Prof. Selten

Aŭgusto 2016

AIS funebras pri OProf. dr. Reinhard Selten

Je la 23-a de aŭgusto 2016 forpasis OProf. dr. Reinhard Selten, plenrajta membro, honora senatano kaj subtenanto de AIS San-Marino.

Prof. Selten ne nur publikigis science en Esperanto, sed ankaŭ kontribuis al la instruado de AIS, ekzemple per kurso pri ludoteorio dum SUS 16 en 1996 (Prago, CZ).

Prof. Selten estis la unua germana sciencisto, kiu ricevis la Nobel-memoran premion pri ekonomiko (en 1994, kune kun John Harsanyi kaj John Nash).

AIS funebras pri elstara sciencisto, sed ankaŭ pri fidela kaj valora membro kaj kunlaboranto.