Junio 2012
La 10a-n de marto 2012 mortis Wim DE SMET, belga zoologo, plenrajta membro kaj orda profesoro de AIS.
De Smet estis iniciatinto kaj ĉefa motoro de la "Nova Biologia Nomenklaturo" (NBN). NBN celas normigi pere de Esperanto la nomsistemon de vivantaj estaĵoj, donante al ĉiuj specioj duvortan nomon mempriskriban (male al la nuna latinbaza sistemo kun tradiciaj nomoj ĉu geografiaj, ĉu fantaziaj, ĉu personaj de la malkovrinto aŭ ties protektanto kaj simile).