Gazetara komuniko, 1996-02-03

Tri sciencaj konferencoj en 1996


Ankaux en 1996, la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino havos tri konferencojn (SUS) en unu jaro. Inter la 2-a kaj la 9-a de marto okazos prov-SUS en la slovaka urbo Nitra, kie AIS estas establanta rilatojn kun la Pedagogia Altlernejo. SUS 16 (Sanmarineca Universitata Sesio) okazos en Prago inter la 24-a kaj la 31-a de julio, lige al la Internacia Kongresa Universitato de la 81-a Universala Kongreso de UEA. Dum tiu konferenco prezentos kurson interalie prof. R. Selten, nobelpremiito de 1994 pri ekonomiko.

SUS 17, la tradicia septembra SUS, cxi-foje nur parte okazos en la Respubliko de San-Marino. Gxi komencigxos la 1-an de septembro en la lernejo "Dante Alighieri" en Rimini (Italujo) kaj nur por kelkaj partoj translokigxos al San-Marino.

Por SUS 16 kaj 17 eblas anonci kursojn kaj prelegojn gxis la komenco de la prov-SUS en Nitra. Sciencajn prelegetojn eblas anonci ankaux poste.


Gxeneralaj informoj AIS estas internacia komunumo de sciencistoj. La sola oficiala lingvo de gxia senato kaj de la gxenerala asembleo de AIS estas la internacia lingvo Esperanto, en kiu okazas ankaux SUS-kursoj kaj finaj ekzamenoj. Per sia lingvo-uzo, AIS emfazas sian preferon de progreso en scienca komunikado al komunikado de sciencaj progresoj.
La teksto plejparte aperis en Heroldo de Esperanto, n-ro 4-5 (1919-1920), 26a de marto 1996, pagxo 5.