Gvidlinioj por publikigo de sciencaj artikoloj

Konsiloj por sciencfakaj studentoj.

Reinhard Fössmeier, AIS San-Marino.

1 Enkonduko

Universitatoj kutime instruas al siaj studentoj fakan scion, sed malmulte helpas por lerni, kiamaniere sciencisto fake verkas kaj publikigas. Tamen en scienco validas la principo "Publikigu aux pereu", kaj la reputacio de sciencisto estas jugxata plejparte laux la listo de liaj publikajxoj. Cxar la publikigo de valoraj sciencaj rezultoj ja ne fiasku pro organizaj problemoj, jen kelkaj bazaj konsiloj.

2 Specoj de publikajxoj

Necesas distingi inter jenaj specoj de publikajxoj: Por la tri menciitaj specoj de artikoloj ekzistas apartaj fakaj revuoj. Ili havas malsamajn kutimojn kaj regulojn pri la traktado de proponata materialo: En la internacia lingvo Esperanto ne ekzistas veraj faksciencaj revuoj. Pri multaj fakoj, tiaj revuoj ekzistas preskaux nur en la angla lingvo, aux en plurlingva formo, kie la angla ludas gravan rolon. La konata "Scienca Revuo" estas multfaka, tamen parto de la artikoloj estas sciencnivelaj, aliaj popularsciencaj.

2.1 Sciencaj revuoj

2.1.1 La egalula jugxado

Sciencaj revuoj aplikas "egalulan jugxadon" de artikoloj; tio signifas, ke samfakaj kolegoj de la auxtoro ekspertizas pri la tauxgeco kaj publikigindeco. Tia ekspertizado okazas duon-anonime: la jugxanto scias la auxtoron, sed ne inverse. Jugxado estas senpaga; oni atendas de cxiu serioza sciencisto la pretecon fari gxin. Cetere tiel li/sxi kiel unua ekscias pri novaj artikoloj.

La jugxado de artikoloj estas kriterio por la seriozeco de scienca revuo. Artikolo en revuo, kies materialon jugxas nur la redaktistaro, ne multe kontribuas al la scienca reputacio de la auxtoro, povas tamen kontribui al lia teknikista, pedagogia aux alispeca reputacio.

Pro la altgrada specialeco de fakaj artikoloj, ofte la aro de eblaj ekspertizantoj ne estas granda, kaj longaj posxtaj vojoj prokrastas la procezon. Krome multaj sciencistoj instruas en universitatoj kaj povas okupigxi pri ekspertizado nur en la senprelegaj tempoj. Tial la publikigo de artikolo povas dauxri multajn monatojn.

Artikolo kutime estas ekspertizata de pluraj, almenaux du sciencistoj (kiuj ne scias unu pri la alia). Tial revuoj kutime postulas, ke oni sendu la artikolon en pluraj ekzempleroj.

2.1.2 Formalaj reguloj

Cxiuj sciencaj revuoj havas "regulojn por auxtoroj", kiuj preskribas kiel verki kaj kiel sendi proponatajn artikolojn. Tiuj reguloj de tempo al tempo aperas sur elstara loko, ofte sur la interna kovrilo.

Kelkaj reguloj koncernas la eksteran formon, ekzemple la paperformaton. Ofte oni postulas, ke artikolo estu tajpita kun largxaj interspacoj inter la linioj, kaj ke specialaj skriboformo, kiaj kursivaj, grasaj, aux grekaj literoj, estu kolore markitaj. Cxar multaj auxtoroj nun kompostas siajn verkojn per komputila sistemo, kie la signoj estas klare distingeblaj, tiaj reguloj nun farigxas malpli gravaj kaj malpli striktaj. Kelkaj revuoj bonvenigas aldonon de diskedo kun la artikolo en masxine legebla formo, aux ecx disponigas komputildosierojn kun formala kadro (ofte LaTeX-a), en kiun la auxtoro tajpu sian artikolon en prespreta formo.

Kiel jam menciite, pro la egalula jugxado gxenerale necesas sendi plurajn ekzemplerojn. Tio povas esti kosta, se necesas aerposxta sendado transoceana; ofte la afranko kostas multe pli ol la kopiado. Necesas averti, ke kun la publikigo de scienca artikolo ligigxas certaj kostoj, kiuj povas esti gravaj por auxtoroj ekster la ricxaj landoj.

La plej multaj revuoj postulas subskribitan certigon, ke la artikolo ne estas samtempe proponata al alia revuo, kaj cedon de certaj rajtoj, ekzemple por denova publikigo aux por tradukado. Tiuj aferoj povas dependi de la aperlando de la revuo kaj de la logxlando de la auxtoro.

2.1.3 La enhavo

Gxenerale utilas, antaux la verkado bone studi aliajn artikolojn en la celata revuo, por familiarigxi kun ilia formo. Rilate la strukturon oni imitu la tiean prezentadon de cxapitroj, bildoj, tabeloj, teoremoj kaj bibliografiaj indikoj.

En multaj fakoj la uzo de fotoj ne estas dezirata, cxar kosta kaj ofte ne vere kontribuanta ion utilan. Koloraj fotoj aperas nur, kie temas pri prezentado de iu naturfenomeno, kia geologia, geografia, astronomia aux biologia eltrovajxo. Bildoj (grafikajxoj) estu nigraj-blankaj, tre klaraj kaj prespretaj.

Pri la bibliografio eblas aldoni, ke kelkaj revuoj permesas en gxi nur la verkojn eksplicite cititajn en la artikolo. Ofte ili tamen permesas kroman sekcion titolatan "Plua legado", en kiu aperu verkoj rilataj al la temo, de la sama auxtoro aux de aliaj.

La gxusta citado de rezultoj transprenitaj estas ne nur afero de sciencista etiko, sed ankaux montras sciencan kompetentecon. Forlaso de iu fonto-indiko aux ecx mencio de iu fakto kiel propra atingajxo montras al kompetenta leganto, ke la auxtoro ne bone konas la fakan literaturon kaj ne klopodis eltrovi la gxustan fonto-lokon. Kutime oni evitu en scienca artikolo formulojn kia "Kiel bone sciate...", sed trovu referencverkon kaj citu gxin.

Se oni citas alies citajxon kaj ne sukcesas trovi la originalan (eble tre malnovan) verkon, oni menciu "citata laux ...". Tio sxparas al estontaj sciencistoj la detektivan laboron eltrovi, kiu citis kies malgxustajn citajxojn.

2.1.4 Kunaj auxtoroj

Ofte pluraj auxtoroj kune aperigas publikajxon. Tio povas havi plurajn kauxzojn: Se la auxtoroj iom samgrade kontribuis al la verko, iliaj nomoj cxiam aperu en alfabeta sinsekvo, sendepende de agxo, profesia posteno aux konateco. En landoj kun "familiaj" nomoj pri la sinsekvo decidas tiu nomo, ne la persona. En aliaj landoj necesas alia decido.

Nur se granda esploristaro laboras sub iu klara gvidanto, povas aperi ties nomo kiel unua, sekvata de la aliaj. Foje okazas, ke tia grupo alprenas grupan pseuxdonimon.

La fakto, ke artikolon oni aperigis kune kun aliaj auxtoroj, nenial malpliigas la gajnon de reputacio. Ekzistas famegaj sciencistoj, kiu ofte havas kunauxtorojn. (Matematikistoj sxercas pri la Hungaro Erdös Pal, kiu havas tiom da kunauxtoroj, ke al cxiu matematikisto oni atribuas personan "Erdös-nombron": Gxi estas la longeco de la plej mallonga cxeno de kunauxtorecoj, kiu lin ligas al Erdös; formale: la minumumo de la Erdös-nombroj de cxiuj liaj kunauxtoroj, plus unu, donante la nombron 0 al Erdös mem.)

2.2 Teknikaj revuoj

Teknikaj revuoj direktigxas al praktikuloj kaj okupigxas pri ties cxiutagaj laboro kaj problemoj. Ili prezentas teknikajn novajxojn aux solvojn. Grava parto estas reklamo de novaj produktoj. Estas kutima afero, ke firmao aperigas en revuo pagitan anoncon kaj kompense rajtas krome publikigi teknikan artikolon pri la reklamata artiklo por doni la impreson de pli objektiva informo ol la reklam-anonco.

Tamen teknikaj revuoj volonte akceptas ankaux artikolojn de unuopuloj, kiuj ne reklamas en la revuo, se ili prezentas ion utilan por la legantaro. Nelaste pro tiaj artikoloj la legantoj ja acxetas la revuon kaj tiel ankaux la reklamon. Kaj pro la reklamo la revuoj povas pagi al la auxtoroj. En iuj landoj, kutima honorario estas kelkhora gxis unutaga salajro por unu artikola pagxo.

Teknika artikolo ne nepre havas bibliografion. Se gxi havas, gxi enhavu verkojn por pliklerigxo pri la temo.

2.3 Popularsciencaj revuoj

Kvankam popularsciencaj artikoloj ne prezentas novajn esplorrezultojn, iliaj auxtoroj estas ofte tre kompetentaj fakuloj, kiuj krom detala faka scio posedas la kapablon, prezenti la faktojn al gxenerale, sed ne fake klera publiko. Bona popularscienca artikolo rilatigas la scion al alibrancxaj scieroj kaj povas atentigi pri sociaj konsekvencoj kaj efikoj.

Verkanto de popularscienca artikolo memoru, ke lian verkon oni ne legos pro profesia intereso, sed plejparte en libera tempo. Tial li klopodu prezenti la faktojn en interesa, flua kaj eble iom distra formo.

Popularscienca artikolo havu bibliografion, kiu nepre referencu al la gxenerale rekonataj sciencaj verkoj pri la temo kaj povas referenci al aliaj popularsciencaj verkoj similtemaj.

3 Sciencaj kongresoj kaj konferencoj

Kongresoj kun sciencaj aux teknikaj prelegoj ofte eldonas "kongresajn aktojn" kun la enhavo de la prelegoj. La akcepto de prelego (kiu okazas laux simila jugxado kiel cxe artikoloj) signifas ankaux la akcepton en la aktan volumon. Tial necesas prezenti la proponon de kongresa prelego en simila formo kiel proponon de artikolo. Ofte tamen eblas fari korektojn en la artikolo post la prelego, kiu ja povas alporti valorajn komentojn el la auskultantaro.

Kutime ne necesas alpagi por la aperigo de artikolo en kongresaktoj.


Stato: 1996-08-24
A auxtoro: Reinhard Fössmeier