Artikolo en Heroldo de Esperanto, numero 3 (1966), 75a jarkolekto

AIS en Meksiko


La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino iras nun ankaux ekster Euxropon.

En Meksiko fondigxis landa asocio, kiu promesas iam farigxi plenrajta filio de AIS. Danke al la iniciato de prof. Feldmann-Gonzales jam okazis multe atentata preleg-serio en pluraj universitatoj, interalie en Mexicali, Celaya, Meksikurbo kaj Monterrey.

Ankaux en Europo cxi-jare okazos AIS-arangxoj: Du plenaj SUS-konferencoj komence de majo en Bydgoszcz (Pollando) kaj auxguste-septembre en San-Marino/Rimini ampleksos ne nur kursan, prelegan kaj kadran programojn, sed ankaux publikajn studfinajn ekzamenojn.

Dum la paska IJF (Internacia Junulara Festivalo) de Itala E-Junularo en Rimini (Italio) kaj dum la Berlina UK okazos stud-sesioj, kiuj proponas al la partoprenontoj aktualajn sciencajn informojn kaj iom da akademia etoso, sen iu kromkosto.


Tiu cxi artikolo bazigxas sur gazetara komuniko de la informofico de AIS.