Dr. Helmut Angstl

Februaro 2013

AIS funebras pri OProf. Dr. Helmut Angstl

Je la 14-a de januaro 2013 en Erlangen (DE) forpasis OProf. Dr. Helmut Angstl, plenrajta membro, dumviva subtenanto kaj eksa vicsenatano kaj dekano de AIS San-Marino.

Angstl ekde ĝia komenco laboris en kaj por AIS, partoprenante la unuajn sep Sanmarinajn Universitatajn Sesiojn (SUS 1–7). Origine laborinte pri informadiko en la Teknika Universitato Munkeno (DE), Angstl post sia emeritiĝo studis filozofion kaj doktoriĝis pri tiu fako. En 1999 AIS alvokis lin kiel plenrajtan membron. Angstl kontribuis kursojn al multaj AIS-studadsesioj kaj ankaŭ alimaniere subtenis la sciencan laboron.

AIS funebras pri fidela kaj valora kunlaboranto.