Gazetara komuniko de AIS, 2000-06-20

Konferenco de AIS San Marino en Hradec Kralove


Pentekoste, inter 2000-06-09 kaj 2000-06-13, la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino okazigis sian 23-an Sanmarinecan Universitatan Semajnon (SUS 23) en la orientcxehxa urbo Hradec Kràlovè. Okazis kursoj pri astronomio, lingvistiko, kibernetiko, matematiko kaj sociologio, kaj pluraj sciencaj prelegoj. La Internacia Lingvo Esperanto estis la nura kurslingvo kaj unu el la preleglingvoj. La plej agxa partoprenanto estis loka esperantisto 89-jara, kiu lernis la lingvon antaux 70 jaroj; li kompreneble partoprenis ne por ekzamenigxi, sed nur pro intereso.

Rande de la konferenco okazis kunveno de TAKIS (Tutmonda Asocio pri Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemiko), kiu decidis sxangxi sian strukturon pro la dissolvigxo de AIC, la Internacia Asocio pri Kibernetiko. AIC gxis nun uzis tri lingvojn: La Anglan, Francan kaj Internacian; TAKIS estonte uzos krom la Internacia la Anglan kaj la Germanan, kiel la lingvojn de Shannon kaj Schmidt, la patroj de la kibernetiko. Krome dumtempe gxi uzos la lingvon de sia venonta kongresloko kaj la gepatrajn lingvojn de po pli ol triono de la membraro. La kunveno akceptis inviton de la universitato de Nitra (Slovakio), okazigi TAKIS-kongreson en somero 2002. Samtempe okazu AIS-studadsesio. La sekva SUS komencigxos je vendredo, 2000-09-22, en la Rumana urbo Sibiu kaj dauxros unu semajnon. Gxi atendas plurajn finekzamenajn kandidatojn por akiro de scienca grado. Detaloj estas scieblaj de:


Mag. Joanna Lewoc,
Senata Sekretario de AIS,
Karl-Schwarzschild-Weg 6/317,
DE-37077 Göttingen, Germanio
TTT: http://www.forst.tu-muenchen.de/OTHERS/AIS/
(Reinhard Fössmeier, informofico de AIS)