AIS San-Marino
Gazetara komuniko, 1999-08-10

Alvoko enregistrigxi en ISD 2000-2003


Fine de la jaro 1999 aperos la 4-a eldono de la "Internacia Sciencista Dokumentaro (ISD)" -- la "Registro de la internacilingvaj sciencistoj konataj al Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino". Gxi enhavas -- kiel la antauxaj eldonoj -- la utilajn formalajn kaj grandparte kromajn biografiajn kaj bibliografiajn indikojn pri kaj fotojn de la sciencistoj, artistoj kaj (en plej vasta senco:) teknikistoj, kiuj aligxis almenaux kiel "liberaj" (de labordevoj) kolegianoj al la Akademio. Ankaux la subtenaj membroj kaj la landaj asocioj de AIS kun iliaj membroj trovigxas en ISD.

La 4-a (krom libroforme ankaux interrete alirebla) eldono estos relative vastskale diskonigata, cxar gxi estos kunigita kun la kompleta regularo de AIS kaj kun superrigardo pri la gxisnuna evoluo kaj celaro de la Akademio. Cxiuj, kiuj jam estis en antauxa eldono, sed kun sxangxindaj informeroj, aux kiuj perdis ial la kontakton al AIS, kaj cxiuj, kiuj intertempe estas al gxi aligitaj, estas petataj, informi (prefere retposxte: <reinhard.foessmeier @ ixos.de>) Senatanon OProf. Dr. habil. Reinhard Fössmeier (Rahel-Straus-Weg 19, DE-81637 Muenchen) lauxeble antaux la fino de la monato septembro, por certigi korektan mencion en la nova ISD.

AIS invitas cxiujn scienculojn (ne nur esploristojn kaj universitatnivelajn instruistojn sed ankaux studintojn, kiuj laboras praktike, aux jam pensiigxis) -- kaj same cxiujn profesiajn artistojn --, kiuj komprenas la Internacian Lingvon kaj ankoraux laux neniu kategorio apartenas al AIS, nun peti kaj senprokraste plenigi la "pripersonan informilon" kiel bazon de la eniro en ISD kaj de alvoko al AIS.

La "konkero de la fortikajxo Scienco" estas unu el la plej gravaj celoj de la Esperanto-Movado. AIS akiris agnoskon ne nur 1983 en San Marino sed pli malfrue ankaux en pluraj aliaj landoj de la mondo, ne lastavice kiel la ununura, internacia kaj internacilingva, universitatnivela klerigejo, kiu havigas surbaze de dulingva scienca laborajxo post sukcesa finekzameno sciencistan gradon kaj titolon. Cxiu esperantista sciencisto, kiu rifuzas, kunlabori kun AIS aux almenaux kiel libera kolegiano aparteni al gxi, estas vivanta argumento en la agado de tiuj, kiuj kontrauxstaras kontraux la plua kaj plia agnosko de la laboro de AIS, celante malhelpon de la enfiltrigxo de neuxtrala, planita lingvo en la sciencon!

AIS laboras sendepende de ajna sxtato, sekvante nur la intelektajn kaj moralajn principojn de scienca honesteco kaj fidindeco. Gxi tial ne ricevadas financan apogon de ajna politika flanko, sed gxi danke akceptas la materian apogon de siaj subtenaj membroj. Al cxi tiu Subtena Sektoro cxiu povas aligxi (jarkotizo: 65 euxroj). Ankaux la aktivaj kunlaborantoj de la Scienca, Arta kaj Teknika Soktoroj kontribuas finance per "simbola jarkotizo" (6,5 euxroj), kiun en specialaj kazoj transprenas fonduso tiucele kreita.

Plua informo pri AIS trovigxas en la interreto. Startpagxo: http://www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS/.

Prof.:Dr.habil. Helmar Frank, AIS-prezidanto