Gazetara komuniko de AIS, 2000-04-28

Unua AIS-kongreso en Meksikio

De jxauxdo, 2000-04-13, gxis la paska dimancxo, 2000-04-23, okazis en la universitato de Celaya [selaja] (sxtato Guanajuato [guxanahxuxato] de la Unuigxintaj Sxtatoj de Meksikio) la inauxgura kongreso de AIS Meksikio, registrita hispanlingve kiel "Academia Internacional de las Ciencias [RSM] - Filial México". Gxin organizis la du estroj de AIS Meksikio, la psikologo AProf. Rubén Feldman González dr. el Mexicali [mehxikali] kaj la neuxrofiziologo Gustavo Vega Gama dr. el Celaya mem. La fondodokumenton subskribis 31 sciencistoj.

Krom cx. 70 Meksikiaj kongresanoj partoprenis el Europo OProf. Dr. habil. Helmar Frank, prezidanto de AIS, kaj Bac. Ana-Maria Pinter. El Hindio venis profesoro Padmanabhan Krishna, rektoro de la edukcentro Rajghat, kaj el Usono profesoro Karl Pribram de la universitato Georgetown [gxogxtauxn] el Vasxingtono. Ambaux kontribuis al la prelegprogramo, kiu ampleksis cx. 30 preleghorojn plus ampleksajn kaj viglajn diskutojn.

Por la komencantoj kaj progresantoj en Esperanto okazis du lingvokursoj; en la unulingvan de OProf. Frank enskribigxis 37 kongresanoj, en la hispanlingvan de Orlando E. Raola dr. 34. Krome OProf. Frank realigis en Esperanto naux-horan sciencan kurson pri "Bazaj nocioj kaj elementaj ekkonoj de la komunikadkibernetiko" kun 20 partoprenantoj.

AIS Meksikio realigos jarmeze grupvojagxon al Koreio kaj Cxinio por kontakti tieajn AISanojn, precipe la iniciatgrupon de profesoro Lee, eksprezidanto de UEA, kiu preparas orientazian AIS-filion.

Reinhard Fössmeier
informofico de AIS

(Bv. atenti, ke AIS metas AIS-titolojn antaux, sed ekster-AIS-ajn titolojn post la nomon de la persono. Se vi sekvas aliajn kutimojn, bonvolu lauxplacxe sxangxi la tekston.

Apendico: Fondodokumento de AIS Meksikio:

Fondodecido
pri Trans-Universitata Meksikia Akademia Klerigejo
(provizore mallonge nomata TUMAK)

Hodiaux, je la fino de la inauxgura kongreso de AIS Meksikio kun la cxefa temo "Percepción Unitaria - Hacia una consciencia planetaria" kaj enhavanta la unuan meksikian studadsesion de AIS, la subskribintaj dumvivaj apartenantoj de AIS kaj nunaj aux iamaj universitataj instruistoj aligxintaj al AIS Meksikio -- en la cxeesto de Prof. Padmanabhan KRISHNA, rektoro de Rajghat Education Center (Krishnamurti Foundation India), Prof. Karl PRIBRAM, Georgetown University, Dpt. Philosophy, Washington D. C. (Usono), kaj de la prezidanto de AIS, OProf. Dr. habil. Helmar G. FRANK, Paderborn (Germanio) -- decidis fondi Trans-Universitatan Meksikian Akademian Klerigejon, kiu akiru la oficialan statuson de klerigejo de AIS kaj strebu al sxtata agnosko de sia agado en Meksikio.

Imitmodelo organiza povos farigxi la intersxtata universitato "Ruthenia" kun brancxoj en diversaj universitatoj en landoj de la eksa Sovetunio, kiu estas intertempe agnoskita de AIS kiel klerigejo.

La instruistaro de TUMAK konsistas el cxiuj Meksikiaj dumvivaj senperaj apartenantoj de AIS kaj cxiuj al AIS Meksikio aligxintaj instruistoj laborantaj en Meksikio en sxtataj aü privataj universitatoj. TUMAK preparas studentojn, kiuj regas la Hispanan kaj la Internacian Lingvon (ILon) kaj almenaux pasive (por legi sciencan literaturon) almenaux unu kroman sciencolingvon oficialan en AIS (la Anglan, Francan, Germanan aü Italan), al finekzameno por akiri unu el la internaciaj sciencistaj gradoj de AIS. Tio okazas per starigo kaj realigo de tiucelaj studadplanoj respektantaj la kadrajn kondicxojn de la regularoj pri studado kaj ekzamenado de AIS kaj ebligantaj la agnoskon de

  1. cxiuj kursoj okazigitaj de la instruantoj de TUMAK en siaj universitatoj
  2. cxiuj kursoj okazigitaj dum studadsesioj de AIS
  3. apartaj kursoj oficiale okazigitaj de TUMAK mem en ILo
  4. memstudado de studadmaterialoj almenaux parte verkitaj de AISanoj en ILo kaj haveblaj presitaj aux pere de novaj instruperiloj, precipe pere de la Interreto.

Unua studaddirekto ofertota al la studentoj de TUMAK estu fakkombino de psikologio kun komunikadscienco. Gxi respektos la minimumajn postulojn de la komunikadscienca studadplano de la sekcioj kibernetika kaj humanistika de AIS. La deviga kursaro enhavos kadre de la psikologio la sciencajn bazojn kaj elementajn ekkonojn de la Perceptado Unueca, kadre de la komunikadscienco la komunikadkibernetikajn kernkursojn, kiujn parte jam disponigas AIS libroforme, sur videobendo aux pere de la Interreto. TUMAK kunlaboros en la detala planado kaj la realigado de cxi tiu studadplano kun aliaj universitatoj, kiuj kadre de siaj interkonsentoj kun AIS jam havigas aux planas similajn ofertojn (precipe kun Lucian-Blaga-Universitato Sibiu, Filozofo-Konstantin-Universitato Nitra, kaj Ruthenia). Speciale TUMAK strebas partopreni en la programo de intersxangxo precipe de docentoj, lauxeble ankaux de studentoj, inter la partoprenantaj universitatoj.

La decido fondi la transuniversitatan meksikian akademian klerigejon kiel aktivadon de AIS Meksikio ne malebligu, ke unuopaj meksikiaj universitatoj eniru kunlaborkontraktojn kun AIS (laux la imitmodeloj de Lucian-Blaga-Universitato Sibiu kaj aliaj). Krome eblu, ke ankaux AISanoj en Usono kaj Kanado aligxu. Se pli ol unu kvarono de la universitatoj reprezentataj per docentoj siaj en TUMAK situas ekster Meksikio, TUMAK farigxu oficiale "transuniversitata nordamerika akademia klerigejo" (TUNAK) de AIS. Instrulingvo oficiala en pli ol unu kvarono de la universitatoj reprezentataj per docentoj siaj en TUNAK auxtomate estas (krom ILo) unu el la oficialaj lingvoj de TUNAK, pri kiuj cxiu studento de TUNAK akiru almenaux la legkapablon de fakaj tekstoj.

La rezulto de la planado kaj starigo de TUMAK estu prezentata al kunveno de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino okazonta okaze de la Universala Kongreso de UEA en Fortaleza (Brazilo) fine de julio / komence de auxgusto 2002.

Celaya, dimancxon, la 23an de aprilo 2000