AIS San-Marino
Gazetara komuniko, 1998-10-18

Bavara AIS-konferenco kun granda sukceso


Gazetara komuniko de la inform-ofico de AIS San-Marino, 1998-10-18
Neatendeble grandnombra estis la partoprenantaro de la Unua Bavara Studadsesio de AIS San-Marino, samtempe la jubilea Deka Germana Studadsesio. Kunlabore kun la forst-scienca fakultato de la Universitato "Ludwig Maximilian" (LMU) Munkeno-Freising, AIS dum du semajnoj ofertis universitat-nivelajn kursojn en la lingvoj Esperanto, Pola kaj Germana. En tiuj kursoj partoprenis pli ol cent studentoj kaj sciencistoj, kiuj venis de la lokaj universitataj fakultatoj, sed ankaux de la AIS-klerigejo "Monda Turismo" en la Pola urbo Bydgoscsz kaj el la Silezia urbo Gliwice. Kelkaj kursoj estis tuj publikigitaj en la Interreto.

La konferenco komencigxis je la 5-a de oktobro per la unuaj kursoj. Vendrede, la 9-an de oktobro, en la urbodomo de Freising (norde de Munkeno) la partoprenantojn akceptis la cxef-urbestro Dieter Thalhammer, en cxeesto de la Pola konsulo. La oficiala inauxguro okazis nur dimancxe, fare de la organizantoj, prof. Reinhard Schopf de LMU, prof. Dietrich Quednau de AIS kaj prof. Alicja Lewanderska-Quednau. La Polaj gestudentoj honoris la organizantojn per solena polonezo. La koruso "Cantate Deo" el Gliwice kantis en la lingvoj Pola, Latina kaj Internacia; sciencistoj diverslandaj salutparolis kaj raportis pri la studadsituacio en siaj landoj. Post la inauxguro la universitatajn halojn ankoraux longe trasonis modernaj danc-ritmoj, cxar la studentoj eluzis la sxancon amuzigxi en ejo, kiu normale servas nur por seriozaj studoj.

Lunde okazis vizito de fama pregxejo el la proksima urbeto Haag kaj poste akcepto cxe ties urbestro Huber. Huber, kiu emfazis la konservindan vilagxan karakteron de sia urbo, diris ke tiu vilagxeco neniel kontrauxas malfermecon al la mondo kaj al eksterlandaj gastoj, kiujn li cxiam bonvenigas.

La eksterlandaj studentoj gxuis senkostan logxadon en proksima kazerno, kies estro afable akceptis ilin. Vic-dekano prof. Schopf de LMU emfazis, ke antaux dek jaroj estus absolute nepenseble, ke junaj Polaj viroj ecx nur eniru la Germanan kazernon, en kiu ili nun gastas por tranoktado. Inverse kelkaj Germanaj oficiroj utiligis la okazon por partopreni en AIS-kursoj.

La Polaj AIS-studentoj ne devos longe atendi alian studad-sesion, cxar jam en venonta printempo AIS organizos konferencon en Bydgoszcz.


AIS informas en la Interreto cxe
http://www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS/
La konferenca programo troveblas cxe
http://www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS/arangxoj/bav01.html