Rezolucio de Sibiu-Hermannstadt


La subskribintaj efektivaj membroj partoprenantaj en SUS 23 en Sibiu konstatas, ke la spertoj faritaj dum aplikado de la regularo devigas al baldaŭa plisimpligo, alikaze la Akademio aŭ devas plu agi en konstanta devio de sia regularo aŭ tuj ĉesigi sian ekziston. Konsciaj, ke laŭregulare la regularo estas ŝanĝebla nur de la Ĝenerala Asembleo, kiu ne okazis dum SUS 23, la subskribintoj rekomendas la jenon, por ebligi plulaboradon en la venontaj jaroj:

  1. La koncernataj oficoj de la senato labordivide preparu plisimpligon de la regularo ankoraŭ en 2001, por ke ĝi estu aprobcele diskonigata jarfine al la membroj de la Ĝenerala Asembleo.
  2. Oni fiksu la daton pr SUS 24 por 2001-09-22/29 en Bydgoszcz (PL).
  3. Oni ne interrompu la tradicion konforman al regulara decido: Se SUS okazas en filio troviĝanta en reformeŭropa aŭ ekonomie komparebla lando, tiaregionaj partoprenantoj ricevu rabaton (momente 80 %) por la ekzamenkotizoj inkluzive la registradon de studunuoj, por la kurskotizoj kaj por la aliĝkotizo. Nur la komunikadeduka kotizo kaj la malfruiĝkotizo ne estu rabatitaj por ili.
  4. Oni reformu la regularon tiel, ke la servoj de AIS estu pageblaj ankaŭ de studentoj, kandidatoj kaj membroj el ekssocialismaj aŭ ekonomie kompareblaj landoj. La sumaj kostoj por originala finekzameno (inkluzive fakekzamenon, ekspertizon pri la disertacio, studentan legitimilon kaj 4 SUS-kursojn) ne superu por ili 140 eŭrojn por bakalaŭreco, 240 eŭrojn por magistreco, 300 eŭrojn por doktoreiĝo kaj 330 eŭrojn por habilitiĝo.
  5. Oni verku facilan algoritmon, kiel aliĝi, kandidatiĝi kaj organizi SUSojn en filioj, metu ĝin en la Interreton kaj disponigu ĝin pere de la filioj aŭ de la ekzamenofico.
  6. La dumvivaj ISKanoj estu traktataj kvazaŭ subtenaj membroj.
  7. La senato decidu pri decidendaĵoj de la Ĝenerala Asembleo eĉ se nur Interrete, se la laŭorda decido fare de la Ĝenerala Asembleo okazus tiom malfrue, ke tio endanĝerigus la efikan laboron de la Akademio.