AIS en la Kongresa Kuriero de la 81a UK de UEA

Pro la paralela okazo de SUS 16 kaj la 81 Universala Kongreso de UEA, AIS San-Marino estis ofta temo en la Kongresa Kuriero, la "Pragaj Sonoriloj":
Pragaj Sonoriloj n-ro 4:
Teorio de lingvaj ludoj -- cxu mi lernu Esperanton?
Kompleta kurso de la Nobelpremiito Prof. Reinhard Selten pri la temo okazos kadre de la 16-a studadsesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS) merkrede, la 24-an de julio, en hotelo Forum (tuj apud la kongresejo), je la 9-a horo, komencante per la solena inauxguro de la AIS-studadsesio. Post la prelego Prof. Selten subskribados sian libron pri la temo: Teorio de lingvaj ludoj -- cxu mi lernu Esperanton?
Pragaj Sonoriloj n-ro 5:
Prof. Reinhard Selten prelegas pri ludoteorio
AIS invitas al la 16-a SUS

Dimancxe okazis la unua parto de la universitata kurso de la Nobel-premiito Prof. Dr. Reinhard SELTEN, per kiu ankaux komencigxis la IKU. Tiu kurso de la mondkonata rekonita sciencisto pri ekonomio dauxrigxos merkrede (la 24-an de julio) en la Hotelo Forum (tuj apud la kongresejo) ekde la 10-a horo -- kadre de la 16-a Sanmaarineca Univesitata Studadsesio (SUS) de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS).

Malgraux ke temas pri SUS-arangxo, cxiu kongresano (kun propra UK-insigno) rajtas gxin partopreni sen aligxo al SUS kaj sen enskribigxo al la kurso.

De profesoro Selten aperis ankaux esperantlingva libro pri ludoteorio "Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj", en kiu estas science pritraktita laux ekonomiaj vidpunktoj la demando, cxu valoras lerni Esperanton. Cxiu, kiu sxatus havi en gxi auxtografon de la auxtoro, venu merkrede je la 11-a horo (gxis 11.45), kie dum pauxzo inter siaj lecionoj li subskribos sian libron. Kiu gxis nun ne sukcesis ricevis gxin, havas sxanxcon ankoraux bontempe acxeti gxin dum la merkreda tago kaj poste dum la tuta SUS-semajno (gxis la 30-a de julio).

La dumkongresan studadsesion rajtas partopreni cxiu (kun atestoj pri partopreno, cxe kursekzameno), kiu regule aligxas, ekzempleantaux aux post la solena malfermo de SUS okazonta ankaux merkrede (24-a de julio) en la hotelo Forum je la 9-a horo. Gastoj, kiuj volas nur informigxi aux havigi al si la programon de SUS, estas bonvenaj. Pli detalajn informojn vi povas ricevi de la senata sekretario Joanna Lewoc.


Pragaj Sonoriloj n-ro 7:
AIS transdonas Premion "Germain Pirlot"
Kadre de la inauxguro de SUS 16, kiu merkrede je la 9-a okazas en Hotelo Forum, AIS transdonas la Premion "Germain Pirlot" por la jaro 1995. La premio iras al la sciencistoj Reinhard Selten kaj Jonathan Pool pro ilia verko "Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj -- cxu mi lernu Esperanton?"

La Premio Pirlot estas cxiujare aljugxata al scienca verko, kiu almenaux duone estas en Esperanto. En 1996 la premion ricevis la Ukraina medicinisto I. Galajcxuk pro la kongresvolumo "10-a Internacia Medicina Esperanto-Konferenco" redaktita de li.


Pragaj Sonoriloj n-ro 8:

Reinhard Selten - Jonathan Pool

Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj. Cxu mi lernu Esperanton?
La 148-pagxa libro, kiun merkrede prof. Selten auxtografis dum sia prelego pri ludoteorio en hotelo Forum, aplikas lian faman teorion, honoritan per Nobel-premio, al nia internacia lingvo. Vi eble miros, kial oni tiel aprezas teorion pri iaj ludoj? Fakte en cxiu ludo oni devas elekti el pluraj ebloj kaj decidigxi pri unu, same kiel ekzemple en ekonomio kaj en aliaj fakoj. Kiu lerna sfari gxustajn decidojn en ludoj, scios same sagxe decidadi ankaux en la praktika vivo.

La libro originale verkita en la Internacia Lingvo (ILo) direktigxas al movadanoj de tiu cxi lingvo kaj en facile komprenebla maniero klarigas la bazajn principojn de la lingvoluda teorio. Prezentante sian opinion, ke por studi decidojn la plej evidente konsiderinda teorio estas la teorio de decidoj, kaj precize gxia speciala brancxo, traktanta plurpersonajn decidojn, nome: ludteorio, la auxtoroj (ankaux Jonathan Pool estas profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino) gvidas la leganton tra gxia analizo kun aktuala ekzemplo de unu el gxiaj aplikeblecoj: la Internacia Lingvo de D-ro Esperanto. Ili tiel helpas trovi respondon al la demandoj: "Kial cxiu nedenaska esperantisto iam decidis lerni Esperanton?" Konkludoj -- tiel sugestas la subtitolo -- estas do ankaux utiligindaj por la organizita esperantistaro, al kiu ne povas esti malhavebla tiu baza verko, liganta la lingvon uzatan de ili kun gxia scienca pritrakto.


Pragaj Sonoriloj n-ro 9:
Kurso pri ludo-teorio de profesoro Selten
Sesdeko da kongresanoj hieraux, anstataux gxui la kongresajn ekskursojn, kunvenis por klerigxi per la prelego de nobelpremiulo pri ekonomiko: Dauxrige al sia IKU-prelego kaj kadre de la studkonferenco de AIS, profesoro Reinhard Selten prezentis ok-horan kurson pri la temo "ludoteorio". Pro la fermita kongresejo, AIS tiucele luis la salonon "Marso" en la konferenccentro "Galaksio" en hotelo Forum.

Cxirkaux dekono de la interesuloj ecx restis por submetigxi al skriba ekzameneto pri la enhavo de la kurso, cele al akiro de atesto de AIS, kiu validas kiel studunuo por pliaj studoj cxe AIS.

AIS, kiu kunlabore kun la Internacia Kongresa Universitato proponas ankaux aliajn kursojn kaj prelegojn, morgaux je la 9-a horo kunvenos en salono Bácskai por sia Akademia Forumo, kiu cxiufoje traktas temon gravan por la akademia laboro aux por scienco gxenerale. Cxi-foje la temo estos eblaj adaptoj aux aldonoj en la strukturo de AIS. La forumon gvidos OProf. Tyburcjusz Tyblewski.

SUS 16, la 16-a studkonferenco de AIS, dauxros ankaux post la fino de UK gxis merkredo, la 31-a de julio. Kursoj kaj prelegoj okazos en ejoj de la pedagogia fakultato de la Karla Universitato, en strato Rettigove 4, atingebla de la metroa stacio Národní Trida.