto aux se oni akiris cxe AIS (originale aux per adapta adopto) minimume la doktorecon.
(3) la minimuman lingvan kapablon oni por AIS konsiderinde superas, se oni havas bonan esprimkapablon en ILo kaj komprenkapablon en almenaux unu alia lingvo, kiu ne estas la gepatra. -- Oni altgrade superas la cxirilatan minimumon, se oni havas bonan esprimkapablon en ILo, komprenas du aliajn lingvojn el kiuj neniu estas la gepatra, kaj verkis en ILo aux minimume en cxi tiuj du aliaj lingvoj.
(4) La minimuman meriton por AIS oni superas konsiderinde, se (a) oni prelegis dum SUS, aux (b) se oni apartenas kaj al ISK dumvive aux jam minimume tri monatojn kaj al la SubS. -- Se krome oni faris gravan servon al AIS gxenerale aux al sektoro de AIS aux al sekcio de SciS, oni superas altgrade la cxirilatan minimumon.

Se la kondicxoj I kaj II estas plenumitaj la prezidanto en interkonsento kun la koncernaj dekano kaj fakarestro aux pro protokolita decido de la koncerna sekcikunsido alvoku la scienculon per oficiala kvinlingva alvokodokumento.

Se unu el la kondicxoj I kaj II ne estas plenumita, tamen meritplena sciencisto, teknikisto aux artisto povas esti alvokata pro apogo ankaux fare de alia sekcio de SciS aux de alia sektoro. Tiukaze la alvoko okazu nur por tri kalendaraj jaroj, se unu el la apogantoj deziras tian limigon.

Se la kondicxoj I kaj II ne estas plenumitaj, sed la alvoko estas nepre dezirinda por la pli efika plenumo de grava celo de AIS, alvoko por 3 kalendaraj jaroj eblas en interkonsento inter prezidanto, vicprezidanto kaj koncernaj dekano kaj fakarestro.

3.4 Adjunkto scienca (ASci.) rajtas nomigxi tiel aux simple ,,Adjunkto de AIS`` (AdAIS) aux ,,apartenanto de AIS`` (AISano) sed ne ,,membro de AIS`` (MdAIS), se li ne estas tio en alia sekcio.

Artikolo 4: Asociitaj docentoj (ADoc.)

4.1 Asociitaj docentoj (ADoc.) estas adjunktoj de AIS (AdAIS), kiuj havas
(1) cxiujn rajtojn de adjunktoj sciencaj (ASci.) laux art 3.1 kaj krome
(2) en siaj fakarkunsidoj senrestriktan vocxdonrajton,
(3) en siaj sekcikunsidoj la rajton vocxdoni pri cxiuj proponoj kiuj ne senpere koncernas elektojn, alvokojn aux rongoplialtigojn,
(4) en la Gxenerala Asembleo de la Scienca Sektoro la parolrajton,
(5) la rajton apogi per du vocxoj ateston donitan de kolego en la sama de AIS agnoskita kleriginstitucio kaj
(6) la rajton aperigi sciencajn publikajxojn, de kiu li estas (kun)auxtoro kaj kiuj estas almenaux cx. duone en ILo, kun la indiko ,,verkajxo el la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino`` post antauxa permeso de la dekano aux de la senato.

4.2 Asociitaj docentoj havas pro la akcepto de ilia alvoko en cxi tiun rangon
(1) cxiujn devojn kiujn havas laux art 3.2 ankaux la Adjunktoj Sciencaj (ASci.), kaj krome nur la jenajn devojn:
(2) prijugxi laux peto de la ekzamenofico de AIS disertajxojn (tezojn), pri kies enhavo ili fake kompetentas,
(3) partopreni laux peto de la ekzamenofico en ekzamenkomitatoj,
(4) kontribui almenaux unufoje dum la dejxorperiodo de cxiu senato al akademia instruado, ekzamenado aux la akademiaj kongreseroj de SUS aux al kurso aux lekciserio okazigita de AIS ekster SUS aux al la medioteko de AIS kaj
(5) doni por-okazan aux dauxran vocxdonlegitimilon al samsekcia profesoro aux docento por la kazo de ne persona cxeesto en sekcikunsido.
[ST 10]

4.3 Por farigxi asociita docento (ADoc.) la jenaj kondicxoj devas esti plenumitaj:
(1) La alvokoto (a) jam publikigis science en ILo aux (b) agxas minimume 50 jarojn kaj prezentis minimume tri sciencajn publikajxojn.
(2) La alvokoto akiris (a) sciencistan gradon minimume egalvaloran al la doktoreco aux (b) cxe AIS (originale aux per adapta adopto) minimume la magistrecon.
(3) La alvokoto (a) pruvis suficxan parolkapablon en ILo por lekcii internacilingve pri temoj el sia fako aux (b) realigis objektigitan kurson (kun ekzamenmaterialo) en ILo, kiun AIS aprobis por sia medioteko.
(4) La alvokoto (a) regule instruas aux instruis universitatnivele en klerigejo agnoskita gxenerale (IS 7.4) aux (b) prelegis dum SUS aliel ol kiel kandidato, aux (c) lekciis en lekciserio de AIS ekster SUS aux li estas (aux dum minimume tri jaroj estis) scienca direktoro aux administranto de universitata katedro aux de alia esplora, evoluiga aux (minimume gimnazi-nivela) kleriga instituto.
(5) Plenrajta membro de AIS proponas al la koncerna fakarestro aux dekano aux al la prezidanto skribe la alvokon.

Se la kvin kondicxoj estas plenumitaj, la prezidanto en interkonsento kun la koncernaj dekano kaj fakarestro aux pro decido de la koncernaj fakar- kaj sekcikunsidoj alvoku la scienciston per oficiala kvinlingva alvokodokumento.

Se unu el la kvin kondicxoj ne estas plenumita, tamen ISKano, kies doktoreco estas agnoskita de AIS aux kiu jam estas adjunkto scienca, povas farigxi asociita docento
(1) por maksimume 3 jaroj, se la alvoko estas nepre dezirinda kaj interkonsentita inter la prezidanto la vicprezidanto kaj la koncernaj sekci- kaj fakarestro, aux
(2) por minimume 3 jaroj pro la apogaj decidoj de la koncernaj fakar- kaj sekcikunsidoj kaj de ankaux alia sekcio de la SciS aux de alia sektoro.

4.4 Asociita docento (ADoc.) rajtas nomigxi tiel aux simple ,,Adjunkto de AIS`` (AdAIS), aux ,,apartenanto de AIS`` (AISano) aux ,,docento de AIS``, sed ne ,,asociita membro de AIS`` (AMdAIS) aux ,,membro de AIS`` (MdAIS), se li ne estas tio en alia sekcio.

Artikolo 5: Plenrajtaj docentoj (PDoc.)

5.1 Plenrajtaj docentoj (PDoc.) estas efektivaj membroj de AIS kun la aparteneckategorio de asociitaj membroj (AMdAIS), kiuj havas
(1) cxiujn rajtojn de asociitaj docentoj (ADoc.) laux art 4.1, kaj krome
(2) la rajton elektigxi kiel fakarvicestro aux fakarestro,
(3) en siaj sekcikunsidoj vocxdonrajton senrestriktan,
(4) en la Gxenerala Asembleo vocxdonrajton senrestriktan,
(5) la senrestriktan rajton elektigxi en ekzamenkomitaton (inkluzive docentigxkomitaton) de AIS,
(6) la rajton elektigxi en la ekzamenoficon de AIS,
(7) la rajton apogi per tri vocxoj ateston donitan de kolego en la sama, de AIS agnoskita kleriginstitucio,
[IS 7.5]
(8) la rajton realigi en siaj sekcioj fakajn SUS-kursojn aux kunordigi lekciseriojn dum SUS kaj
[RD 7.1 (6)]
(9) la rajton aperigi sciencajn publikajxojn, de kiu li estas (kun)auxtoro kaj kiuj estas almenaux cx. duone en ILo, kun la indiko ,,Verkajxo el la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino``sen bezono de antauxa permespeto.

5.2 Plenrajtaj docentoj (PDoc.) havas pro la akcepto de ilia alvoko en cxi tiun rangon
(1) cxiujn devojn, kiujn havas laux art. 4.2 ankaux la asociitaj docentoj (ADoc.), kaj krome la jenajn devojn:
(2) lauxbezone disponigxi por la ofico de (vic)revizoro, fakar(vic)estro, membro de la ekzamenofico, trezoristo aux senata sekretario,
(3) realigi almenaux unufoje dum la kompleta dejxorperiodo de cxiu senato kurson de AIS dum aux ekster SUS aux kontribui en ILo al lekciserio dum SUS kaj
(4) doni por-okazan aux dauxran vocxdonlegitimilon al alia efektiva membro por la kazo de ne persona cxeesto en la Gxenerala Asembleo.
[ST 8]

5.3 Por farigxi plenrajta docento (PDoc.) ekzistas la jenaj 5 vojoj:
I. La alvokoto
(1) jam estas asociita docento dum minimume 1 jaro, kaj
(2) estas universitatnivela profesoro en rango pli alta ol la rango de tiea plenrajta (,,libera`` aux ,,privata``) docento aux de tiea gastprofesoro, kaj
(3) povas prezenti minimume unu sciencan publikajxon en ILo aux akiris cxe AIS (originale aux per adapta adopto) la doktorecon, kaj
(4) estas por alvoko skribe proponita al la prezidanto fare de plenrajta membro.
[EK 32]
II. La alvokoto
(1) jam havas minimume la rango de plenrajta (,,libera`` aux ,,privata``) docento en klerigejo agnoskita gxenerale (IS 7.4) aux pro kontrakto kun AIS (IS 7.6), kaj
(2) evidentigas suficxan fakan kompren- kaj esprimkapablon en ILo, kaj
(3) docentigxis cxe AIS laux la mallongigita proceduro pro invito de sekcio aux de la senato.
III. La alvokoto
(1) akiris cxe AIS (originale aux per adapta adopto) la habilitdoktorecon, kaj
(2) evidentigas suficxan fakan kompren- kaj esprimkapablon en ILo, kaj
(3) docentigxis cxe AIS laux la mallongigita proceduro.
[EK 33]
IV. La alvokoto
(1) estas adjunkto de AIS (AdAIS), kaj
(2) regas bone ILon en parola kaj skriba faka komunikado, kaj
(3) docentigxis cxe AIS laux la plena proceduro.
[EK 34]
V. La alvokoto
(1) akiris cxe AIS (originale aux per adapta adopto) la doktorecon, kaj
(2) evidentigas tre bonan fakan kompre- kaj esprimkapablon en ILo, kaj
(3) prezentas plurajn sciencajn publikajxojn (inter kiuj pli ol unu en ILo) kiujn sekcio per ,,kumuligo`` akceptas kiel ekvivalenton de docentigxdisertacio, kaj
(4) agxas minimume 50 jarojn.

Se la docentigkomitato gvidita de la koncerna (vic)dekano aux fakar(vic)estro aux (vic)direktoro de la ekzamenofico -- aux en ilia foresto: de la direktoro de la ekzamenofico aux de senatano -- estas konstatinta la kontentigan plenumitecon de cxiuj kondicxoj de almenaux unu el la kvin vojoj, tiam la prezidanto informas la senaton kaj alvokas la kolegon per oficiala kvinlingva alvokodokumento, se ne kontraux tio pli ol la duono de la senatanoj protestas. La alvoko okazu nur por limigita tempo, se tion rekomendas la docentigkomitato aux la senato, sed minimume por 3 kompletaj kalendaraj jaroj (finigxante la 31-an de decembro).

Se nur mankas la plenumiteco cxu de la kondicxo (1) cxu de la kondicxo (2) por unu el la kvar unuaj vojoj (I -- IV), meritplena auxtoro de (1) publikigita libro originale verkita en ILo aux de (2) science grava libro pri ILo publikigita en etna lingvo povas esti alvokita, se (1) li jam kontribuis al la akademia instruado dum SUS kaj se (2) la alvokon aprobas kaj la koncernaj fakarestro kaj dekano, kaj la plejmulto de la senato.

5.4 Plenrajta docento (PDoc.) rajtas nomigxi tiel aux simple ,,docento de AIS`` aux ,,asociita membro de AIS`` (AMdAIS) aux ,,apartenanto de AIS`` (AISano), sed ne ,,profesoro de AIS`` aux ,,membro de AIS`` (MdAIS).

Artikolo 6: Asociitaj profesoroj (AProf.)

6.1 Asociitaj profesoroj (AProf.) estas efektivaj membroj de AIS kun la aparteneckategorio de asociitaj membroj (AMdAIS), kiuj havas
(1) cxiun rajtojn de la plenrajtaj docentoj (PDoc.) laux art 5.1, kaj krome
(2) la rajton elektigxi kiel vicdekano,
(3) la rajton apogi per kvar vocxoj ateston donitan de kolego en la sama, de AIS agnoskita kleriginstitutcio.
[IS 7.5]

6.2 Asociitaj profesoroj (AProf.) havas pro la akcepto de ilia alvoko en cxi tiun rangon
(1) cxiujn devojn, kiujn havas laux art 5.2 ankaux la plenrajtaj docentoj (PDoc.), kaj krome nur la jenajn devojn:
(2) lauxbezone disponigxi por la ofico de vicdekano,
(3) informadi siajn studentojn pri la ebloj akiri atestojn kaj farigxi kandidatoj de AIS,
(4) realigi dum sia unua SUS-partopreno post la alvoko aux rangoplialtigo -- aux plej malfrue 3 jarojn poste dum SUS -- sian debutprelegon en ILo.

6.3 Por farigxi asociita profesoro (AProf.) la jenaj kondicxoj devas esti plenumitaj:
(1) La alvokto estas (aux dum minimume tri jaroj estis) aux (a) profesoro (kvankam eble ne orda, t.e. katedra profesoro) de sxtata universitato aux de nesxtata universitato gxenerale agnoskita kiel egalnivela, kaj tio en rango pli alta ol tiu de tie plenrajta (,,libra`` aux ,,privata``) docento aux tiea tempe limigita gastprofesoro, aux (b) profesoro de nesxtata universitato sed jam oficiale lekciinta ankaux en sxtata (aux gxenerale agnoskita kiel egalnivela nesxtata) universitato, aux (c) membro de nacia scienca akademio, aux (d) scienca direktoro de esplora aux evoluiga instituto kun laborkapacito de almenaux tri sciencistoj.
(2) La alvokoto (a) povas prezenti almenaux tri sciencajn publikajxojn en lingvoj aliaj ol la propra etna lingvo, el inter kiuj minimume unu en ILo, aux (b) jam agxas minimume 60 jarojn kaj evidentigas bonan fakan kompren- kaj esprimkapablon en ILo.
(3) La alvokoto (a) estas ISKano jam dum pli ol 12 monatoj aux (b) akiris cxe AIS orginale aux per adapta adopto la habitildoktorecon aux (c) la alvokoto estas subtena membro kaj dumviva membro de ISK.
(4) La alvokoto regas ILon suficxe por partopreni en la diskutojn de la Gxenerala Asembleo.
(5) La alvokoto estas por alvoko skribe proponita al la koncerna dekano fare de plenrajta membro, kiu reliefigas la alvokoindecon.

Kiam la fakarestro aux dekano aux la prezidanto estas konstatinta la plenumitecon de cxiuj kvin kondicxoj okazu vocxdono pri la alvoko en la koncernaj fakarkunsido kaj sekcikunsido kaj en la senato. Se en cxiuj tri organoj la propono estas aprobita, la prezidanto alvoku la kolegon per oficiala kvinlingva alvokodokumento.

Ecx se unu el la kvin kondicxoj ne estas plenumita, la prezidanto rajtas (kaj devas pro decido de la fakarkunsido kaj de la sekcikunsido) kun aprobo de senato nomumi asociita profesoro (AProf.) plenrajtan docenton (PDoc.), kun tre bona esprimkapablo en ILo
(1) post kiam estas aperintaj de li minimume du sciencaj publikajxoj en ILo kaj minimume unu en alia lingvo ol la propra etna, kaj post kiam li almenaux trifoje estas kontribuinta en ILo al scienca SUS-programo, i.a. per almenaux unu kurso, aux
(2) post kiam estas aperinta de li scienca libro originale verkita en ILo kaj post kiam li estis realiginta almenaux unu kurson kadre de SUS-programo, aux
(3) post kiam li jam estas plenuminta dum du kompletaj, sinsekvaj dejxorperiodoj de senato siajn devojn kiel plenrajta docento de AIS, aux
(4) post kiam li estas kompletiginta sian sepdekan vivjaron kaj plenuminta gxis nun siajn devojn kiel plenrajta docento, aux
(5) post kiam li estas pruvinta ke li plenumas la kvar unuajn el la kvin kondicxoj (kazo de kandidatigxo anstataux proponiteco).

6.4 Asociita profesoro (AProf.) rajtas nomigxi tiel aux simple ,,profesoro (de AIS)`` aux ,,efektiva membro de AIS`` aux ,,asociita membro de AIS`` (AMdAIS) aux ,,docento de AIS`` aux ,,apartenanto de AIS`` (AISano), sed ne ,,membro de AIS`` (MdAIS).

Artikolo 7: Ordaj profesoroj (OProf.) kaj plenrajtaj membroj de AIS (MdAIS)

7.1 Ordaj profesoroj (OProf.) estas efektivaj membroj de AIS kun la aparteneckategorio de plenrajtaj membroj (MdAIS). Ili havas
(1) cxiujn rajtojn de asociitaj profesoroj (AProf.) laux art. 6.1, kaj krome:
(2) la rajton elektigxi kiel dekano,
(3) la rajton elektigxi kiel senatano,
(4) la rajton cxeesti la senatkunsidojn kaj la parolrajton tie,
(5) la rajton apogi per kvin vocxoj ateston donitan de kolego en la sama, de AIS agnoskita kleriginstitucio,
[IS 7.5]
(6) la rajton proponi la alvokon de novaj docentoj (inkluzive profesorojn).

7.2 Ordaj profesoroj havas pro la akcepto de ilia alvoko en cxi tiun rangon kaj en la aparteneckategorion de plenrajta membro (MdAIS)
(1) cxiujn devojn, kiujn laux art. 6.2 havas ankaux la asociitaj profesoroj (AProf), kaj la devojn
(2) lauxbezone disponigxi por la ofico de dekano, vicsenatano, senatano, vicprezidanto aux prezidanto,
(3) instigi siajn kolegojn en siaj naciaj akademioj, universitatoj kaj esplorcentroj kaj cxi tiujn instituciojn mem al kunlaboro kun AIS, prepari kontaktojn inter aliaj tiaj institucioj kaj AIS en akordo kun la plenrajtaj membroj en la sama lando, aux same prepari kontaktojn de AIS al registaraj instancoj tieaj, -- kaj lauxbezone farigxi peranto aux reprezentanto de la prezidanto de AIS vid-al-vide la tiulandajn sciencajn institucioj kaj registarajn instancojn ankaux cele akiron de agnosko kaj apogo de la celoj kaj de la laborado de AIS.

7.3 Por farigxi orda profesoro (OProf.) la jenaj kondicxoj devas esti plenumitaj:
(1) La alvokto estas aux estis (a) universitatnivela profesoro, kiu atingis en sxtata universitato aux en alia scienca institucio gxenerale agnoskita kiel samnivela la plej altan formalan nivelon (t.e. la nivelo de la -- en kelkaj landoj t.n. -- ,,katedraj`` aux ,,ordaj`` profesoroj aux de scienca direktoro de granda [minimume 10 sciencajn dungitojn ampleksa] esplor- aux evoluiginstituto), aux (b) li estas minimume samranga membro de nacia scienca akademio.
(2) La alvokoto (a) grave kontribuis jam antaux la ekvalido de cxi tiu regularo al la komenca scienca laboro de AIS (ekzemple per faka kurso dum SUS), aux (b) povas prezenti almenaux tri sciencajn publikajxojn siajn en ILo, aux (c) jam agxas minimume 70 jarojn kaj pruvis suficxan komuikadkapablon en ILo por partpreni en la decidprocezoj de AIS.
(3) La alvokoto (a) estas ISKano jam pli ol 24 monatojn, aux (b) asociita membro jam minimume 12 monatojn, aux (c) akiris cxe AIS orignale aux per adapta adopto la habilitdoktorecon.
(4) La alvokoto bone regas ILon kaj skribe kaj parole.
(5) La alvokoto estas por alvoko skribe proponita al la prezidanto fare de plenrajta membro, kiu reliefigu la alvokindecon.

Kiam la fakarestro aux la dekano aux la prezidanto estas konstatinta la plenumitecon de cxiuj kvin kondicxoj okazu vocxdono pri la alvoko en la senato, en la sekcikunsido kaj en la fakarkunsido. Se la senato aprobas la proponon, la prezidanto alvoku la kolegon per oficiala, kvinlingva alvokodokumento, se ne (a) la sekcikunsido estis kvoruma kaj rifuzis per pli ol la duono de la vocxoj, aux (b) la fakarkunsido estis kvoruma kaj per pli ol du trionoj de la vocxoj kontrauxis. Se okazis tia rifuzo fare de la fakar- aux sekcikunsido, la alvoko estu prokrastata.

Ecx se unu el la kvin kondicxoj ne estas plenumita, la prezidanto rajtas (kaj devas pro decido de la kvoruma fakarkunsido aux de la kvoruma sekcikunsido) kun aprobo de la senato nomumi orda profesoro (OProf.) asociitan profesoron (AProf.) kun bona esprimkapablo en ILo
(1) post kiam estas aperinta de li minimume dek sciencaj publikajxoj el inter kiuj minimume unu libroforme kaj en ILo, kaj post kiam li almenaux trifoje estis kontribuinta per faka kurso aux kunordigo de lekciserio al SUS-programo, aux
(2) post kiam li jam estas plenuminta dum kvin kompletaj sinsekvaj dejxorperiodoj de senato siajn devojn kiel asociita membro, aux
(3) post kiam li estas kompletiginta sian sepdekkvinan vivjaron kaj plenuminta gxis nun siajn devojn kiel asociita profesoro, aux
(4) post kiam li estas pruvinta ke li plenumas la kvar unuajn el la kvin kondicxoj plenumendaj por alvoko (kazo de kandidatigxo anstataux proponiteco).

7.4 Orda profesoro (OProf.) rajtas nomigxi tiel aux ,,(plenrajta) membro de AIS (MdAIS)`` aux simple ,,profesoro`` aux ,,docento`` aux ,,apartenanto de AIS`` (AISano).

Artikolo 8: Eksterordaj profesoroj (EProf.)

8.1 Eksterordaj profesoroj (EProf.) estas sciencistoj de AIS, kiuj ricevis por difinita tempo kun specialaj taskoj loke kaj tempe limigitaj cxi tiun roltitolon ekster la ordo starigita per la artikoloj 1-7 de cxi tiu regularo, cxu
(1) aldone al siaj gxisnunaj rangotitoloj (t.e. ne perdinte ilin), cxu
(2) kune kun alvoko kiel (a) adjunkto (AdAIS) aux kiel (b) asociita membro (AMdAIS) aux (c) kun aligo al ISK sed sen atribuo de aparteneco al la Scienca Sektoro de AIS.

Povas esti alvokata kiel eksterorda profesoro de AIS nur
(1) civitano de la Respubliko de San Marino laux art. 6 de la Statuto, aux
(2) gvidanto de klerigejo de AIS regule okaziganta en ties sidejo kursojn laux IS 7.2 kaj 7.6.

8.2 Civitano de la Respubiko San Marino povas cele pliefikigon de la tiea laboro de AIS esti alvokata kiel eksterorda profesoro se li
(1) plenumas la kondicxojn por farigxi ISKano kaj
(2) povas prezenti almenaux unu sciencan publikajxon sian.

La alvoko okazas post aprobo de la senato pro propono de la estraro de la Subtena Sektoro aux de la koncernaj dekano kaj fakarestro.

La alvoko okazu por minimume 3 kompletaj kalendaraj jaroj.

8.3 Kie AIS posedas propran institucion por universitatnivela instruado ties gvidanto kaj maksimume du aliaj plenumantoj de tieaj gvidaj taskoj havas post aprobo fare de la senato dum ilia tiea dejxortempo la roltitolon de eksterorda profesoro de AIS -- eventuale aldone al siaj gxisnunaj rangotitoloj cxe AIS.

8.4 Eksterorda profesoro (EProf.) rajtas nomigxi tiel aux simple ,,profesoro`` dum la tempo por kiu li ricevis cxi tiun roltitolon, kiu ne estas rangotitolo en la senco de artikoloj 6 kaj 21.4 de la statutapendico.

Artikolo 9: Kazoj de neplenumo de devoj

9.1 En la kazo de malsano aux de alia nepra malhelpo de la plenumo de la devoj ligitaj al aparteneckategorio, rangotitolo aux roltitolo, la koncernato klopodu bontempe informi pri tio, por ke la neplenumo ne estu laux art. 21 de la statuto konsidrenda kiel ,,ago, kiu serioze gxenas la ekvilibron kaj ordon de la akademio``. La preskribo de statutapendicero 21.2 cxiukaze validas.

9.2 Kun la escepto de la kontribuo de la simbola kotizo kaj de la por-okaza aux dauxra vocxdonlegitimo la devoj de plernrajta membro (MdAIS) estas konsiderendaj kiel moralaj devoj, ne kiel ,,kontribuoj regule petitaj`` (ST 21), tiel ke kaze de neplenumo okazu nur kolega admono, ne sankcio. Tamen necesas almenaux bontempa senkulpigxo pro antauxvidata neplenumo de devo; alikaze temus pri ,,ago kiu serioze gxenas la ekvilibron kaj ordon de la akademio``.

9.3 Ekde la fino de sia 80a vivjaro (aux lauxpete kaj kun aprobo de la senato pli frue pro dauxra malsano aux alia dauxra malhelpo) adjunkto aux efektiva membro estas liberigita de siaj devoj kun la escepto de la kontribuo de la simbola kotizo kaj de la por-okaza aux dauxra vocxdonlegitimo. Li tamen konservas siajn gxisnunajn rajtojn. La libervola dauxrigo (aux rekomenco) de la plenumo de la gxisnunaj devoj (kiuj nun ecx ne plu estas moralaj devoj) estas aparte lauxdinda.

9.4 Taskoj (precipe roloj) ecx nur libervole transprenitaj estas plenumendaj. Cxirilata malfidindeco ,,serioze gxenas la ekvilibron kaj ordon de la akademio`` kaj kondukas al sankcioj laux art. 21 de la statuto, se mankas konvinke senkulpiga argumento.
[ST 21, AS 21]

Artikolo 10: Ekfunkciigaj preskriboj

10.1 Cxiu ISKano akceptas, ke en la Registro de la internacilingvaj sciencistoj konataj al AIS (Internacia Sciencista Dokumentaro) aperas liaj nomo, adreso, sciencistaj gradoj agnoskitaj de AIS, rango- kaj rolotitoloj cxe AIS kaj la aparteneckategorio, kaj krome tiuj informeroj petitaj kaj donitaj per la pripersona informilo, kies publikigon li ne malpermesis.

10.2 Por la dosiero pri alvokota adjunkto AIS anticipe postulu krom la pripersonan informilon
(1) biografion en oficiala lingvo de AIS,
(2) ateston de la plej alta scienca grado (aux eventuale de la plej alta universitata rango) akirita,
(3) ian dokumenton pri almenaux komprenkapablo de ILo (ekz. scienca publikajxo en ILo, atesto pri koncerna ekzamensukceso, aux atesto fare de docento de AIS),
(4) liston de sciencaj publikajxoj enhavantan almenaux tiujn, kiuj estas originale verkitaj en ILo, tradukitaj en ILon aux havas resumon en ILo, kaj la plej gravajn aliajn publikajxojn en aliaj oficialaj lingvoj de AIS; al titoloj de gravaj publikajxoj en lingvoj ne oficialaj cxe AIS estu lauxeble aldonita traduko de la titolo en ILon.

10.3 Por la dosiero pri alvokota efektiva membro AIS anticipe postulu krom la erojn postulendajn ankaux de adjunktoj
(1) kopion de alvokodokumento al universitatnivela klerigejo aux al nacia akademio aux certigo de la koncerna institucio pri la tiea rango,
(2) la nomojn kaj adresojn de du (plenrajtaj) membroj de nacia akademio aux de AIS aux de plenrajtaj (katedraj, ordaj) universitataj profesoroj, kiuj lauxbezone asertus la alvokoindecon.

10.4 Cxiu ISKano informu utiltempe la prezidantan sekretariejon de AIS pri eventuale necesaj aktualigoj de sia dosiero.


La aktuala formo de la regularo pri rajtoj, devoj kaj alvoko de sciencistoj estas konforme al AS 1.3 aprobita de la Senato 1995-08-29 / 1694 pfR kaj ratifikita de la GxA 1995-09-02 / 1694 pfR.

La prezidanto: OProf. Dr.habil. Helmar Frank