AIS, UEA: pasxoj al kunlaboro

Prof. Amri Wandel, Prof. Hans Michael Maitzen

esperanto, februaro 1996, 1078(2), p. 28


Post la unua komuna stud-sesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kaj de Internacia Kongresa Universitato en la Tamperea UK, UEA kaj AIS interkomsentis lancxi komunan alvokon.
Dum la Universala Kongreso en Tampereo unuafoje realigxis la ideo de komuna stud-sesio de AIS kaj Internacia Kongresa Universitato. Tiu kunlaboro inter UEA kaj AIS dauxros: en la venonta kongreso en Prago denove okazos studsesio de AIS lige al Internacia Konkresa Universitato.

Alia pasxo en la direkto de kunlaboro estis farita kiam UEA uzis siajn lastatempajn kontaktojn cxe Unesko kaj kun scienc-rilataj internaciaj ne-registaraj organizoj (NRO-j) por informi pri AIS kaj instigi reciprokajn kontaktojn inter AIS kaj tiuj NRO-j. En la senatkunsido de AIS estis decidite plu trakti tiujn kontaktojn.

Laboro bone kunordigita inter UEA kaj AIS povos doni al la internacia lingvo la sxancon penetri en la sciencan medion internacie, kiel laborlingvo en sciencaj renkontigxoj kaj publikigajxoj. Por atingi tion, estas bezonate atingi kiel eble plej multe da personoj ligitaj al scienco (sciencistoj, studentoj, profesiuloj) kiuj havas iun konon de Esperanto aux ecx simpatias gxin. UEA kunligas milojn da esperantistoj el la tuta mondo. Al AIS apartenas centoj da altreputaciaj sciencistoj. Estus utile ke pli da scienc-rilataj membroj de UEA aligxu al AIS kaj, aliflanke, ke cxiuj AIS-anoj kiuj ankoraux ne aktivas en la movado, informigxu pri UEA kaj membrigxu en gxi.

Por realigi la celon ke Esperanto penetru en la sciencan medion kiel laborlingvo en sciencaj renkontigxoj, esperantistoj kun ligo al scienco kaj iliaj simpatiantoj devas subteni (per aligxo aux ecx prelego) internaciajn renkontigxojn kiuj uzas plurajn laborlingvojn, kaj iniciati la akcepton de Esperanto kiel unu el tiuj lingvoj. Simile, ili subtenu (per biblioteka mendigo, propra mendo, kaj ecx kontribuo) publikigajxojn kiuj pretas uzi plurajn lingvojn, kaj kontribuu al ili per artikoloj en Esperanto aux kun resumo Esperanta.

Por konkretigi tiujn ideojn, ni sercxas informojn pri tiaj plurlingvaj sciencaj organizoj, konferencoj kaj periodajxoj (speciale tiuj kiuj jam uzis Esperanton aux simpatias al gxi). Dum la UK en Prago ni esperas starigi konkretan agadplanon.


Prof. Amri Wandel
Estrarano de UEA pri faka kaj scienca agado,
Prof. Hans Michael Maitzen
Senatano de AIS respondeca pri rilatoj kun UEA