Gazetara komuniko

1995-09-13
Dum sia 15a Sanmarineca Universitata Studadsesio (SUS 15), okazinta 1995-08-26 / 09-03, AIS San-Marino povis festi sian dekjaran oficialan ekziston: En 1985, post dujaraj preparaj laboroj fare de internacilingvaj sciencistoj, la tiama ministrino d-rino Fausta Morganti oficialigis la fondon de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino, surbaze de la San-Marina kadrolegxo pri universitata instruado.

Kadre de akademia solenajxo, la prezidanto de AIS, OProf. Dr. habil. Helmar Frank dankis al la ministrino kaj raportis pri dek sume sukcesaj jaroj. AIS en tiu tempo gajnis oficialan agnoskon en Rumanio, Polio kaj Cxehxio kaj okazigis en tiuj landoj studkonferencojn kun universitatnivelaj kursoj, prelegoj kaj studfinaj ekzamenoj. Ne nur sciencistoj tie per adapta adopto agnoskigis sian akademian gradon per AIS, sed ankaux studentoj akiris tiajn gradojn originale de AIS, studante plejparte en aliaj universitatoj sub gvido de AIS-anoj kaj ekzamenate dum AIS-konferencoj.

AIS povis voki cx. 250 sciencistojn el pli ol 50 landoj por honorofica kunlaborado en la scienca sektoro. Kvindeko da ili estas kiel ordaj profesoroj plenrajtaj membroj de AIS. Krom la scienca sektoro ekzistas arta kaj teknika sektoroj, kaj la subtena sektoro, kies membroj provizas la necesan monon por la administraj kostoj.

Aparta sukceso por AIS estis la atribuo de la nobel-premio pri ekonomiko al la AIS-membro kaj -kunfondinto Reinhard Selten en la jaro 1994. AIS dum SUS 15 povis prezenti la dulingvan eldonon (germana kaj Esperanto) de la libro Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj, kiun Selten verkis kun alia AIS-fondinto, Jonathan Pool.

Dum SUS 15, AIS elektis sian trian senaton. La gxisnuna prezidanto, OProf. Frank, transdonas la sian oficon al OProf. Fabrizio Pennacchietti, gxisnuna vicprezidanto.

Pro riparaj laboroj en pluraj San-Marinaj publikaj konstruajxoj, inter kiuj la gimnazio, SUS 15 povis okazi nur parte en San-Marino. La kursoj devis translokigxi al la proksima itala urbo Rimini kaj konsistigis la 1-an Italan Studadsesion de AIS. Bedauxrinde tio decidigxis tre malfrue, tiel ke nek organizantoj nek partoprenemuloj povis bone plani. Pro tio la partoprenantaro havis la nekutime malgrandan nombron de nur cx. 50.

En 1996 AIS planas okazigi tri studkonferencojn: en Nitra (Slovakio), en San-Marino, kaj en Prago (Cxehxio), proksimume samtempe kun la Universala Kongreso de Esperanto. Dum tiu cxi konferenco, interalie nobel-premiito Selten prezentos kurson. AIS jam en decembro 1995 diskonigos detalojn pri lokoj kaj datoj de la konferencoj, tiel ke interesuloj povu gxustatempe plani kaj aligxi.

Scienculoj, kiuj volas registrigxi cxe AIS, povas peti pripersonan informilon cxe la Scienca Sekretariejo, Kleinenberger Weg 16 B, DE-33100 Paderborn, Germanio.