Prof. Sachs

Novembro 2013

AIS funebras pri OProf. dr. Rüdiger Sachs

Je la 21-a de novembro 2013 forpasis OProf. dr. Rüdiger Sachs, plenrajta membro, subtenanto kaj eksa senatano kaj dekano de AIS San-Marino.

Prof. Sachs estis ne nur aktiva kaj sukcesa sciencisto, sed ankaŭ ĉiama subtenanto de AIS; prave OProf. Minnaja en sia nekrologo nomas lin "unu el la kolonoj de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS)", en kiu li kunlaboris ekde la komenco en 1983.

AIS funebras pri fidela kaj valora membro kaj kunlaboranto.