AIS San Marino
Gazetara komuniko, 2013-07-15


Prelego pri AIS en kolokvo en Brno (CZ)

Al la 31-a Internacia Kolokvo pri la Direktado de la Eduka Procezo (XXXI. mezinárodní kolokvium o řízení vzděláváciho procesu) en la ĉeĥia-moravia urbo Brunno (Brno) kontribuis du AIS-anoj, Dr. Reinhard Fössmeier (DE) kaj Dr. Josef Vojáček (SK/CZ). Ĉar d-ro Fössmeier nur tre malmulte parolas la ĉeĥan, d-ro Vojáček prezentis la komune preparitan kontribuon pri la temo Instrua metodiko en AIS San Marino.

Kvankam pro la limigita tempo – 15 minutoj – ne okazis abunda diskuto, la sekva preleganto komence demandis, eble teste, kiuj estas la esperantaj tradukoj de kelkaj liaj fakterminoj. Ne estis problemo respondi, kio ekzemple estas surfaca tensio; la kolego verŝajne ne suspektis, ke pri tiaj nocioj eĉ ekzistas artikoloj en la esperanta vikipedio.