Gazetara komuniko, 1995-11-01

1000-a membro de la ISK de AIS


La 1-an de oktobro 1995, la Internacia Scienca Kolegio (ISK) de AIS San-Marino akceptis la 1000-an aligxon. La nova ISK-ano estas d-ro Winfried D. Parkinson el Auxstralio, kiu laboras en la kampo de geofiziko, do en la kvina, naturscienca sekcio de AIS. La ISK estas komunumo de internacilingvaj sciencistoj kaj formas la personen bazon por la laboro de AIS, kiu el ISK vokas siajn sciencajn membrojn kaj kunlaborantojn. Aligxpetojn al la ISK akceptas la Scienca Sekretariejo, Kleinenberger Weg 16 B, D-33100 Paderborn, Germanujo, kiu ankaux donas informojn. Interesuloj kun aliro al la Interreto povas trovi cxiujn informojn pri AIS cxe
http://www.uni-paderborn.de/extern/fb/2/AIS/ais.html