AIS San-Marino
Gazetara komuniko, 1998-04-13

Programo de SUS 19 anoncita


Resumo por vojagxkalendaroj
SUS 19 de AIS San Marino, 1998-08-30 / 09-04
en Rimini, Italio. Kotizo: DEM 37,50.
Aligxo:
ADoc. Joanna Lewoc, Karl-Schwarzschild-Weg 6/317
DE-37077 Goettingen, Germanio

AIS San-Marino jxus anoncis la provizoran programon por sia kunveno SUS 19. Kadra temo estos Euxropo kaj gxia integrigxo sojle de la 21a jarcento aux, se vi preferas, de la 3a jarmilo.

SUS 19 okazos plejparte en Rimini (IT) kaj estos la tria cxi-jara AIS-konferenco, post Moskvo en marto kaj Bydgoszcz en aprilo kaj majo. Dum kvar tagoj, 1998-08-31/09-03, okazos sciencaj kursoj diversfakaj, tauxgaj por homoj kun maturecekzamena klereco. Krome okazos unuopaj prelegoj kaj vespera programo laux jena plano: 16h00: Gxenerala Asembleo de AIS en "Sala degli Archi" cxe Piazza Cavour en Rimini 17h30: Solena Fermo de SUS 19 (publike), en "Sala degli Archi"
1998-08-30 (dimancxo), 20h45 Inauxguro de SUS 19 en la parohxa kinejo en Rimini, via Carlo Zavagli, kvartalo San Giuliano Mare.
1998-08-31 (lundo), 20h45 Literatura vespero, interalie pri la italaj auxtoroj Leopardi kaj Casanova, el kies verkaroj oni prezentos tradukojn.
1998-09-01 (mardo), 17h00 Simpozio pri Euxrologio kun unuopaj prelegoj. Eblaj temoj estas: lingva problemo kaj auxtomata tradukado; efikoj de komuna Euxropa valuto; preparado de orient-euxropaj landoj al Euxropa integrigxo.
1998-09-02 (merkredo), 20h45 Akademia Forumo kun publika diskuto; temo fiksota.
1998-09-04 (vendredo), tuttage Publikaj finekzamenoj en la respubliko San-Marino.
Partopreno en SUS 19 kostas kotizon de 37,50 germanaj markoj; cxiu parolanto de Esperanto estas bonvena. San Giuliano Mare havas belan plagxon, tauxgan por kunvojagxantaj familianoj aux pauxzoj en la programo. Rimini, kies centro foras cxirkaux unu kilomentron, posedas ne nur plagxojn, sed ankaux historiajn vidindajxojn (kaj Esperanto-straton kaj Zamenhof-straton). Hoteloj en San Giuliano estas ne luksaj, sed bonaj kaj favorprezaj.

Aligxilojn sendas kaj aligxojn akceptas la senata sekretario de AIS,
ADoc. Joanna Lewoc
Karl-Schwarzschild-Weg 6/317
DE-37077 Goettingen
Germanio